Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2012-01-04, mer Radio Vatikana - Esperanto
"Alporti en la mondon la lumon kaj la ĝojon de la naskiĝo de Kristo" Mesaĝo de la Monda Tago por la Malsanulo: La graveco de la sakramentoj por la resaniĝo; pretigoj en Kubo kaj Meksikio por la vizito de papo Benedikto en marto; persona episkopeco starigita en Usono por anglikanoj ene de la katolika eklezio; José Graziano da Silva, nova ĝenerala direktoro de FAO; nova alarmo pri malsatego en Sahelo; kolerao en Somalio; perfortaĵoj daŭras en Niĝerio; humaneca situacio pligraviĝas en Sud-Sudano; timo pri interna milito en regiono Katanga de DR Kongo; akordo pri reprezenta oficejo en Kataro de la Talibano; decida turnopunkto por homaj rajtoj en Mjanmaro.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

“Alporti en la mondon la lumon kaj la ĝojon de la Naskiĝo de Kristo”: jen resume la invito kiun Benediktol a 16a adresis fronte al pli ol 7 mil personoj dum la unua ĝenerala aŭdienco de 2012. “Kristnasko celebras la historian eventon de la naskiĝo de Jesuo en Betlehemo” memorigis la Papo. Kaj ĝi estas la festo en kiu Dio “malkaŝas al la homo lian pli profundan dignon: esti filo De Dio”.

La du realaĵoj, unuflanke la kaŝiteco de Dio en la humila homa kondiĉo, aliflanke lia apero pere de tiu homeco mem; temas pri du realaĵoj, kiujn, sukstrekas respektive Kristnasko kaj Epifanio. La Papo akcentis aparte du aspektojn de tiuj festoj: ili estas la ĝojo kaj la lumo. La ĝojo kaj la miro kontempli la vizaĝon de tiu humila Infano, ĉar ni scias ke tiu estas la vizaĝo de Dio ĉeestanta por ĉiam en la homaro, por ni kaj kun ni. “Kristnasko estas ĝojo – daŭrigis la Papo - ĉar ni vidas kaj ni fine estas certaj, ke Dio estas la bono, la vivo, la vero de la homo”. Dio fariĝas tiom proksima, ke oni povas vidi kaj tuŝi Lin.

Teologio kaj spiritualeco de Kristnasko parolas pri “mirinda interŝanĝo” inter la dieco kaj la homeco. Dio alprenas nian homecon. Interŝanĝo kiu iĝas ĉeestanta laŭ reala maniero en la Eŭkaristio.

La invito de profeto Jesajo: “Leviĝu, lumiĝu” estas adresita al la Eklezio kaj al ĉiu el ni – memorigis la Papo. Kaj ĝi estas invito pli kaj pli konscii pri la misio alporti “la novan lumon de la Evangelio. “La Evangelio – diris la Papo – estas la nekaŝenda lumo. La Eklezio ne estas la lumo sed ĝi ricevas la lumon de Kristo, ĝin akceptas por esti lumata kaj por disvastigi ĝin laŭ ties brilego. Kaj tio devas okazi ankaŭ en nia persona vivo”.

La centra instigo de Benedikto la 16a estis do anonci la Evangelion kaj akcepti en ni mem tiun Infanon por vivi per lia vivo mem, por igi ke liaj sentoj, pensoj, agoj estu niaj sentoj, niaj pensoj, niaj agoj.

Kaj nun aliaj informoj.

La graveco de “sakramentoj por resaniĝo” estas je la centro de la mesaĝo de Benedikto la 16a por la monda tago de la malsanulo, kiun oni solenos la venontan 11an de februaro. La dokumento, publikigita hieraŭ, havas kiel titolon “Leviĝu kaj iru; via fido savis vin”, el la Evangelio laŭ Luko. Ke la malsanuloj kaj la suferantoj trovu en la kredo “firman ankron”: jen la kuraĝigo de la Papo kiu substrekas ke “kiu kredas, tiu neniam estas sola”.

ROMO. Jam svarmas la pretigoj en Kubo kaj Meksikio por la vojaĝo kiun la Papo faros al tiuj landoj ekde la 23a ĝis la 28a de venonta monato marto. La episkopejoj publikigis jam la programon de la vizitoj. Temos pri la 23a eksteritalia vojaĝo de la Papo.

VATIKANURBO. La Kongregacio por la doktrino de la kerdo starigis la pasintan unuan de januaro personan episkopecon en la teritorio de la episkopara konferenco de Usono, por la anglikanoj kiuj deziras eniri en plenan kaj videblan kunulecon kun la katolika Eklezio. La Papo nomumis unua estro de tiu persona episkopeco Respektindan Jeffrey Steenson. Li estis antaŭe episkopo de la episkopana konfesio. Li estas 59-jaraĝa, estas edzo kaj havas 3 gefilojn. En 2009 li estis ordinita katolika pastro.

ROMO. “Ni havas limigitajn rimedojn, kiujn ni alcelos plejparte al Afriko”: tion deklaris José Graziano da Silva, nova ĝenerala direktoro de Fao, kiu enoficiĝis lunde kaj kiu hieraŭ okazigis sian unuan gazetaran konferencon. Li estas la unua ĝenerala direktoro de FAO kiu venas el Latinameriko. Li naskiĝis en Brazilo kaj li antaŭe estis ministro pri nutrada sekureco en sia lando. Da Silva estas posteulo de la senegalia Jacques Diouf, kiu gvidis FAO’n dum 18 jaroj La tasko de Da Silva finiĝos en 2015, ĝuste en la limdato de la fama celo de Jarmilo: “duonigi la nombron da malsatantoj en la mondo”; sed ĉi tiu nombro, ni scias, male kreskis el 800 al 925 milionoj da personoj.

Kaj la unuaj tagoj de laboro de la nova ĝenerala direktoro de FAO koincidis kun nova alarmo pri malsatego en Sahelo. Ĝin lanĉis pluraj neregistaraj organizaĵoj agantaj en tiu areo vasta ekde la Atlantika Oceano ĝis la Korno de Afriko. 11 milionoj da loĝantoj en tiu regiono jam riskas subnutradon kaj duono el ili baldaŭ povos suferi malsaton.

MOGADIŜO. Kolerao estas la nova urĝa situacio, kiun devas alfronti Somalio, jam batata de sekeco, malsatego kaj de interna milito daŭranta ekde pli ol 20 jaroj. Laŭ kelkaj statistikoj ĝis nun 55 infanoj mortis pro kolerao. En Somalio estas la plej alta procento da infana mortivebleco en la mondo, kun almenaŭ unu infano el kvin kiu mortas antaŭ la 5a vivojaro.

ROMO. Ne finiĝas la perfortaĵoj en Niĝerio. Knabino mortis kaj policano estis vundita dum atako kontraŭ policejo en la norda ŝtato Jigawa. Temas pri la unua terorisma ago post la esceptostato dekretita pasintsemajnfine de la niĝeria prezidanto Jonathan, post la terorismaj atencoj kontraŭ kristanoj pasintkristnaske. La atencojn realigis la islama sekto “Boko Haram” kiu ankaŭ lanĉis ultimatumon - ĝi finiĝos morgaŭ - kontraŭ la kristanoj, ordonante al ili forlasi la nordon de Niĝerio el islama plimulto. Kreskas pro tio la timo en tiu afrika lando: ne sufiĉis fakte la trankviligo de la niĝeria polico.

ĴUBO. En Sud-Sudano la manko de trinkebla akvo, nutraĵoj kaj kuracadoj pligravigas la humanecan situacion en ŝtato Jonglei, kie la interalfrontoj inter la komunumoj de bredantoj estigis almenaŭ 25.000 senhejmulojn. La bataloj ligiĝas kun la kontrolo de akvo kaj bredejoj.

LUBUMBASHI. En la regiono Katanga de Demokratia Respubliko Kongo revenas la timo de interna milito post la eskapo el la prizono de la estro de la ribeluloj Gedeon Kyungu Mutanga. Pluraj vilaĝoj de Alta Katango malpleniĝis ĉar iliaj loĝantoj fuĝis post la perfortaj interalfrontoj inter milicianoj, kiuj obeas al Mutanga, kaj la soldatoj de la regula armeo.

KABULO. En Afganio la talibanoj konigis ke ili atingis antaŭakordon por la malfermo de politika oficejo en Kataro kun la celo startigi intertraktojn por la paco kun la registaro de Afganio. Pozitiva estis la respondo de Usono kiu pretus liberigi kelkajn el talibanaj estroj enkarcerigitaj en la malliberejo de Guantanamo.

PYINMANA. Decida turnopunkto koncerne homajn rajtojn en Mjanmaro. Al ĉiuj mortkondamnitoj la punon oni transformis en dumvivan enkarcerigon. Ĝi estas - laŭ observantoj - fakta nuligo de mortopuno, kaj ĝi, oni komentis, estis tute surpriza evento, pozitiva por la progreso de homaj rajtoj en lando kie perforta sufoko de protestoj estis rimedo uzata laŭ kruela maniero dum jardekoj. Ĉiuokaze en Mjanmaro, malgraŭ la konstataj kondamnoj, ekzekutoj ne okazas ekde 1988.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):