Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj - 2012-01-15, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Johano 1:35-42
Papo Benedikto akceptis aŭdience la italan ĉefministron Mario Monti, kaj la personaron de la itala inspektorejo por publika sekureco ĉe Vatikano; la ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitas Arabion; ne estas paco Sud-Sudano; nova espero de paco en Senegalio; konfirmo pri la grava situacio de kristanoj en Hindio.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Internaciaj informoj

Evangelio kaj religia penso - Internaciaj informoj

Stefano: EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro unua, versoj 35 ĝis 42

Carlo: En tiu tempo Andreo unue renkontis sian fraton kaj diris al li: “Ni trovis la Mesion” — tio estas Kristo. Kaj li kondukis Simonon al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: “Vi estas Simono, filo de Johano. De nun vi estos nomata Kefas” tio estas Petro

HS. La evangelioj rakontas al ni, ke Jesuo donis novan nomon al Simono. Aparte interesa estas la fakto ke nur Johano donas al ni la originan aramajkan nomon, Kefas. En aliaj lingvoj ni konas lin kiel Sankta Petro, pro la traduko de Kefas al la greka Petras. La grekan Petras oni poste ŝanĝis al latina Petrus, al franca Pierre, al la germana kaj angla Peter. En la epoko de Jesuo kaj de Simono Petro nova nomo havis gravan signifon. La donita nomo kuntrenis novan rolon aŭ karakterizon por la persono. Ĝi preskaŭ signifas, ke la persono ne plu estas tia, kia li estis antaŭe. Post la ricevo de la nova nomo, li fariĝas alia persono ol tiu antaŭa. Do Jesuo jam en la unua renkonto kun li, nomas Simonon: Petro, por lia estonta servado en la Eklezio. Ankaŭ per la bapto ĉiu kristano ricevas nomon kaj estas vokata al vivo de servado al Dio.

Carlo: Dimanĉon la 15an de januaro 2012. Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana, dum kiu ni prezentos informojn.

Stefano: VATIKANURBO. Benedikto la 16a akceptis aŭdience hieraŭ matene la italan ĉefministron Mario Monti. Temis pri la unua oficiala renkonto inter la Papo kaj la ĉefministro Monti kiuj tamen jam renkontiĝis la 18an de novembro en la flughaveno de Romo Fiumicino, kiam Monti salutis la Papon kiu vojaĝis al Benino. “Dankon pro ĉi tiu privilegio kaj honoro” estis la unuaj vortoj de ĉefministro Monti al la Papo kiu siavice dankis pro la vizito.

Carlo: Antaŭ ol la pordoj de la salono fermiĝis, oni povis aŭskulti kelkajn vortojn. Parolante pri ekonomia krizo Monti diris ke “gravas doni signon de firma decidemo”. “Tio ĉi gravas” komentis la Papo kiu ankaŭ diris “kuraĝon!” al la ĉefministro. La interparolo daŭris 25 minutojn kun la posta tradicia interŝanĝo de donacoj. Sekvis interparolo de la ĉefministro kun la ŝtata sekretario.Temis pri la tria oficiala renkonto de Benedikto la 16a kun itala ĉefministro en Vatikano.

Stefano: Alian aŭdiencon la Papo havis vendrede matene kiam li renkontis la estrojn kaj personaron de la itala inspektorejo por publika sekureco ĉe Vatikano. Temas pri la sekurec-grupo kiu certigas la publikan ordon por la pilgrimuloj kiuj iras al la tomboj de la Apostoloj. Benedikto la 16a instigis la policanojn akceli justecon kaj faciligi la pacon.

Carlo: PEKINO. La ĉina ĉefministro Wen Jiabao komencis hieraŭ diplomatian vojaĝon al Saŭd-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj kaj Kataro. Temas pri grava vojaĝo ĉefe el ekonomia vidpunkto. Post Usono kaj Afriko, Pekino pli kaj pli turnas sian rigardon al la araba mondo. La radioĵurnalo de Radio Vatikana petis komenton pri ĉi tiu vojaĝo al Fernando Mezzetti, ĵurnalisto ĉinologo. “Ĉinio – li diris - timas la efikojn de la tiel nomataj “arabaj printempoj” en sia hejmo, ĉar tiu lando havas fortan islaman minoritaton, kiu petas sendependecon kaj ĉefe iagradan liberecon disde la aŭtorita centrismo de Pekino”.

Stefano: “Krome – daŭrigis ĵurnalisto Mezzetti – Pekino bezonas energiajn fontojn, nome, petrolon. Kaj ĉi tiu vizito celas, nuntempe, ĉefe trankviligi Saŭd-Arabion kaj la landojn de la Golfo al ĝi aliancitaj. Fakte Pekino estas la lando – kune kun Ruslando – kiu plej multe kontraŭas la sankciojn kontraŭ Irano kaj kiu sekve plikreskigos siajn aĉetojn de la kruda petrolo de Irano. Ĉinio estos la sola lando kun profitoj el la streĉitecoj kreskantaj inter okcidento kaj Irano kaj ĝi volas trankviligi la aliajn arabajn landojn deklarante ke ĝi ne staras politike flanke de Irano, sed volas esti en paco kun ĉiuj.

Carlo: ĴUBO. Paco ne estas por SudSudano. Cento estas la viktimoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, pro la perfortaj interetnaj bataloj eksplodintaj lasttage en sudorienta regiono de la lando, por la kontrolo de bredado kaj kultiveblaj teroj. SudSudano estas tre malforta lando kiu ĝis antaŭ 7 jaroj ankoraŭ estis en milito, kiu daŭris pli ol 20 jarojn: milito ĉu kun la nordo ĉu en sia interno. La postlasaĵo estas forta ĉar daŭre estas konfliktemo inter la etnaj grupoj kaj plie ekzistas grandaj kvantoj da armiloj je dispono.

Stefano: Pro la fakto ke ĝi naskiĝis antaŭ 6 monatoj, SudSudano devas alfronti ĉiujn koneksajn defiojn: starigi novajn strukturojn, instituciojn kaj normojn. Antaŭ kelkaj tagoj startis em ĉefurbo Ĵubo profunda revizio de la Konstitucio. Aldoniĝas do la konfrontoj por la mastrumado de la povo.

Carlo: DAKARO. Nova espero de paco en Senegalio. Prezidanto Abdoulaye Wade petis al la Komunumo de sankta Eĝidio realigi peradon kun la sendependa movado Casamance por solvi konflikton kiu daŭras de 30 jaroj. Ĝi estas transnacia konflikto ĉar la membroj de sendependista movado estas ankaŭ en Gambio kaj Gvineo Bissaŭo. Tio kio komplikas la situacion estas ankaŭ la diversaj vidpunktoj kaj celoj ekzistantaj ĉe la sendependistoj.

Stefano: MUMBAI. Nova raporto konfirmas la gravecon de la vivsituacio de kristanoj en Hindio. Statistiko ĵus prezentita sciigas, ke pasintjare 2141 fideluloj, iliaj familioj kaj geamikoj estis trafitaj de persekuto, ofte perforta. La dokumento eksplicite parolas pri “antaŭplanita kampanjo” far de hinduistaj ekstremistoj kiuj taksas la kristanojn minaco.

Carlo: Persekutoj kontraŭ kristanoj en Hindio okazas ankaŭ en regiono Kaŝmiro, kie male ili estas viktimoj de islama ekstremistoj. Neregistara organizaĵo denuncis alarmon pri la kritika situacio de unuopas kaj religia libereco en Kaŝmiro ankaŭ ĉar pro la ĉeesto de ekstremistoj en la politiko kaj juĝejoj, kio konkrete nuligas la juran staton kun postsekva manko de respekto por la minoritatoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):