Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2012-01-05, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Noto pri la Jaro de la Kredo (oktobro 2012 - novembro 2013); meso okaze de la soleno de Epifanio; solenadoj en Francio por la 600-a datreveno de la naskiĝo de Johana de Arko; streĉiteco en Niĝerio pro terorisma minaco kontraŭ kristanoj; EU volas ekonomian embargon kontraŭ Irano; kelkaj pozitivaj statistikoj koncerne la ekonomiojn de Afriko; projekto por malminigi vastan regionon de la Sankta Lando
Movadaj informoj: tutmonda skriba ekzamensesio; androjda aplikaĵo 'Esperanto-radio Muzaiko'; laborgrupo starigita por la 125-jariĝo de Esperanto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Estos publikigita postmorgaŭ, 7an de januaro, noto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo kun paŝtistaj instruoj koncerne la "Jaron de la kredo", kiun volis la Papo kaj kiu daŭros ekde la 21a de oktobro ĝis la 24a de novembro 2013. En komuniko oni resumas la ĉefajn punktojn de la dokumento, kiun oni prezentos postmorgaŭ. Oni redeklaras kiel la jaro starigita de la Papo estas granda okazo por renovigita renkontiĝo kun Jesuo Kristo. Per la Jaro de la kredo Benedikto la 16a volas meti je la centro de la atento de la Eklezio la renkonton kun Jesuo Kristo kaj la belecon de la kredo je Li. La komenco de la Jaro de la kredo koincidos kun 2 gravaj datrevenoj: la 50a datreveno de la inaŭguro de la 2a vatikana Koncilio kaj la 20a datreveno de la promulgo de la Katekismo de la katolika Eklezio.

ROMO. Benedikto la 16a celebros morgaŭ matene sanktan Meson en la vatikana Baziliko okaze de la soleno de la Epifanio. Dum la celebro la Papo ordinos du novajn episkopojn: temas pri mons-ro Charles John Brown, nova apostola nuncio en Irlando kaj mons-ro Marek Solczynski, nova nuncio en Gruzio kaj Armenio.

PARIZO. Komenciĝos morgaŭ en Francio la solenadoj por la 600a datreveno de la naskiĝo de Johana de Arko. La solenoj kulminos la 13an de majo kiam en la baziliko de Domrémy, kie naskiĝis tiu sanktulino, okazos solena Meso. Francio, do, sin pretigas por soleni sian nacian heroinon, “unu el tiuj fortaj virinoj – diris pri ŝi la Papo – kiuj en je la fino de Mezepoko sentime enmetis la grandan lumon de la Evangelio en la komplikajn eventojn de la historio”. Apenaŭ 17-jaraĝa Johana de Arko, inspirita de ĉefanĝelo Mikaelo, klopodis pacon inter la britoj kaj la francoj ennome de Jesuo. Oni ne aŭskultis ŝin, tial ŝi sin devigis por la liberigo de sia popolo. Tiu juna franca kamparanino puŝata de forta amo al Jesuo kaj Maria, gvidis kuraĝe ŝanceliĝemajn virojn kaj liberigis Orléans. Sed kaptis ŝin malamikojn kaj ŝi estis juĝprocezita kaj bruligita.

ABUĜO. Falis hodiaŭ la datlimo starigita kontraŭ kristanoj fare de la islama grupo “Boko Haram", kiu volas, ke ili lasu la nordan parton de la lando. Laŭ la ĉefepiskopo de Abuĝo, mons-ro John Onaiyekan, en la lando ne okazas milito pro religio, dum en diversaj urboj de la lando komenciĝis protesto kontraŭ la kresko de la kostoj de karburaĵoj. Laŭ komentistoj fortegaj interesoj, ĉefe el ekonomia speco, premas por la malstabiliĝo de Niĝerio. Laŭ la menciita ĉefepiskopo de ne eblas paroli pri milito inter kristanoj kaj islamanoj malgraŭ la ĵusdataj perfortaĵoj, kaj tio estas la opinio ankaŭ de aliaj membroj de la loka Eklezio; ekzemple la ĉefepiskopo de Owerri, mons-ro John Valentine Obinna, intervjuita de Radio Vatikana, diris ke la grupo “Boko Haram” ne bildigas la penson de la niĝeriaj islamanoj.

STRASBURGO. La Eŭropa Unio unuanime volas la starigon de ekonomia embargo kontraŭ Irano, post la ĵeto de misiloj pasinttage kaj post la minaco de Irano fermi la markolon de Hormuz, krucvojo de la monda komercado de petrolo. La Eŭropan Union subtenas Usono dum Ĉinio instistas pri la neceso ne starigi novajn barojn kontraŭ Irano kaj tio laŭ komentistoj ĉar Pekino havas grandegajn intersojn en tiu regiono ĉar kun Irano ekzistas ekonomia partnereco kiu daŭras ekde pluraj jaroj.

ROMO. En la globala ekonomia krizo de la lastaj monatoj aperis la pozitiva signo de kelkaj ekonomiaj statistikoj kiuj koncernas Afrikon. En kelkaj landoj de tiu kontinento kreskis la brutta interna produktado. Kompreneble temas pri parto el la multaj landoj de tiu kontinento kaj ankaŭ oni devas mencii, ke ekzistas malsamecoj interne de sama lando. La landoj kiuj konis ĉi tiu ekonomian kreskon estas tiuj kiuj vendas petrolon kaj gason, kaj tio post la kresko de aĉetoj de energio fare de Azio, aparte fare de Ĉinio.

TELAVIVO. La sonorado de sonoriloj anoncos morgaŭ la komencon de projekto de humaneca organizaĵo “Padoj de paco” por malminigi vastan regionon de Sankta Lando, inkluzive de Qasr al-Yahud, la loko kie Jesuo estis baptita. La iniciato naskiĝis kunlabore kun la aŭtoritatuloj izraeliaj aŭtoritatuloj.

Ni daŭrigas per movadaj informoj.

ALVOKO AL KURS- KAJ KLUB-GVIDANTOJ. La ekzamenkomisiono de Universala Esperanto-Asocio planas okazigi tutmondan, nur skriban ekzamensesion la 9an de junio. La nur skriba sesio konsistas nur el skribaj taskoj. La sukcesintoj akiros atestilon de la hungara Ŝtata Lingvoekzamena Centro ITK, sed nur pri la skriba parto. Por la parola parto oni devos fari alian peton, kaj la du ekzamenpartoj kune, post sukcesa ekzameniĝo, konsistigas la kompleksan ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon pri ajna el la du. Informoj aperas en la paĝaro edukado.net

ANDROJDA ESPERANTO-RADIO. Pli kaj pli da homoj havas kaj uzas inteligentajn telefonojn kaj tabul-komputilojn, funkciantajn per la operacia sistemo androjdo. Por ili ĵus aperis senpaga aplikaĵo “Esperanto-radio Muzaiko” kiu ebligas aŭskultadon de 12 esperantaj radiopodkastoj. La aplikaĵo estas senpage elŝutebla el la retbutiko de androjdo. La aplikaĵon projektis Jacob Nordfalk, profesia programisto, esperantisto, kiu faris similan androjdan projekton ankaŭ por la dana ŝtata radiostacio.

EK AL LA AGADO 125! La Estraro de Universala Esperanto-Asocio nomumis laborgrupon por la agado okaze de la 125-jariĝo de Esperanto ĉi-jare. Antaŭ 125 jaroj Zamenhof presigis kaj dissendis la unuan libron de Esperanto kun la famaj slipetoj: “mi promesas lerni, se 10 milionoj promesos”. Esence la laborgrupo proponas du agadliniojn: - ĉiu landa asocio estas invitata provizi sin per reta kurso pri Esperanto en sia lingvo, kio estu integra parto de la laboro por Esperanto en tiu lando, krome, ĉiu landa asocio (aŭ loka grupo aŭ alia grupiĝo) estas ankaŭ invitata provizi sin per respondeculo pri informado. La kunordiganto de la labor-grupo Agado 125, d-ro Renato Corsetti, faris, fine de sia komuniko pri la lanĉo de la grupo mem, jenan komenton: “Nur per kunlaboro de ĉiuj, ni povas esperi realigi la duonon de tio, kion realigis Zamenhof – kiu estis sola kaj sen komputilo”. La projekto Agado 125 jam nun floras: en la interretaj blogoj kaj dissendolistoj abundas informoj pri la aranĝoj planataj de diversaj landaj asocioj.

Karegaj gefratoj: bonan feston de la Epifanio al vi ĉiuj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):