Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2011-12-29, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Novaj episkopoj de la ĉefdiocezo de Ĉenstoĥovo kaj diocezo Gliwice en Pollando; dum 2011 2,5 milionoj da fideluloj partoprenis en renkontoj kun la Papo en Vatikano; daŭras bataloj en Somalio dum homoj mortas pro malsato; verŝajne politikaj pretekstoj estas malantaŭ la atencoj kontraŭ kristanaj preĝejoj de Niĝerio; lukto kontraŭ la aĉaj kondiĉoj de la infana laboro; kreskis streĉiteco inter Usono kaj Irano post la minaco fermi la markolon de Hormuz; agado por savi la arbarojn de Kongo; Esperanto estas unu el la lingvoj de la subtekstado en la oficiala kanalo de Vatikano en YouTube.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Karlo: La ĉefdiocezo de Ĉenstoĥovo kaj diocezo Gliwice en Pollando havas novajn episkopojn. La Papo nomumis nova ĉefepiskopo de Ĉenstoĥovo mons-ron Wacław Depo, 58-jaraĝa; la nova episkopo de Gliwice estas Mons. Jan Kopiec, 64-jaraĝa. Ili estas posteuloj respektive de mons-ro Stanisław Nowak kaj mons-ro Jan Walenty Wieczorek, kiuj rezignis pro aĝo-limo.

Paolo: VATIKANURBO. Estas pli ol 2 milionoj kaj duono la fideluloj kiuj dum la finiĝanta jaro partoprenis en la diversaj renkontoj kun la Papo en Vatikano. La datumojn konigis ĉi-matene la Prefektejo de la papa Domo. Ĝi memorigas ke temas pri ne precizaj datumoj, ĉar ili baziĝas sur la disdonitaj biletoj kaj sur averaĝa kalkulo de ĉeestantoj dum la publikaj ceremonioj, kaj ke ili ne koncernas la ĉeestojn de fideluloj en Castelgandolfo aŭ dum vojaĝoj.

Karlo: MOGADIŜO. Almenaŭ 10 etiopiaj soldatoj estis mortigitaj hieraŭ en centra Somalio fare de bombo kiun oni eksplodigis distance. En la lastaj tagoj la lokaj informiloj sciigis ke okazas fortaj bataloj inter la milicianoj de al Shabaab (islama insurekcia movado) kaj la aliancitaj trupoj de la portempa somalia federacia registaro kaj de Kenjo. Interalie kenjaj aviadiloj bombadis la kamparan regionon Garbaharay, kie la islamaj milicianoj trejnas centojn da novaj rekrutoj, kelkaj el ili preskaŭ ankoraŭ knabetoj, varbitaj en la sudo de Somalio. En la lando intertempe la homoj daŭre mortas pro malsato.

Paolo: ABUĜO. “La perfortaj agoj en Niĝerio estas vera kancero kiun oni devas elradikigi”. Tion deklaris al Radio Vatikana la apostola nuncio en tiu lando, monsinjoro Kasujja Augustine: Li kompreneble celis la atencojn okazintajn en Kristnasko en la ĉefurbo de Niĝerio. “Ilin devas elradikigi ne nur kristanoj aŭ politikistoj – li aldonis - sed verŝajne necesus kunsido de la interreligia kristana islama komisiono por kune studi la manieron preventi la perfortaĵojn”.

Karlo: Laŭ kelkaj komentistoj Boko Haram, la ekstremisma grupo kiu pretendis aŭtorecon de la atencoj, havas kontaktojn kun kelkaj politikaj roluloj de la lando kaj do malantaŭ la atencoj estas ankaŭ politikaj motivoj. Laŭ la apostola nuncio ĉion tion oni devus kontroli, kvankam iu proparolanto de la grupo – post aresto – aludis kontaktojn kun politikistoj, kaj li aspektis verdira. Cirkulas la voĉo laŭ kiu kelkaj politikistoj de la nordo ne estas kontentaj pri la elekto de prezidanto kiu venas el la sudo de Niĝerio kaj kiu estas kristano.

Paolo: MADRIDO. El 215 milionoj da knabetoj kaj knabinetoj kiuj laboras en la tuta mondo, 125 milionoj agas en kondiĉoj danĝeraj por la fizika sano, por la sekureco kaj por la emocia kaj morala kresko. Tion konstatis la 8a fazo de la programo por defendo de la rajtoj de neplenaĝuloj, prizorgata de la Internacia Organizaĵo de Laboro. Ĉiu-jare en la tuta mondo mortas 22.000 pro laborado kaj multaj aliaj travivas akcidentojn aŭ malsaniĝas, laŭ procento pli alta ol tiu ĉe plenkreskuloj.

Karlo: La programo de la Internacia Organizaĵo de Laboro estis lanĉita en 2003 kun la celo konsciigi studentojn, instruistojn kaj civitanojn pri la plej aĉaj formoj de la laboro de neplenaĝuloj. Ĉi-jare oni realigis fotografiajn ekspoziciojn kiuj montras la vivokondiĉojn kaj laboran ekspluatadon de neplenaĝuloj en Elsalvadoro, Gvatemalio, Honduraso kaj Nikaragvo: tie la infanoj laboras en publikaj rubejoj, aŭ kiel servistoj, aŭ en dom-konstruejoj kaj minejoj. En 2010, dum la monda konferenco en Hago pri laboro de neplenaĝuloj oni insistis pri la neceso pli rapide interveni por ke ene de 2016 estu eliminataj la plej aĉaj kondiĉoj de la infana laboro.

Paolo: VAŜINGTONO. Kiel eblis prognozi, kreskis streĉiteco inter Usono kaj Irano post la minaco de ĉi-lasta fermi la markolon de Hormuz kaze ke oni apliku novajn ekonomiajn embargojn. La decido de la irana registraro se aplikita blokus la krucvojon de la surmara transportado de kruda petrolo. La proparolanto de la usona Pentagono (la ministerio pri defendo) deklaris ke oni ne toleros interferojn kontraŭ la transiro de la ŝipoj tra la markolo de Hormuz.

Karlo: Siaflanke laŭ la vic-komandanto de la irana mararmeo sciigis, ke  usona avìŝipo estis lokita en marpeco proksima al la markolo de Hormuz, en kiu okazas samtempe ekzercadoj de la armeo de Teherano. “La irana mar-armeo – aldonis la vic-komandanto – atente sekvas la moviĝojn de ĉiuj trupoj en la regiono kaj kontrolas iliajn agadojn”. La markolo de Hormuz, kiu dividas Iranon kaj Omanon, en sia plej mallarĝa punkto konsistas el nur 6,5 kilometroj da navigaciebla maro kaj, kunligante la Persan Golfon kun la Araba Maro, ĝi estas la unika vojo al malfermita maro por la landoj en la golfo, grandaj eksportantoj de kruda petrolo.

Paolo: STRASBURGO. La Karitatagado de Kongo kaj la Eŭropa Unio subskribis interkonsenton: ĝi subvencias projekton por starigo de institucioj por la defendo de la arbaroj de Kongo. La arbaroj estas unu el la plej efikaj rimedoj kontraŭ la tiel nomataj forcejaj gasoj. Pro tio Eŭropa Unio realigas urĝajn iniciatojn por savogardi ilin. Jam inter 2004 kaj 2009 la Eŭropa Unio donis al demokratia respubliko Kongo 42 milionojn da eŭroj por rektaj intervenoj por la savo de la arbaroj. La nuna projekto celas male helpi Kongon plifortigi siajn instituciajn strukturojn dediĉitajn al mastrumado de teknikoj, socialaj temoj kaj natur-medio.

Karlo: ROMO. En la oficiala kanalo de Vatikano ĉe Ju-Tubo aperas la filmo de la kristnaska parolado de la Papo kun subtekstado en pluraj lingvoj. Inter la elekteblaj lingvoj estas ankaŭ esperanto. En la sama filmo oni povas aŭdi la Papon kiu salutas en esperanto, kaj vidi la esperantistojn kiuj levas la panelojn kun la vorto Esperanto.

Paolo: Karegaj gefratoj, finiĝas nia lasta elsendo por la nuna jaro 2011. Ankaŭ ennome de pastro Stefano Hawkes-Teeples, Karlo kaj mi esprimas dankegon al Vi ĉiuj pro Via ligiteco al niaj elsendoj dum la lastaj 12 monatoj, kun la espero ke nia amikeca rondo kresku pli kaj pli dum la venonta jaro. Specialan dankon ni sendas al Bruno kaj Mike, pro ilia prizorgado de la reta arkivo de niaj elsendoj.

Karlo: Kaj dankon ankaŭ al d-ro Renato Corsetti, kiu dum la jaro kunredaktis movadajn informojn. Ke jaro 2012 estu por Vi ĉiuj feliĉa kaj trankvila, plena je ĉio kion vi plej deziras: jen nia plej frata, amika kaj elkora bondeziro.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):