Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-12-04, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Luko 17:12-19
Johano la Baptisto, sobreco kiel vivostilo kaj la konvertiĝo de la koro; solidareco kun rifuĝintoj
Kristnaska arta manifestacio de bavara televido en Vatikano; granda zorgado pri okazantaĵoj en Sirio; pakistana katoliko Mariah Manisha difinita martirino por la kredo; internacia tago por personoj kun fizikaj malkapabloj; en Burundioj enkarcerigitas la murdintoj de fratino Lukrecija Mamic kaj Francesco Bazzani; alvoko favore al moratorio kontraŭ mortopuno en Belorusio; streĉiteco en DR Kongo antaŭ la rezulto de prezidenta balotado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA LUKO, ĉapitro 17a, versoj 12 ĝis 19

Karlo: Dum la dek lepruloj foriris post la renkonto kun Jesuo, ili fariĝis puraj. Kaj unu el ili, vidinte ke li resaniĝis, revenis, glorante per laŭta voĉo, kaj li falis sur sian vizaĝon ĉe la piedoj de Jesuo kaj dankis lin; kaj li estis samariano.

Stefano: Daŭrigante niajn meditaĵojn pri la bizancaj evangeliaj legaĵoj, ni pripensas la situacion de la dek resanigitaj lepruloj. Aparte en la periodo de la romia imperio, la lepro estis terura malsano, kiu ne nur malsanigis, sed kaŭzis la absolutan ekskludon de la suferantoj el la socia kunteksto. Tial la preskaŭ neesperebla donaco de resaniĝo estis la plej granda helpo ebla. Surprize, nur la eks-leprulo, el la malamata samariana sekto, revenis kaj dankis Jesuon. Kiel okazas ĉe ni modernuloj, kiuj ofte petas ion de Dio, sed malofte dankas Dion, la naŭ aliaj simple foriris. Sed la dankemo aparte igas nin kristanoj. Nur kiu sentas en sia koro dankon pro la bonfaroj de Dio, tiu volas vivi liberdoneman, plene kristanan vivon. Kaj la Dia Liturgio aŭ la Meso estas precize la eŭkaristio, el la grek vorto evĥaristía, tio estas dank-ago.

 

Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de dimanĉo la 4an de decembro 2011. Sobreco kiel vivo-stilo kaj la konvertiĝo de la koro; ĉi-matene ili estis la temoj je la centro de la parolado de la Papo antaŭ la Anĝeluso. La liturgio hodiaŭ memoras sanktan Johanon la baptiston, kaj B16 menciis la fakton ke Jesuo mem kontraŭstarigis lin al tiuj kiuj estas en la reĝaj palacoj kaj havas luksajn vestaĵojn.

Stefano: “La stilo de Johano la baptisto devas inviti ĉiujn kristanojn elekti sobrecon de vivo, aparte dum la sinpretigo al Kristnasko, kiam la Sinjoro – kiel diris sankta Paŭlo – fariĝis malriĉa por ni. La anonco de Johano pri la venonta Mesio invitas al konvertiĝo: la nova maniero pensi kaj agi, interna ŝanĝiĝo, kiun la Papo tiel indikis: “dum ni nin pretigas al Kristnasko gravas ke ni faru sinceran konstaton pri nia vivo. Ni lasu ke ni estu lumigitaj de la lum-radioj el Betlehemo”.

Karlo: Post la anĝeluso la Papo turnis la rigardon al tiuj, kiuj devas forlasi sian landon, kaj sekve li petis solidarecon: “Mi konfidas al la Sinjoro – li diris – tiujn, kiuj, ofte pro altrudoj, devas forlasi sian landon aŭ ne havas naciecon. Mi kuraĝigas la solidarecon favore al ili kaj mi preĝas por ĉiuj kiuj aktivas por protekti kaj asisti tiujn gefratojn, elmetante sin ankaŭ al gravaj penoj kaj danĝeroj”.

Stefano: VATIKANURBO. Familieca etoso por la Papo vendrede vespere en Vatikano, kie la bavara televido okazigis kristnaskan artan manifestacion per la muziko kaj tradicio de Advento en Bavario. B16 dankis pro la donaco, kaj li memorigis ke en Bavario Adventon oni nomas “silenta tempo”, ĉar pro la neĝo kiu ne ebligas la kamparan laboron, ĉiuj estas hejme. La silento de la hejmo fariĝas, por la kredanto, atendo de la Sinjoro, ĝojo pro lia ĉeesto.

Karlo: ĜENEVO. Svislando. La sankta Seĝo renovigis la esprimon de sia granda zorgado pro tio kio okazas en Sirio. Alparolante la specialan kunsidon de la konsilio de Unuiĝintaj Nacioj por la homaj rajtoj, mons-ro Silvano Maria Tomasi petis ke oni akceptu la justajn dezirojn de la loĝantaro kaj la ĉesigon de la perfortaĵoj. La konsilio de Unuiĝintaj Nacioj aprobis antaŭhieraŭ rezolucion kontraŭ Sirio: ĉi tiu lando rebatis ke tiu kondamno incitas la ribelulojn kun la estigo de kromaj terorismaj agoj. Unuiĝintaj Nacioj denuncis amasan murdadon en tiu lando, kie ekde la komenco de la protestoj pasint-marte mortis 4.000 personoj el kiuj 307 infanoj.

Stefano: ISLAMADO. La pakistana katolika Eklezio difinis “martirino pro la kredo” Mariah Manisha, la katolika knabino de Faisalabad murdita antaŭ unu semajno fare de islama viro kiu trud-kaptis ŝin kun la celo edzinigi ŝin. La parokestro de la urbo kie vivas la familio de la knabino sciigis ke ŝi rezistis, ne volis konvertiĝi nek edzigi tiun viron, kiu pro tio murdis ŝin.

Karlo: NOV-JORKO. “Enmeto” estis la ŝlosila vorto de la hieraŭa internacia tago por la personoj kun fizikaj malkapabloj aŭ invalidoj. La tagon starigis Unuiĝintaj Nacioj, kiu ankaŭ anoncis ke venont-jare okazos monda kongreso pri invalideco.

Stefano: BUĴUMBURO. En Burundio estis kondamnitaj je dumviva enkarcerigo la du viroj taksataj murdintoj de la kroata monakino Lukrecija Mamiĉ, kaj de la itala volontula kuracisto Francesco Bazzani. Vendrede okazis la funebra rito por la itala kuracisto; morgaŭ okazos en Kroatio tiu por la monakino.

Karlo: MINSK. La ĉefepiskopo de Minsk-Mahileu, en Bjelorusio, mons-ro Tadeusz Kondrusiewicz, lanĉis alvokon favore al moratorio, kontraŭ mortopuno. Post la mortkondamno de la du viroj akuzataj esti la realigintoj de la atenco en la subtera fervojo de Misk, la ĉefepiskopo redeklaras la neceson ke estu “justa kondamno” por la realigantoj de terorismaj agoj, al kiuj, ennome de la komuna bono, oni devas malebligi la realigon de malbono, sed li petas al la bjelorusia prezidanto anstataŭigi la mortkondamnon per dumviva enkarcerigo kaj doni indulgon al ĉiuj mortkondamnitoj de Bjelorusio donante al ili la eblecon penti kaj rekapabliĝi.

Stefano: Bjelorusio estas la unika lando en Eŭropo kie ekzistas la puno per la morto. Laŭ Amnestio Internacia almenaŭ 400 kondamnitoj estis ekzekutitaj en tiu lando ekde 1991, sed la vera nombro de ekzekutoj restas sekreta. La malliberulojn oni informas nur kelkajn minutojn antaŭ la ekzekuto, kiu okazas per kuglo-pafo je la nuko.

Karlo: KINŜASO. En demokratia respubliko Kongo kreskas streĉiteco antaŭ la ekscio pri la rezulto de la prezidantaj balotoj, rezulto kiun oni anoncos postmorgaŭ. Dum la pasintaj tagoj almenaŭ 15 personoj mortis pro interalfrontoj kun la polico. La streĉiteco en Kinŝaso estas tiom alta ke ĉiuj organizaĵoj jam pretigis planojn por forlasi la landon.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):