Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-11-23, mer Radio Vatikana - Esperanto
Papo Benedikto retrairas la ĉefajn etapojn de sia vizito al Benino; saluto al partoprenintoj en katolika-ortodoksa forumo
La papo vizitos la malliberejon Rebibbia en decembro; internacia konferenco pri paŝtista agado ĉe sanitaruloj; statistikoj: tutmonda progreso de evangelizado, stato de la tutmondaj neplenaĝuloj; nuligitas malpermeso skribi la nomon 'Jesuo' en SMS-mesaĝoj en Pakistano; celoj de la monda tago de la fiŝkaptado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Benedikto la 16a, dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco en Vatikano, retrairis la ĉefajn etapojn de sia ĵusdata apostola vojaĝo al Benino. “La vojaĝo riveliĝis kortuŝa sperto de kredo kaj de renovigita renkonto kun la vivanta Jesuo Kristo” substrekis la Papo. En la nuna decida momento por la tuta kontinento, la Eklezio en Afriko, per sia malavara servado al la Evangelio, povos esti rolulo de nova sezono de espero”. “En Afriko – jen la vortoj de la Papo - mi vidis freŝecon de jes al la vivo, freŝecon de la religia sento kaj de la espero, percepton de la realo en ties tuteco kun Dio, ne-limigita je tiu pozitivismo, kiu, fine, malestigas la esperon. Ĉio tio diras al ni, ke en tiu kontinento estas por la estonteco rezervo de vivo kaj viveco, je kiu ni povas kalkuli, la Eklezio povas kalkuli.
Unu el la neforviŝeblaj bildoj de la vojaĝo estis la preĝo ĉe la tombo de la granda ekleziulo kaj elstara filo de Benino kaj de Afriko, kardinalo Bernardin Gantin, taksata en Benino patro de la patrujo. Kaj la vojaĝo al tiu lando estis granda alvoko al Afriko por ke ĝi orientu ĉiun klopodon al la anonco de la Evangelio al tiuj kiuj ankoraŭ ne konas ĝin; la vojaĝo estis ankaŭ instigo, por la kristanaj komunumoj, al justeco, paco kaj repaciĝo.
“La spirito de repaciĝo estas logike nemalhavebla – aldonis ĉi-koncerne la Papo – ankaŭ en la civila socio kaj ĝi bezonas malfermitecon al la espero kiu devas animi la soci-politikan kaj ekonomian vivon de la kontinento, kiel mi rimarkis dum la renkonto kun la politikaj institucioj, la diplomataro kaj la religiaj reprezentantoj”. “Mi ankaŭ substrekis – daŭrigis la Papo – la neceson konstrui socion en kiu la rilatoj inter diversaj religiaj kaj etnaj grupoj estu karakterizitaj de dialogo kaj harmonio.
“La kristanoj – diris la Papo – estas homoj de espero, kiuj ne povas malinteresiĝi pri siaj gefratoj”. Ili estis vortoj kiuj markis ankaŭ la dimanĉan meson en la stadiono de Kotonuo. Dum tiu kortuŝa kaj festanta celebro la Papo liveris al la afrikaj episkopoj la postsinodan apostolan instigon Africae munus, invitante ĉiujn rolulojn de la afrika Eklezio mediti atente la tekston kaj travivi ĝin plene, por sukcese respondi al la sindeviga, evangelizanta misio
La Papo poste memorigis ke en Benino li konstatis esperon ankaŭ dum la renkontoj kun la infanoj kaj la suferantoj. “En la paroĥo de sankta Rita mi vere gustumis la ĝojon vivi, la gajecon kaj entuziasmon de la novaj generacioj kiuj estas la estonteco de Afriko. Al la festanta amaso de la infanoj, unu el la multaj rimedoj kaj riĉecoj de la kontinento, mi indikis la figuron de sankta Kizito, uganda knabo murdita ĉar li volis vivi laŭ la Evangelio.
Aparte kortuŝa estis ankaŭ la vizito al la Foyer Paco kaj Ĝojo, mastrumata de la monaĥinoj de Patrino Tereza: “travivigis al mi intensan kortuŝon la renkonto kun la forlasitaj kaj malsanaj infanoj, kaj tio ebligis al mi konkrete vidi kiel la amo kaj la solidareco ĉiam ĉeestigas, en la malforteco, la forton kaj amemon de la resurektinta Kristo.
Fine, intensa momento de kunuleco estis ankaŭ la renkonto kun la benina episkoparo, kiun la Papo instigis realigi agadojn por la remalkovro de la Sankta Skribo ĉe la lokaj fideluloj, kiel fonto de spirita renoviĝo kaj okazo de pliprofundiĝo de la kredo.
Fine de la ĝenerala aŭdienco la Papo interalie salutis miksan delegacion de katolikaj episkopoj kaj ortodoksaj metropolitoj, kiuj partoprenis en la 2a eŭropa forumo katolika-ortodoksa en insulo Rodi, la pasintan oktobron.
Kaj nun aliaj informoj. La venontan 18an de decembro la Papo vizitos la roman malliberejon Rebibbia. En la interna preĝejeto li renkontos la malliberulojn kaj respondos al iliaj demandoj. Antaŭ ol reveni al Vatikano li benos arbon kiun oni plantos rememore pri la vizito.
VATIKANURBO. Ekde morgaŭ ĝis sabato okazos en Vatikano la internacia konferenco aranĝita de la papa Konsilio por paŝtista agado ĉe sanitaruloj. 685 estos la delegitoj el pli ol 70 landoj kiuj partoprenos en la tri tagoj de teologi-paŝtista pliprofundigo. La ĉeftemo de ĉi tiu 26a konferenco estos: “la sanitara paŝtista agado je la servo al vivo, sub la lumo de la instruo de beata Johano Paŭlo la dua”.
ROMO. Ĉiutage 34.000 personoj eniras la katolikan Eklezion. Tion sciigas la jara raporto de “situacio de la globala misio”, laŭ kiu al katolikismo aliĝas unu miliardo kaj 160.000 personoj. Tamen en la mondo estas 2 miliardoj da personoj el la 7 miliardoj da loĝantoj kiuj neniam aŭdis paroli pri la Evangelio. Malgraŭ ke Jesuo Kristo fondis unu nuran Eklezion, hodiaŭ ekzistas multaj kristanaj konfesioj: ili estis 1600 komence de la 20a jarcento kaj hodiaŭ ili estas 42.000.
ROMO. Restas alarma la situacio de neplenaĝuloj en la tuta mondo. Informagentejo Fides publikigis statistikojn kiuj sciigas, ke preskaŭ 100 milionoj da infanoj ne vizitas lernejon; 50 milionoj ne aperas en la komunumaj registroj, do ili simple ne ekzistas; 24.000 mortas ĉiutage ĉar mankas bazaj kuracoj; unu miliono da ili falas en la merkaton de prostituado ĉiujare; pli ol 150 milionoj da neplenkreskuloj laboras aŭ estas ekspluatataj; aliaj milionoj suferas diversaspecajn perfortaĵojn kaj 250.000 partoprenas en militoj.
ISLAMABADO. La kazo estas fermita: en Pakistano oni nuligis la malpermeson skribi la nomon “Jesuo Kristo” en la tekst-mesaĝoj aŭ SMS senditaj de pakistanaj poŝtelefonoj. En la pasintaj tagoj la aŭtoritato por telekomunikadoj de Pakistano devigis la telefonajn kompaniojn bloki mesaĝojn SMS kun vortoj taksataj trivialaj, obscenaj aŭ kontraŭaj al la pudoro. Inter la pli ol 1600 malpermesitaj vortoj estis ankaŭ la nomo de Jesuo Kristo. Post protestoj de la kristanaj Eklezioj kaj de la organizaĵoj por la homaj rajtoj de Pakistano sed ĉefe dank’ al la interveno de la ministro de la harmonio, la katolika Akram Gill, la malpermeso citi Jesuon falis.
ROMO. Montri la malfirman situacion en kiu vivas multaj komunumoj ligitaj kun la fiŝkaptado kaj redeklari la gravecon defendi la fiŝo-provizojn. Ili estas la celoj de la monda tago de la fiŝkaptado kiu soleniĝis lunde. Fiŝkaptado, laŭ la statistikoj de FAO, estas fonto de enspezoj kaj de vivteno por pli ol 15 milionoj da personoj. Sed se oni enkalkulas ankaŭ la partatempajn fiŝkaptistojn, la laborantojn en dolĉaj akvoj kaj en la akvo-kultivado, la entuta nombro kreskas al pli ol 36 milionoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):