Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-12-01, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Mesaĝo al la plena kunsido de la Papa Konsilio por la Familio; pri la sepa Monda Renkontiĝo de la Familioj venontjare en Milano
Respondo al demandoj pri la konsekro de la helpepiskopo de Yibin, Ĉinio; ses raportoj pri la savogardo de infanoj en irlandaj diocezoj; kristnaska arbo transportita en Placon Sankta Petro; Monda Tago kontraŭ Aidoso: renoviĝas la tutmonda sindedevigo por kreskigi konscion pri la graveco de la epidemio, mesaĝo de la Papa Konsilio por la Sanitaraj Agantoj; usona ŝtatsekretario Hillary Clinton en Mjanmaro

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la unuan de decembro 2011. La familio estas vojo de la Eklezio: tion deklaris ĉi-matene Benedikto la 16a akceptante en Vatikano la partoprenantojn en la plena kunsido de la papa konsilio por la familio, okaze de la 30a datreveno ekde la starigo de la Konsilio mem kaj de la apostola instigo “Familiaris Consortio” de beata Johano Paŭlo la dua. La familio estas vojo de la Eklezio ĉar ĝi estas la homa spaco de la renkonto kun Kristo. La Papo ankaŭ substrekis ke urĝas nova protagonisteco de la familio.

Paolo: La Papo adresis ankaŭ sian penson al la 7a monda renkontiĝo de la familioj, kiu okazos en Milano (Italio) venontjare. Li konfidis, ke estos por li granda ĝojo retroviĝi kune, por preĝi kaj festi kun la familioj el la tuta mondo.

Karlo: VATIKANURBO. Okaze de la konsekro de la help-episkopo de Yibin, okazinta hieraŭ matene en Ĉinio, la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo, pastro Federico Lombardi, respondis al demandoj de la ĵurnalistoj pri la ĉeesto, dum tiu ceremonio, de episkopo Lei Shi-yin, ne en kunuleco kun la Papo. “La ĉef-konsekranto – sciigis pastro Lombardi – estis la maljuna dioceza episkopo. Kaj ĉiuj konsekrantoj estas en kunuleco kun la Papo, escepte de Lei Shi-yin de Leŝan.

Paolo: “Post la tri ĵusdataj episkopaj ordinoj sen la papa ordono, estas certe pozitiva fakto havi novan episkopon kiu estas en kunuleco kun la Papo kaj kun ĉiuj katolikaj episkopoj de la mondo. Tion ŝatos ne nur la episkopoj kaj la ĉinaj fideluloj, sed ankaŭ la universala Eklezio. Kontraŭe, la partopreno de la sen-rajta episkopo, kiu estas en la kanon-jura kondiĉo de ekskomunikita persono, ne iras laŭ la sama direkto kaj estigas malaprobon kaj konsternon ĉe la fideluloj, des pli multe ĉar oni scias ke li partoprenis kiel konsekranta episkopo kaj kuncelebris la eŭkaristion.

Karlo: Post konstato ke la recidiveco de lia malobeo al la normoj de la Eklezio bedaŭrinde pligravigas lian laŭkanonjuran etaton, pastro Lombardi aldonis ke la ĉeesto de episkopo Lei Shiyin devis esti tute ekskludita kaj ĝi implicus laŭ-kanon-jurajn postsekvojn por la aliaj partoprenantaj episkopoj. En la nuna cirkonstanco povas esti ke ĉi-lastaj ne povis malebligi ĝin sen gravaj postsekvoj. Ĉiuokaze la sankta Seĝo povos pli bone pritaksi la temon kiam ĝi ricevos pli vastajn kaj detalajn informojn.

Karlo: DUBLINO. Hodiaŭ en Irlando la nacia konsilio por la savogardo de la infanoj en la katolika Eklezio publikigis ses raportojn koncerne egalnombrajn irlandajn diocezojn. La raportoj traktas pri la koncerna agado en la diocezoj, nome: la realigitaj praktikoj por preventi misuzojn, redifino de la akuzoj kaj pristudo kiel oni pritraktis ĝin, kaj krome oni intervjuas la personojn kaj ĉefe oni publikigas rekomendojn por ke estu ĉiam alta la sindevigo por la protekto de la neplenkreskuloj. La ses raportoj aperas en la interretaj paĝoj de la koncernaj diocezoj.

Paolo: VATIKANURBO. Estis transportita hodiaŭ en placo sankta Petro la kristnaska arbo: ĉi-jare ĝin donacis Ukrajnio. Ĝi estas ruĝa abio 60-jaraĝa, alta pli ol 30 metroj, el 5 tunoj, kiu estis en la arbaroj de Transkarpata provinco. La arbon oni starigos venontan lundon apud la tradicia kristnaska kripo kiun oni pretigas en la placo.

Karlo: Por vidi la arbon lumanta oni devos atendi la 16an de decembro kiam oni inaŭguros ĝin. Ni memorigas ke ĉiujare la ligno de la arbo utiligita en placo sankta Petro ricevas socialan valorigon: oni kutime donacas ĝin al asocioj aŭ komunumoj por rekapabligo, por bonfaraj metiaĵoj.

Paolo: ROMO. En la hodiaŭa monda tago por la lukto kontraŭ AIDS renoviĝas la sindevigo en la tuta mondo por kreskigi la konscion pri la graveco de epidemio kiu trafas preskaŭ 34 milionojn da personoj en 33 landoj, el kiuj 22 nur en sub-Saharia Afriko, kvankam pligraviĝas la situacio ankaŭ en suda kaj sud-orienta Azio. La datumojn liveris la lasta raporto de la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj pri AIDS. La agentejo volas ene de 2015 atingi la celon-nulo: nulo novaj infektiĝoj, nulo diskriminacioj, nulo mortintoj. Komparante la statistikojn de 2011 kun tiuj de la ĉi-jara raporto, oni konstatas, ke dum 10 jaroj kreskis 17 procente la nombro da novaj infektiĝoj kaj ke la nombro da forpasoj malkreskis. Tamen en la lastaj jaroj la malkresko estis pli alta: nur pasintjare oni evitis sepcent-mil forpasojn.

Karlo: Pri la hodiaŭa monda tago kontraŭ AIDS, ĉef-episkopo Zygmunt Zimowski, prezidanto de la papa konsilio por la sanitaraj agantoj, skribis en sia mesaĝo ke la tago devas konsistigi novan okazon por faciligi la universalan aliron al terapioj fare de kontaĝitoj, por malebligi la kontaĝon inter patrino kaj infano, kaj por akceli la edukon al vivo-stiloj kiuj inkluzivu ankaŭ vere korektan kaj respondecan uzon de sekseco. Li aldonis, ke la nuna estas privilegia momento por relanĉi krome la lukton kontraŭ la sociala antaŭjuĝo kaj por redeklari la neceson esti morale, spirite kaj kiom eblas materie proksimaj al kontaĝitoj kaj al iliaj familianoj.

Paolo: Malgraŭ tio, ke la internacia komunumo komencis sindevigi kontraŭ la infektiĝo antaŭ pli ol 20 jaroj – daŭrigas la mesaĝo –bedaŭrinde ankoraŭ multaj mortas ĉiujare pro viruso HIV. Temas pri personoj kiuj povus normale vivi nur se ili povus havi taŭgajn medikamentajn terapiojn. Okazas, sekve, ne plu motiveblaj forpasoj de kontaĝitoj, samkiel ne plu estas pravigeblaj la doloroj de iliaj familianoj, la malriĉiĝo de iliaj familioj, la kresko de ilia marĝenigo kaj la problemoj de la infanoj kiuj fariĝas orfoj.

Karlo: ROMO. La usona ŝtat-sekretario, Hillary Clinton, estas hodiaŭ en Mjanmao, plia etapo de ŝiaj vizitoj en Azio. Temas pri historia evento, kiu metas la eksan Birmon en malrapidan proceson de demokratiiĝo; almenaŭ tion esperas la komentoj de la observantoj. La lasta vizito de usona membro de la registaro al tiu lando okazis antaŭ 50 jaroj.

Paolo: Okaze de la vizito de la usona ŝtat-sekretario al Mjanmao, estis lanĉita alvoko fare de etna minoritato. “Ke Hillary Clinton rigardu al la suferoj de la etnaj minoritatoj “kaĉin”, plejparte kristanaj, viktimoj de brutalecoj kaj misuzoj fare de la birmaj armeanoj”. Ĉi tiun alvokon lanĉis katolikaj roluloj de la kaĉin-komunumo, en la nordo de Mjanmao, kie daŭras la sanga interalfronto inter la birmaj armeanoj kaj la sendependa armeo kaĉin, kun gravaj suferoj kaj forigo de civiluloj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):