Beatproklamo de Papo Johano Paŭlo la 2a - 2011-05-01, dim Radio Vatikana - Esperanto

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Beatproklamo de Papo Johano Paŭlo la 2a

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro 20a, versoj 19 ĝis 31

Jesuo diris al Tomaso: "ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas"
.

Prediko de papo Benedikto la 16a: en la hodiaŭa Evangelio Jesuo eldiras ĉi tiun beatecon, la beatecon de la fido. Ĝi aparte tuŝas nin ĉar ni ariĝis ĝuste por celebri beat-proklamon, kaj des pli multe hodiaŭ, ĉar hodiaŭ estas beat-proklamita papo, posteulo de Petro, vokata konfirmi la gefratojn en la kredo. Johano Paŭlo la 2a estas beata pro sia kredo, forta kaj malavara, apostola. Kaj ni tuj memoras tiun alian beatecon: “Beata vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno nek sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo”. Kion malkaŝis la ĉiela Patro al Simono? Ke Jesuo estas la Kristo, la filo de la vivanta Dio. Pro tiu kredo Simono fariĝis “Petro”, la roko sur kiu Jesuo povas starigi sian Eklezion. La eterna beateco de Johano Paŭlo la 2a enestas tute en ĉi tiuj vortoj de Kristo: “Beata vi estas Simono”, kaj “Beataj estas tiuj kiuj ne vidis kaj tamen kredas”. Ĝi estas beateco de la fido, kiun ankaŭ Johano Paŭlo la 2a ricevis donace de Dio la Patro, por la konstruo de la Eklezio de Kristo.

 

[Benedikto la 16a] “Auctoritate Nostra Apostolica facultatem facimus ut Venerabilis Servus Dei Ioannes Paulus II, papa, Beati nomine in posterum appelletur eiusque festum die altera et vicesima Octobris in locis et modis iure statutis quotannis celebrari possit. In nomine Patris et Filii et Spiritus Sancti”. [Ĥoruso] Amen, Amen, Amen.

Per nia apostola aŭtoritato ni koncedas, ke la honorinda Diservanto Johano Paŭlo la 2a, papo, ekde nun estu vokata beata kaj ke oni povu celebri lian feston en la lokoj kaj laŭ la reguloj de la juro, ĉiujare la 22an de oktobro. En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
 

Inter la aplaŭdoj de senmezura fidelularo, unu miliono kaj kvincentmil laŭ la statistikoj, Benedikto la 16a, per la ĵus aŭskultita latinlingva formulo, proklamis beata Johanon Paŭlon la duan ĉi-matene, la unuan de majo 2011, dua paska dimanĉo kaj dimanĉo de la dia mizerikordo.
 

“Giganto kiu per sia atesto de kredo, amo kaj apostola kuraĝo, akompanata de granda humaneco, helpis la kristanojn de la tuta mondo ne timi diri sin kristanoj, ne timi aparteni al la Eklezio kaj paroli pri la Evangelio”: ĉi tiu estas la centra penso kiun Benedikto la 16a dediĉis al Johano Paŭlo la 2a dum la prediko de la Meso per kiu ĉi-matene la Papo solene beatproklamis sian antaŭulon.
 

Samkiel en la tago de la funebra rito ankaŭ hodiaŭ ĉiuj lokoj ĉirkaŭ Vatikano kaj en Romo estis plenplenaj de tiu popolo de la fideluloj kiuj volis omaĝi al Johano Paŭlo la 2a. Multegaj el ili dormis surstrate por esti la unuaj kiuj eniros placon sanktan Petron por ĉeesti unuavice dum la beatproklamo.
 

Jam en tiu tago de la funebro – diris Benedikto la 16a – ni sentis ke estis la parfumo de lia sankteco kaj la Popolo de Dio elmontris multmaniere sian omaĝon al li. Pro tio mi deziris – daŭrigis Benedikto la 16a – ke nepre respektante la leĝaron de la Eklezio, la procezo por lia beatproklamo povu okazi laŭ diskreta rapideco. Kaj jen la atendita tago alvenis, ĝi alvenis frue:

[Benedikto la 16a] "perché così è piaciuto al Signore: Giovanni Paolo II è beato!"

ĉar tiel plaĉis al la Sinjoro: Johano Paŭlo la 2a estas beata!

Belega estis la rigardo al placo sankta Petro: oni timis pluvon, sed abrupte la ĉielo fariĝis intense lazura kaj suno aperis kaj varmigis la ĉeestantajn fidelulojn. Benedikto la 16a memorigis per kreskanta admiro kaj amemo la eksterordinaran parabolon, kiu kondukis papon Wojtyła el la tero al la Ĉielo. Unu frazo en la pola donis la kernon de la papado de Johano Paŭlo la 2a: “ĉi tiu ekzemplodona filo de la pola nacio helpis la kristanojn de la tuta mondo ne timi diri sin kristanoj, aparteni al la Eklezio kaj paroli pri la Evangelio. Unuvorte: li helpis nin ne timi la Veron, ĉar la Vero estas garantiaĵo de libereco”.
 

Daŭrigante sian predikon Benedikto la 16a menciis plurajn instruojn kiujn Johano Paŭlo la 2a postlasis al ni: “Ne timu! Malfermu, eĉ malfermegu al Kristo!” tion kion la ĵus elektita Papo petis al ĉiuj, li mem faris kiel unua: li malfermis al Kristo la socion, la kulturon, la politikajn kaj ekonomiajn sistemojn, renversigante per la forto de giganto – forto kiun li ĉerpis el Dio – tendencon kiu aspektis nerevenebla. Per tiu forto – daŭrigis Benedikto la 16a – Johano Paŭlo la 2a gvidis la Popolon de Dio trapasi la sojlon de la tria jarmilo, tiun sojlon de la espero, pri kiu li parolis kaj kiu dum jardekoj estis barita de ideologioj kontraŭ kristanismo.
 

Dum jaroj li estis “Roko” kiu vidis la falegon de muregoj, kiujn oni taksis eternaj; ĝis kiam la energio de la fido estis elĉerpita de suferado. Sed li ĉiam restis “roko”, daŭre gvidis la Eklezion kaj donis al la mondo mesaĝon des pli parolivan.
 

La lasta saluto estis improvizita preĝo de Benedikto la 16a al Johano Paŭlo la 2a: “Beata vi, amata Papo Johano Paŭlo la 2a, ĉar vi kredis. Daŭre, ni vin preĝas, subtenu el la Ĉielo la fidon de la Popolo de Dio. Multajn fojojn vi benis nin en ĉi tiu placo,

[Benedikto la 16a] oggi ti preghiamo: Santo Padre, ci benedica! Amen.

Nun ni preĝas al vi: sankta Patro, benu nin, Amen.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):