Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - 2012-01-01, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario en la soleno de Maria, Patrino de Dio: Luko 2:16-21
La 45-a Monda Tago por Paco: Eduki la gejunulojn al justeco kaj paco; pri la deziro de gejunuloj ricevi edukon kiu formu ilin por alfronti la realon; alvoko al la respondeculoj de la nacioj por ke ili sindevigu por la paco.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo

El la Evangelio laŭ sankta Luko, ĉapitro 2a, versoj 16 ĝis 21

«Kiam pasis la ok tagoj fiksitaj por la cirkumcido, estis donita al Li la nomo Jesuo, kiel donis la anĝelo antaŭ la koncipiĝo en la patrina sino».

Do, Dio havas patrinon, Ŝi nomiĝas Maria. Aŭtentika patrino. Jesuo ne estas adopta filo de Maria kaj ne estis konfidita al Maria, la Infaneto Jesuo. Li estas ĝuste ŝia filo. Ŝi portis Lin en sia sino dum naŭ monatoj, lin mamnutris, ĉirkaŭvindis Lin, kiel diras la evangeliisto Luko. La Infaneto similas al Ŝi, samkiel la Filo similas al sia patrino. Iu skribis: “Dio donis al ni sian Filon; ni, homoj, donis al Dio patrinon”. Nuntempe oni parolas ĝuste pri la digno de la virino, la rajtoj de la virino, ŝia egaleco kun la viro. Vi estas granda virino, Maria! Vi estas la unika kiu povas diri: mi estas la Patrino de Dio.

Bonan novan jaron, karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia elsendo en Esperanto en la unua tago de la jaro 2012. Hodiaŭ oni solenis la 45an mondan tagon por paco, kies ĉi-jara slogano estas “Eduki la gejunulojn al justeco kaj paco”. La Papo preĝe alvokis la benon de Dio por la mondo.

En la Meso de la jarkomenco, de li celebrita en la baziliko de sankta Petro, en la liturgia soleno de Maria sanktega Patrino de Dio kaj, kiel ni diris, en la 45a monda tago por paco, Benedikto la 16a donis sian bondeziron al la mondo por ke ĝi akceptu Kriston: Li estas la vera paco.

La homaro serĉas la pacon, aspiras al justeco, deziras amon. La Papo indikis la vojon: rigardi al Maria, Patrino de Dio “kiu akceptis Jesuon en Si kaj naskis Lin por la tuta homa familio, alportante la veran benon al la tuta mondo”. “Kiel Maria – diris Benedikto la 16a – la Eklezio estas perantino de la beno de Dio al la mondo: la Eklezio ricevas ĉi tiun benon akceptante Jesuon kaj ĝin transdonas portante Jesuon. Li estas la mizerikordo kaj la paco, kiujn la mondo per si mem ne povas doni al si kaj kiujn ĝi pli kaj pli bezonas, kiel la panon”.

“Eduki la gejunulojn al justeco kaj paco”, temo de la papa mesaĝo por la hodiaŭa tago por paco, estas tasko kiu koncernas ĉiujn – deklaris Benedikto la 16a – kaj “la homa familio, post la tragedio de la du mondmilitoj, montris, ke ĝi pli kaj pli konscias pri tio”. Sed eduki hodiaŭ estas decida defio, almenaŭ pro du motivoj: “unue - klarigis la Papo - ĉar en la nuna epoko, multe karakterizita de la teknologia pensomaniero, la volo eduki - kaj ne nur instrui - ne estas per si mem antaŭvidita afero, sed ĝi estas elekto; due, la relativisma kulturo starigas radikalan demandon: ĉu ankoraŭ havas signifon la edukado? Kaj plie: al kio eduki?

La Papo aldonis: “fronte al la ombroj kiuj hodiaŭ mallumas la horizonton de la mondo, alpreni la respondecon eduki la gejunulojn al la kono de la vero, al la fundamentaj valoroj de la vivo, al la intelektaj, teologiaj kaj moralaj virtoj, signifas rigardi kun espero al la estonteco”. Por la gejunuloj “hodiaŭ pli ol iam estas nepre necese lerni la valoron kaj la metodon de la paca kunvivado, de la reciproka respekto, de la dialogo kaj de la komprenemo”.

“La gejunuloj estas laŭ sia inklino malfermitaj je ĉi tiuj sintenoj, sed ĝuste la socia realaĵo en kiu ili kreskas povas konduki ilin al penso kaj agado laŭ mala maniero, eĉ laŭ netoleremo kaj perforto. Nur firma eduko de ilia konscienco povas ŝirmi ilin kontraŭ ĉi tiuj riskoj kaj ilin igi kapablaj lukti ĉiam kaj nur surbaze de la forto de vero kaj de bono”.

Benedikto la 16a indikis la edukan respondecon de la familio, de la lernejoj kaj ankaŭ de la religioj, vokataj ĉi-lastaj konigi ke “Dio estas amo, ke Li estas ĝusta kaj pacema”.

“Esence – resumis la Papo – temas pri helpo al la infanoj, geknaboj, adoleskantoj evoluigi personecon kiu kunigu profundan senton de justeco kun la respekto de la aliulo, kun la kapablo alfronti la malkonsentojn sen perforteco, kun la interna forto atesti la bonon ankaŭ kiam tio kostas sinoferon, per la pardono kaj la repaciĝo. Tiel ili povos fariĝi viroj kaj virinoj vere pacaj kaj konstruantoj de paco”.

“En Jesuo – finis la Papo – amo kaj vero renkontiĝis; kaj justeco kaj paco sin kisis. Jesuo estas laŭirebla vojo, malfermita al ĉiuj. Li estas la vojo de la paco. Hodiaŭ la Virgulino Maria indikas Lin al ni: ni sekvu Lin. Kaj Vi, Sankta Dipatrino, akompanu nin per via protekto. Amen”.

Je tagmezo la Papo poste aperis je la fenestro de sia privata kabineto por trapreĝi la Anĝeluson kun la fideluloj. Kaj li denove resubstrekis la urĝon proponi al la gejunuloj novajn oportunojn por ilia vivo: “la gejunuloj – li diris – hodiaŭ rigardas kun ia maltrankvilo al la estonteco, montrante aspektojn de sia vivo, kiuj meritas atenton: ili estas la deziro ricevi edukon kiu formu ilin laŭ pli profunda maniero por alfronti la realon; la malfacilaĵo formi familion kaj trovi konstantan laborpostenon; la efektiva kapablo kontribui al la mondo de politiko, kulturo kaj ekonomio por la konstruo de socio el pli humana kaj solidareca vizaĝo”.

Sekve Benedikto la 16a lanĉis alvokon al la respondeculoj de la nacioj por ke ili sindevigu por la paco: “finiĝu militoj, dividoj kaj malamikecoj inter la homoj” – estis lia deziro – “estu repaciĝo kaj pardono en la areoj de konfliktoj kaj pli justa disdono de la riĉaĵoj de la Tero. La Reĝino de Paco – jen lia preĝo – rigardu milde ĉiujn infanojn markitajn de perforto, milito, persekutoj, kaj kiuj serĉas pli fratan mondon.

Ni resumis la vortojn de Papo Benedikto la 16a de la ĉi-matena prediko kaj de la parolado antaŭ la Anĝeluso okaze de la hodiaŭa soleno de Maria sanktega Patrino de Dio kaj de la 45a monda tago por paco.

Karegaj gefratoj: mi kun la redakcianoj denove deziras al Vi tutagrablan novan jaron 2012: ĉion bonan!

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):