Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2011-12-08, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Meso de la Senmakula Koncipiĝo de Maria
Parolas fratino Meena Barwa, viktimo de seksperforto en Barato; ĉiuj okuloj estas direktitaj al la pinta renkontiĝo de la Eŭropa Unio en Bruselo; delegitoj de 130 landoj renkontiĝas en sud-Afriko por debati pri la monda klimato; internacia tago de la homaj rajtoj kaj Esperantistoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Bonvenon karegaj gefratoj al la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 8an de decembro 2011. Hodiaŭ la okcidenta Eklezio solenas la feston de la Senmakula Koncipiĝo de Maria. “Kiel Maria alproksimigis la Ĉielon al la tero” per sia “jeso” al Dio, tiel same ankaŭ ni, per ŝia helpo, devas “briligi en nia vivo” la “perfektecon de la graco”. Benedikto la 16a reliefigis per ĉi tiuj vortoj la profundan signifon de la hodiaŭa soleno de la Senmakula Koncipiĝo de Maria, vortojn kiujn li reeldiris hodiaŭ posttagmeze kiam li omaĝis al la statuo de la Dipatrino en la roma centra placo di Spagna.

Ekde jarcentoj la kristana medito serĉas la plej inspiritajn vortojn por eldiri la nedireblan aferon, nome, superi la limon de la vortoj por priskribi la perfektecon de la graco, kiun Dio rezervis por la Patrino de sia Filo Jesuo. Benedikto la 16a faris mallongan resumon pri ĉi tiu historio antaŭ la trapreĝo de la Anĝeluso. Ekde tiu jaro 1854 kiam la dogmo pri la Senmakula Koncipiĝo estis promulgita de Papo Pio la 9a. Tiu, kiu estis konvinko dum jarcentoj ĉe granda parto de la kristana mondo fariĝis “kredovero”, nome, ĝi estis la agnosko de la privilegio donita al Maria: esti “imuna disde ĉiu makulo de la origina peko”.

La esprimo “gracoplena” indikas la mirindan faron de la amo de Dio, kiu volis redoni al ni la vivon kaj la liberecon, kiun oni perdis per la peko; kaj tion Li faris pere de sia enkarniĝinta ununaskita Filo, mortinta kaj resurektinta. Pro tio, ekde la 2a jarcento ĉu en Oriento ĉu en Okcidento la Eklezio preĝe alvokas kaj solenas la Virgulinon, kiu per sia jeso alproksimigis la Ĉielon al la tero.

Sed ne nur al la Virgulino estis donita la perfekteco de la graco: ankaŭ al ni ĝi estas donita kaj ni devas rebriligi ĝin en nia vivo, ĉar ni estas antaŭdestinitaj de Dio – kiel skribas sankta Paŭlo – esti liaj adoptaj filoj. “Ĉi tiun filecon ni ricevas pere de la Eklezio, en la tago de la bapto. Ĉi-koncerne sankta Hildegarda de Bingen skribis: ‘La Eklezio do estas la virgulino patrino de ĉiuj kristanoj: en la sekreta forto de la Sankta Spirito ŝi naskas ilin proponante ilin al Dio, por ke ankaŭ ili estu nomataj filoj de Dio’”.

Kaj nun aliaj informoj. “Mi renkontis multajn personojn sur la stratoj, kiuj iris kune kun mi, proponante al mi konstantan subtenon, amon kaj kuraĝigon. Iliaj ĉeesto kaj prizorgoj donis al mi la forton por pardoni miajn seks-atencintojn kaj por repaciĝi fronte al tio, kio okazis al mi”. Tion deklaris fratino Meena Barwa, de la religia instituto de la servantinoj, seks-perfortita kaj humiligita fare de hinduismaj ekstremistoj dum la atakoj en ŝtato Orisa aŭguste de 2008. Tri jarojn post tiuj perfortaĵoj la juna monaĥino elektis kundividi siajn dolorojn kaj siajn zorgojn kun ĉiuj. Ŝi fortigis sian kredon kaj sian proksimecon kun Kristo. “Mi estis devigata suferi nekredeblajn dolorojn. Mi taksas ĉi tiun turmenton kiel benon por mi. Kaj nun mi sukcesas kompreni la suferojn de la aliaj laŭ la kristana spirito”. Fratino Meena, hodiaŭ 29-jaraĝa, estis seks-perfortita la 25an de aŭgusto 2008 kiam, kune kun pastro, ŝi estis forkaptita kaj batita.

BRUSELO. La okuloj de la tuta mondo estas direktitaj al Bruselo kie hodiaŭ komenciĝis la pinta renkontiĝo de la Eŭropa Unio. Ĝi estas gravega laŭ pluraj komentistoj pro la konservo de la unika monunuo kaj por la tuta projekto de eŭropa integriĝo. Oni devas realigi akordon por la transvivo de la monunuo Eŭro kaj por la reformo de la traktatoj por ke oni atingu pli striktan fiskan unuiĝon. Ne malmultaj komentistoj diras, ke la interkonsento por la defendo de la komuna mono Eŭro estos realigebla. Sed tamen ne mankas ankaŭ pozitivaj optimismaj starpunktoj. La ĉefan skeptikismon esprimis la franca prezidanto Nicolas Sarkozy kaj la germana ĉefministro Angela Merkel. Laŭ multaj komentistoj Britio povus trovi aliancon kun la membroj de la Eŭropa Unio kiuj ne uzas la komunan monon Eŭro por bloki la reformon de la traktatoj.

NOVJORKO. La estonteco de la tiel nomata Protokolo de Kioto kaj la akordoj por la kompleta longdaŭra traktato koncerne naturan klimaton estas la temoj pri kiuj 190 landoj kunsidas en la sudafrika urbo Durban. Temas pri la 17a konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri klimato. Dum la inaŭgura ceremonio la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj parolis pri la fakto, ke oni enludigas la estontecon de la mondo. Kaj tamen ŝajnas malfacile, laŭ komentistoj, ke nun oni povus atingi konkretan akordon por kompleta batalo kontraŭ klimataj ŝanĝiĝoj.

NOVJORKO. Postmorgaŭ, sabate la 10an de decembro, soleniĝos la internacia tago de la homaj rajtoj. La tago estas elektita por memorigi la universalan deklaracion pri la homaj rajtoj, subskribitan en Parizo en 1948 fare de la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi  tiu temo estas tre sentata de esperantistoj, kiuj en publika deklaro farita de Universala Esperanto-Asocio memorigas ke en sia 317a tutmembra kunsido, la 4an de decembro 1950, la ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, pritraktante la temon “Tago de Homaj Rajtoj”, alvokis ĉiun ŝtaton kaj koncernatan organizaĵon je adopto de ĉiujara festado de la tago de Homaj Rajtoj, la 10an de decembro, kaj je strebado al konstanta plibonigo de la situacio de homaj rajtoj. La esperantistoj – daŭrigas la noto de Universala Esperanto-Asocio - kiuj ja ĉeestas en la plimulto de la ŝtatoj de la mondo, devas esti inter la unuaj raportantoj al Unuiĝintaj Nacioj pri informado, agado, festado okaze de tiu tago, kies temo memorigas pri gravaj antaŭkondiĉoj de homa kunvivado. Pro tio Universala Esperanto-Asocio invitas al publikaj manifestacioj, partopreno en retmesaĝoj, retejoj kaj blogoj pri la temo, kaj al ĝenerala informado pri la fakto, ke ankaŭ la lingvaj rajtoj enestas en la listo de la homaj rajtoj. Pliajn informojn pri ĉi tiu invito al kampanjo oni povas trovi en la retpaĝaro: www.lingvaj-rajtoj.org

Karegaj gefratoj, nia programo estas finita. Se Vi deziras skribi al ni bonvolu adresi, papere, al Radio Vatikana, Esperanto-redakcio, 00120 Vatikana Civito; retpoŝte: esperanto ĉirkaŭvolvita-a vatiradio punkto va

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):