Evangelio kaj religia penso - Leterkesto - 2011-03-27, dim Radio Vatikana - Esperanto
Pri la Dimanĉo de la Sankta Kruco
Komentario: Marko 8:34 - 9:1
Marta leterkesto de Radio Vatikana.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Leterkesto

Evangelio kaj religia penso - Leterkesto

CS: Antaŭhieraŭ la plimulto da kristanaj eklezioj celebris la Feston de la Anonco de la Sinjoro, la homa koncipiĝo de la Sinjoro Jesuo. Ĝi estas komenca festo de la Enkarniĝo. Hodiaŭ ni festas la Dimanĉon de la Sankta Kruco, kiam bizancaj Eklezioj celebras la misteron de la kruco. En Konstantinopolo oni respektegis la krucon je la 3a dimanĉo de Karesmo kaj la kandidatoj al baptiĝo anoncis sin per enskribiĝo.

H-T: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA MARKO, ĉapitro ok, verso 34 ĝis ĉapitro naŭ, unua verso.

CS: Jesuo diris: «Se iu volas veni post Mi, li abnegaciu sin kaj levu sian krucon kaj sekvu Min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro Mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos.

H-T: En la vortoj kaj en la vivo de Jesuo, ni trovas supraĵan kontraston inter gajni la vivon kaj perdi ĝin. Per sinofero oni trovas pli dibenitan, pli kristanan vivostilon kaj la eternan rekompencon ĉe Dio. Tamen ŝajnas al ni, ke Jesuo volas sugesti ke la rekompencon de amoplena, liberdonema vivo ne troviĝas nur en la estonteco. Nia vivo sur la tero, ĉu longa, ĉu mallonga, estas pli riĉa, pli fruktodona kiam ni agas laŭ la konsiloj de Jesuo en la Evangelio. Ju pli ni estas malavaraj, des pli ĝojoplenaj kaj interne riĉaj ni estas. Kiam ni nin oferas por la aliaj, tiam ni trovas la plenecon de vivo en Dio.
 

Dimanĉon la 27an de marto 2011: bonvenon karegaj gefratoj al la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana dum kiu ni prezentos la leterkeston pri monato marto.

En marto ni faris 14 E-elsendojn, inkluzive de tiuj de venontaj merkredo kaj ĵaŭdo kaj 12 estos la aprilaj elsendoj. Por la realigo de la elsendoj kunlaboras: pastro Stefano Hawkes Teeples, Paolo Scotti kaj Carlo Sarandrea. La ĵaŭdajn movadajn informojn redaktas d-ro Renato Corsetti.

En marto ni ricevis 16 leterojn el 7 landoj. Frontloke, Ĉeĥa Respubliko (7 leteroj) sekvas Germanio (4 leteroj) kaj kun po unu Bulgario, Francio, Italio, Koreio kaj Pollando. La ret-poŝtaj mesaĝoj estis 8, entute alvenis 24 korespondaĵoj.

Komence ni kvitancas kun dankemo la salutojn kaj bondezirojn kiuj ankaŭ en marto alvenis por la okdek-jariĝo de Radio Vatikana: s-ro Marian Łaba skribis: “okaze de la okdek-jara laboro sur kampo de Eklezio mi sincere gratulas kaj deziras pluan fruktodonan agadon por Dia gloro”.

S-ro Anton Kronshage havigis kopion de la artikolo pri RV kiu aperis en ĵurnalo Liboriusblatt, katolika semajnaĵo eldonita en Nordrejn-Vestfalio. En ĝi estas fotografio de la ekspozicia spaco de RV en la vatikanaj Muzeoj. Oni vidas fone la grandan vitralon kiu surhavas la nomon RV en ĉiuj lingvoj uzataj por la elsendoj. Ni mem konstatis, ke aperas ankaŭ tiu en Esperanto.

Alia interesa materialo sendita de s-ro Kronshage estas broŝuro pri ekonomiaj kaj kulturaj agadoj de lia loĝ-regiono: en ĝi plurloke aperas sciigoj pri la E-grupo kun plurfoja mencio, ankaŭ en la kalendaro de eventoj.

Kompreneble s-ro Kronshage raportas ankaŭ pri ĉiuj aŭskultitaj (kaj ne aŭskultitaj pro interferoj) elsendoj. Sed ameme li deziras aparte danki pro la rememoro pri pastro Felice Ruaro entenita en revuo Espero Katolika kaj danki ankaŭ pastron Stefano, pro lia artikolo pri siaj 4 votoj kiel jezuito”. Pri pastro Stefano skribis ankaŭ s-ro Jiří Patera jene: “en Espero Katolika mi vidis fotojn kaj legis tekston pri la ordenpromeso de pastro Stefano. Tio tre ĝojigis min kaj mi deziras al nia samideano multe da feliĉo, sano kaj benon de Dio”. Cetere, kara pastro Stefano, Vi permesos al mi sciigi al la aŭskultantaro, ke efektiviĝis ĉi-monate alia via projekto, kiu estas tre kara al Vi. Aperis eldonforme la originala teksto kun Via anglalingva traduko kaj komentoj de la Liturgiaj Komentarioj de Simeono de Tesaloniko. Do, gratulon.

Mi dankas. Kaj dankon al ĉiuj, kiuj tiom ameme adresis al mi gratulojn kaj bondezirojn okaze de grava momento de mia sacerdota vivo. Ke nia Sinjoro Jesuo Kristo Vin benu ĉiujn kaj ke la Sankta Virgulino Maria protektu Vin ĉiujn sub sia mantelo.

Kaj en marto novaĵo aperis ankaŭ koncerne niajn elsendojn, kiu estigis demandon de s-ro Leopold Patek: “en via ĵaŭda elsendo mi aŭdis novan voĉon. Ĉu la nova voĉo estas gasto aŭ nova kunlaboranto?”. Ni respondas ke la nova voĉo estas tiu de d-ro Paolo Scotti, roma esperantisto, kiu studis Esperanton ne antaŭ multe da jaroj. Li pretas veni legi antaŭ la mikrofono kiam ebligas al li profesiaj kaj familiaj okupoj (li vivas en Romo pro laboraj kialoj, sed lia familio estas en alia urbo). Ni esperas, ke ankaŭ por Vi lia voĉo kaj elparolo "sonu" agrablaj.

Dankon al s-ro Stefan Lepping kiu la 10an de marto por la unua fojo aŭskultis nian elsendon pere de la reto kaj ĝi tre plaĉis al li, aparte la priskribo de la “lakta dimanĉo” kaj la atentigo pri la bezono pardoni ofendojn.

S-ro Francisko Lorrain el Kebekio, Kanado, pretigas prelegon pri latino kiel internacia lingvo, interalie pri la nuna stato de latino en la Katolika Eklezio. Li ne sukcesis trovi, kiel nomiĝas la vatikana oficejo zorganta pri latinigado de diversaj oficialaj dokumentoj.

Kara Francisko, kiel Vi prave hipotezis, temas pri la oficejo “pri leteroj”. Antaŭ la reformo de la roma kurio ĝi nomiĝis “Sekretariejo por la brevoj al la princoj”. Nun ĝi estas fako de la unua sekcio de la papa ŝtatsekretariejo. Informojn pri ĝi vi trovos en artikolo 42 de konstitucio “Pastor Bonus”.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):