La kristnaska mesaĝo 2011 de papo Benedikto - 2011-12-25, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario Mateo 2:1-12
La kristnaska mesaĝo de papo Benedikto; lia bondeziro en Esperanto; Esperantistoj en placo Sankta Petro
Movada informo: estas anoncitaj la detaloj de la venontjara kongreso de IKUE, en Pécs, Hungario

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Movadaj informoj

La kristnaska mesaĝo 2011 de papo Benedikto

Stefano: El la Evangelio laŭ Sankta Mateo, ĉapitro 2, versoj 1 ĝis 12.

Karlo: Kiam ili eniris la domon, ili trovis la Infanon kun lia patrino Maria, kaj kliniĝante adoris Lin. Poste ili malfermis siajn pakaĵojn kaj prezentis al Li donacojn

Stefano: La hodiaŭa evangelio de Kristnasko en la bizanca tradicio estas la legaĵo de la Epifanio de la romkatolika legaĵaro. Temas pri la vizito de la misteraj Magoj el Persio. La ĉefa mesaĝo estas, ke Jesuo estas ne nur la Mesio de la Judoj, sed de la tuta homaro. Dio volas proklami Sian savon al ĉiuj. Tial Dio vokis tiujn ĉi virojn veni kaj rekoni la Mesion. La Magoj prezentas simbolajn donacojn. La oro estas simbolo de riĉeco kaj reĝa majesto; la incenson oni uzas por adori Dion; kaj la mirhon oni uzas por prepari mortintan korpon. Jam en tiuj unuaj momentoj de la vivo, ni vidas antaŭanoncon de la reĝeco, de la dieco, de la morto kaj de la resurekto de Jesuo.

 

Karlo: DIBENITAN KRISTNASKON KAJ FELIĈAN NOVJARON karegaj gefratoj kaj bonvenon al la kristnaska elsendo de Radio Vatikana en la jaro 2011. “Kristo naskiĝis por ni!” “por savi nin precipe el la malbono profunda”. B16 tion memorigis en ĉi tiu Kristnasko al la tuta mondo dum sia tradicia mesaĝo, preĝe petante la dian helpon por la loĝantaroj plej suferantaj dum la nuna periodo pro malsatego kaj malabundo, sociaj konfliktoj, militoj.

“La Filo de Maria Virgulino naskiĝis por ĉiuj, Li estas la Savanto de ĉiuj”: la posteulo de Petro tion memorigis ankoraŭfoje al la tuta mondo dum ĉi tiu Kristnasko 2011: “Al ĉiuj – li diris - alvenu la eĥo de la anonco de Betleĥemo, kiun la Katolika Eklezio igas resoni en ĉiuj kontinentoj, trans ĉiu limo de nacieco, de lingvo kaj de kulturo. “Venu savi nin!”, preĝe alvokis B16.

“Ĉi tiu estas la krio de la homo de ĉiu tempo, kiu sentas, ke li ne kapablas superi malfacilaĵojn kaj danĝerojn. Li bezonas meti sian manon en manon pli grandan kaj pli fortan, iun manon kiu desupre etendiĝu al li. Tiu mano – klarigis la Papo - estas Jesuo.

Li estas la mano kiun Dio etendis al la homaro, por ĝin elirigi el la malstabila sablo de la peko kaj ĝin starigi sur la rokon, la fortikan rokon de Lia Vero kaj de Lia Amo.

Jesuo – aldonis B16 - estis sendita de Dio la Patro por savi nin precipe el la malbono profunda, radikiĝinta en la homo kaj en la historio: savi nin el tiu malbono kiu estas “la disiĝo de Dio, la tromemfida orgojlo fari per si mem, meti sin en konkurencon kun Dio kaj anstataŭi Lin, decidi kio estas bono kaj kio estas malbono, esti la mastro de la vivo kaj de la morto”.

Ĉi tiu estas la granda malbono, la granda peko, de kiu ni homoj povas nin savi nur se ni konfidas nin al la helpo de Dio. “Kaj ĉi tiu konscio, jam metas nin – rimarkigis la Papo - en la ĝustan kondiĉon, metas nin en la veron de ni mem”. “Li estas la kuracisto, ni la malsanuloj. Rekoni tion, estas la unua paŝo al la savo, al la eliro el la labirinto, en kiun ni mem nin enfermas per nia orgojlo”.

Kaj la Papo certe ne forgesis la suferantojn de ĉiu angulo de la mondo: “Venu savi nin! Ni ĝin ripetu en spirita unueco kun multnombraj personoj kiuj travivas situaciojn aparte malfacilajn, kaj fariĝante voĉo de tiuj kiuj ne havas voĉon”.

La penso de la Papo iris al la loĝantaroj de la Afrika Korno, kiuj suferas pro malsato kaj pro daŭra stato de malsekureco kaj al la multnombraj rifuĝintoj venantaj el tiu Regiono, krude trafitaj en sia digno, por ke la internacia komunumo asistu ilin; poste B16 adresis la penso al la loĝantoj de sudorienta Azio, aparte al tiuj de Tajlando kaj Filipinoj trafitaj de ĵusdataj inundegoj, kaj al la homaro vundita de multaj konfliktoj kiuj sangigas la planedon; la Papo kuraĝigis la restarigon de la dialogo inter Israelanoj kaj Palestinanoj; li preĝe petis la ĉesigon de la perfortoj en Sirio, la plenan repaciĝon kaj la stabilecon en Irako kaj en Afganio; li deziris denovan viglecon en la konstruado de la komuna bono en la nordafrikaj kaj mezorientaj Landoj; kaj plie li deziris perspektivojn de dialogo kaj de kunlaboro en Mianmaro; politikan stabilecon en la Landoj de la afrika Regiono de Grandaj Lagoj kaj la ŝirmadon de la rajtoj de ĉiuj civitanoj de Suda Sudano.

Fine estis la invito turni la rigardon al la groto de Betleĥemo: “Jesuo alportis al la mondo universalan mesaĝon de repaciĝo kaj de  paco. Ni malfermu al Li nian koron, ni akceptu Lin en nia vivo”.

Sekvis la bondeziroj de la Papo en 65 lingvoj, ekde tiuj al romanoj kaj italoj ĝis la fina reeldirita alvoko en la latina lingvo: “In Latino, Christe veni ad salvandum nos”, Ne mankis la E-lingva bondeziro: “Esperanto: Dibenitan Kristnaskon kaj feliĉan novjaron”.

Ankaŭ hodiaŭ grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigas la vorton "Esperanto". Antaŭ ol la Papo aperu en la centra loĝio de la Baziliko, la itala televido montris la panelojn kaj la raportisto de la itala elsendo diris: “Unu el la lingvoj, kiujn la Papo uzos por eldiri siajn bondezirojn estos Esperanto, kiu estas la lingvo...”. kaj li ne finis la frazon ĉar li devis anonci la aperon de la Papo. Ĉiuokaze la panelojn oni remontris dum la televida elsendo plurfoje, aparte dum la E-lingva saluto de la Papo.

Ni raportis pri la kristnaska papa mesaĝo al Romo kaj al la mondo.

Ni finas per movada informo: estis oficiale anoncitaj la loko, la tagoj kaj la temo de la venontjara kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Ĝi okazos en urbo Pécs, en la suda parto de Hungario inter la 14a kaj 21 de julio 2012. Temo de la kongreso estos ligita al la jaro de la Kredo: "Mi kredas je unu Dio". Por ricevi pliajn informojn oni sendu retleteron al adreso kongreso heliko ikue.org aŭ oni vizitu la paĝaron www.ikue.org

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):