Internaciaj informoj - 2012-01-12, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Parolado al la lokaj aŭtoritatuloj de la regiono de Romo; dokumento de la belgaj episkopoj pri seksa trouzo en la eklezio; kolero kaj konsterno ĉe pakistanaj katolikoj pro faro de loka registaro; kolokvo en Norvegio de religiaj estroj el arabaj kaj eŭropaj landoj; daŭras grava situacio en Sirio, mortis franca ĵurnalisto; kvar niĝeriaj kristanoj murditaj de membroj de Boko Haram; Haitio, du jarojn post la tertremo; murdo de nuklea sciencisto en Irano; leĝo por plia liberaligo de komerco en Italio koncernas, interalie, la transporton, disdonon kaj vendon de akvo; espero pri paco kaj repaciĝo kreskas en la sudo de Filipinoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

Carlo: Ĵaŭdon la 12an de januaro 2012: bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana. La ekonomia krizo, la defendo de sekureco, la sindevigo favore al solidareco: ili estis la tri ŝlosilaj punktoj de la parolado, kiun Benedikto la 16a adresis ĉi-matene al la lokaj aŭtoritatuloj de la regiono de Romo: al la urbestro, al la provincestro kaj al la guberniestrino de Lacjo, la regiono en kiu Romo estas. La Papo instigis ilin subteni la familiojn kaj la gejunulojn, kiuj pli ol aliaj suferas pro la manko de laborpostenoj.

Paolo: “Ke la akcepto, la solidareco kaj leĝeco estu fundamentaj valoroj por rigardi al la komenciĝinta jaro kun pli granda trankvilo” diris la Papo, kiu antaŭ ĉio rekonis la malfacilaĵojn de la loĝantoj, kiuj alfrontas ekonomian kaj financan krizojn. Fronte al ili – diris la Papo – oni devas kreskigi renovigitan humanismon, kiu metu je la centro la homan personon. Ekzistas postulo de karitato kaj justeco: dum malfacilaj momentoj, kiuj havas pli multe da rimedoj, tiuj prizorgu la bezonantojn”.

Carlo: BRUSELO. La episkopara konferenco de Belgio publikigis hodiaŭ dokumenton titolitan "Kaŝita sufero: por globala protrakto de la seksaj trouzoj en la Eklezio”. Ĝi volas esti la respondo de la katolikaj episkoparo kaj ordenaj estroj al la seksaj trouzoj faritaj de belgaj pastroj dum la jaroj.

Paolo: La dokumento diras ke la trouzoj kontraŭdiras la etikon kaj mesaĝon, kiun la Eklezio devis disvastigi. “Ni ne povas ŝanĝi la pasintecon – ni legas en la teksto – sed ni volas alpreni moralan respondecon kaj kunlabori por la agnosko kaj resanigo de la suferado de la viktimoj”. Post esprimo de pardon-peto la teksto listigas 5 agad-manierojn: stari flanke de la viktimoj, rompi la silenton, kunlabori por la konstato kaj rebonigo, ne lasi senpunaj tiujn kiuj faras trouzojn, plibonigi preventadon.

Carlo: ISLAMABADO. Kolero kaj konsterno ĉe la katolikoj de Punĵabo en Pakistano, pro la decido de la loka registaro malkostrui domon, kiu estas posedaĵo de la Eklezio kaj konfiski la ĉirkaŭan areon. Dum la malkonstruo detruiĝis ankaŭ pluraj ekzempleroj de la Biblio kaj kelkajn religiajn objektojn kaj bildojn. La fideluloj aranĝis protest-manifestacion kaj la registaro sendis policanojn por bloki ĉiun depostulon de la kristanoj. Oni detruis la akcepto-centron “Gosha-e-Aman” de urbo Lahore, mastrumata de la pakistana karitatagado kaj de alia humaneca organizaĵo.

Paolo: OSLO. “De la reprezentantoj de religioj estas postulata hodiaŭ – fronte al konfliktoj kaj socia malordo – la alpreno de novaj manieroj mastrumi la estrecon, por proponi neperfortan reziston kontraŭ tiraneco, subpremado kaj perforto, kaj por subteni ekonomian kaj socialan justecon”. Pri la rolo de la religiaj komunumoj kaj de iliaj estroj en la procesoj startigitaj de la tiel nomata araba printempo, parolis last-tage en Norvegio dudeko da religiaj estroj el arabaj regionoj kaj el Eŭropo, invititaj de la eŭropa Konsilio por la kolokvo “Religiaj estroj – religioj por la paco”.

Carlo: Al la religiaj reprezentantoj la Eŭropo de la 47 - kiel oni nomas la Konsilion de Eŭropo – petis fari ĉion eblan por subteni rilatojn inter kristanoj kaj islamanoj, forigante ĉiun antaŭjuĝon. La fina dokumento de la kolokvo ankaŭ lanĉas alvokon por la ĉesigo de la perfortaĵoj en Sirio.

Paolo: Sed, malgraŭ internaciaj alvokoj, la situacio en Sirio restas grava. En tiu lando por la unua fojo en 10 monatoj da protestoj favore al demokratio sufokataj en la sango, ariĝo de subtenantoj de prezidanto Bashar al Assad estis bombita en Homs: mortis franca ĵurnalisto. La registaro de Parizo petis la tujan starigon de esploroj pri la okazintaĵo. La samon volas Eŭropa Unio. Usono decidis des pli malkreskigi la nombron de sia diplomatia personaro en Sirio.

Carlo: ABUĜO. 4 kristanoj estis murditaj de supozataj membroj de islama grupo “Boko Haram” en Potiskum, nord-oriente de Niĝerio. Pli ol 85 estas la viktimoj de tiu ekstremisma grupo ekde Kristnasko. Kaj la landon regas ĥaoso, pro la ĝenerala strikto kiu protestas kontraŭ la neeltenebla kresko de la kostoj de karburaĵoj.

Paolo: PORT-AU-PRINCE. Antaŭ 2 jaroj, la 12 de januaro 2010 okazis la detrua tertremo en Haitio. 230.000 estis la mortintoj de tiu natura katastrofo kiu trafis landon jam en grava ekonomia kaj socia krizo. Al la tertremo aldoniĝis la tutepidemio de kolerao, kiu kaŭzis kromajn 7000 mortintojn. Nuntempe estas daŭre 600.00 la sen-hejmuloj kiuj vivas en tendaroj, Laŭ denunco de humaneca organizaĵo alvenis nur 43 procentoj el la 5,6 miliardoj da usonaj dolaroj promesitaj por helpi la landon.

Carlo: Grupo de ariĝintaj movadoj de la civila socio manifestaciis hodiaŭ en Port-au-Prince por omaĝi al la viktimoj de la tertremo, sed ĉefe por publike denunci la gravegajn malfruojn kaj mankojn de la tuta organizado de la helpoj.

Paolo: MOSKVO. Restas alta en Irano la streĉiteco post la murdo de nuklea sciencisto. La irana prezidanto Akhmadinejad, kiu faras viziton al latinamerikaj landoj, akuzas Israelon kaj Usonon pri la murdo. Japanio malkreskigos la aĉetadon de petrolo de Irano kadre de pli malmolaj sankcioj kontraŭ la atomaj projektoj de Teherano.

Carlo: Pekino petis al irana registaro kunlabori kun la monda atoma agentejo, dum la rusa registaro akuzis Usonon ke ĝi volas ŝanĝi la reĝimon en Irano.

Paolo: ROMO. En Italio la registaro daŭre prilaboras leĝon por plia liberaligo de la komerco. La leĝo koncernos multajn sektorojn, inter kiuj estas transporto, disdono kaj vendo de la akvo, kiuj en Italio estas rezervita nur al publikaj instancoj. Por la reglado de la akvaj servoj la registaro volas enkonduki kelkajn novajn regulojn, kiuj tamen – deklaris vicministro – respektos la rezulton de la pasintjara referendumo, kiu malebligas la privatigon de la koncerna merkato. La anonco ĉiuokaze starigis perpleksojn ĉe la grupoj kiuj petis kaj venkis la referendumon.

Carlo: Intervjuita de la radioĵurnalo de Radio Vatikana Rosario Lembo, prezidanto de la itala komitato de la “monda kontrakto por la akvo” deklaris: “La duono de la italoj pozitive akceptas la principojn laŭ kiuj privatulo ne povas esti mastrumanto de tiom grava bono kiel la akvo; ke la akvo ne estas varo kaj ke oni ne povas eltiri profiton el la akvo”,

Paolo: MANILO. Espero de paco kaj repaciĝo kreskas en la sudo de Filipinoj, kie, plej parte en la islama memstara regiono de Mindanao, vivas komunumo de 6 milionoj da islamanoj. La filipina prezidanto Benigno Aquino nomumis nova guberniestro de la islama regiono la islaman Mujiv Hataman.

Carlo: Laŭ komentistoj li estas persono sincere zorganta pri dialogo kaj paco.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):