Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2012-01-18, mer Radio Vatikana - Esperanto
Preĝosemajno por la unueco de kristanoj: La unueco de kristanoj estas tasko kaj respondeco de la tuta eklezio
Post 500 jaroj, papo vizitos la italan provincon Arezzo; katolikaj pastroj forkaptitaj en Sudano; tago por dialogo inter katolikoj kaj hebreoj en Italio; renkonto inter reprezentantoj de kristanaj eklezioj en Britio kaj la palestina prezidanto Mahmoud Abbas; la ĉeĥa registaro aprobis normon rilate al konfiskitaj havaĵoj de la katolika eklezio; kreskas postbalota streĉiteco en Demokrata Respubliko Kongo; kvar milionoj da enmigrintoj el Azio al Eŭropo; Aung San Suu Kyi kandidatiĝas en la parlamenta balotado de Mjanmaro; Suda Koreio pretas liveri nutradajn helpojn al la Nordo; la mondo de Interreto strikis; diskutoj en Vaŝingtono pri Sirio
Movada informo: traduko en Esperanto de la tekstoj aprobitaj por la monda preĝosemajno por la unueco de kristanoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Karlo: “La unueco de la kristanoj estas tasko kaj respondeco de la tuta Eklezio kaj de ĉiuj baptitoj”. Tiel parolis Benedikto la 16a dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco. Li deiris el la preĝosemajno por la unueco de la kristanoj kiu komenciĝis hodiaŭ kun la temo: “Ni ĉiuj ŝanĝiĝos pro la venko de Jesuo Kristo, nia Sinjoro”.

Paolo: La Papo resumis la historion de la preĝo-semajno, kiun oni starigis en 1908, aldonante ke ĝi estas spirita rendevuo kiu unuigas kristanojn de ĉiuj konfesioj; ĝi plikreskigas nian konscion pri la fakto, ke la unueco - al kiu ni strebas – ne povos esti nur la rezulto de niaj klopodoj, sed male donaco ricevita desupre kaj kiun oni devas ĉiam preĝe peti.

Karlo: Poste la Papo meditis pri la vorto elvokata de la temo de la preĝosemajno: la “venko”. La venko indikata de Kristo kapablas ŝanĝi la homon.”Tiu venko ne iras tra la vojo de povo kaj potenco, sed tra la amo, la reciproka servado, la nova espero kaj la konkreta komforto de la lastaj, la forgesitaj, la rifuzataj”. “Ni povas partopreni en ĉi tiu transformanta forto se ni lasas ke ni estu transformitaj de Dio, se ni realigas konvertiĝon de nia vivo”.

Paolo: La plena kaj videbla unueco de la kristanoj por kiu ni preĝas – daŭrigis la Papo – postulas internan ŝanĝon, ĉu komunan ĉu unuopan. “Ne temas simple pri afableco aŭ kunlaboro; necesas plifortigi nian kredon je Dio, je la Dio de Jesuo Kristo; necesas malfermiĝi unuj al la aliaj kaptante ĉiujn elementojn de unueco kiujn Dio havigis kaj daŭre havigas; necesas senti la urĝon atesti al la homo de nia epoko la vivantan Dion, kiu konigis sin en Kristo”.

Karlo: Benedikto la 16a krome substrekis ke la 2a vatikana koncilio starigis la ekumenan serĉon je la centro de la vivo kaj agado de la Eklezio, kaj ke sekve la ekumena tasko estas respondeco de la tuta Eklezio kaj de ĉiuj baptitoj. “La preĝo por la unueco devas fariĝi kompletiga parto de la preĝado de ĉiuj kristanoj, ĉiam, ĉie kaj ĉiuepoke”.

Paolo: “Ankaŭ ĉar - daŭrigis la Papo - la manko de unueco de la kristanoj malebligas pli efikan anoncon de la Evangelio, ĉar ĝi detruas aŭ endanĝerigas nian identecon. Kiamaniere ni povas doni konvinkan ateston se ni mem estas dividitaj?”. La Papo finis per invito al pli intensa preĝado dum la preĝosemajno, por ke kresku la komuna atesto, la solidareco kaj la kunlaboro inter la kristanoj.

Karlo: Kaj nun aliaj informoj. 500 jarojn post la lasta papa vizito, posteulo de Petro reiros al Arezzo, Cortona kaj Sansepolcro, en provinco Arezzo, regiono Toskanio, Italio. Benedikto la 16a faros paŝtistan viziton al tiu ĉefdiocezo la venontan 13an de majo. La okazo estos la solenado de la unua jarmilo de la katedralo de Sansepolcro.

Paolo: KARTUMO. Du katolikaj pastroj estis forkaptitaj en urbo Rabak, en la nordo de Sudano. Laŭ la sudana polico, la krimo estas faro de milicianoj de suda Sudano.

Karlo: ROMO. Soleniĝis hieraŭ en Italio la tago por la pliprofundigo kaj evoluo de la dialogo inter katolikoj kaj hebreoj. Dum la tago okazis renkontiĝoj en la diversaj diocezoj por reciproka interkono, por kuna medito pri la problemoj kune alfronteblaj.

Paolo: LONDONO. La prezidanto de la Palestina Aŭtoritato, Mahmoud Abbas, renkontis hieraŭ en Londono la reprezentantojn de la kristanaj Eklezioj de Skotlando kaj de Britio. Dum la renkonto oni parolis pri la situacio de kristanoj en Sankta Lando kaj pri la politika situacio, kiu malrapidigas la paco-proceson.

Karlo: PRAGO. La ĉeĥa registaro aprobis proponon de normo kiu celas ĉesigi la konfiskojn de la havaĵoj de la katolika Eklezio. Ili datiĝis de la komunista epoko kaj komenciĝis en 1948. La normo, nun ekzamenata en la parlamento, aranĝas la redonon al la katolika Eklezio de proprietaĵoj egalvalore al 2,9 milionoj da eŭroj, aldone al 2,3 milionoj da eŭroj kiel rekompensaĵo. Povus ankaŭ finiĝ la aranĝo laŭ kiu la ŝtato pagis salajrojn al pastroj kaj gereligiuloj.

Paolo: KINŜASO. Kreskas streĉiteco en Demokratia Respubliko Kongo post la kontestata prezidanta baloto kiu dekretis, la pasintan decembron, la venkon de la ĝis nuna prezidanto Kabila super la alia kandidato Tshisekedi- La konga popolo daŭre manifestacias, denuncante balotajn fraŭdojn; kun ili ankaŭ la loka Eklezio, kiu invitas al neperforto, al dialogo kaj al respekto de la balotaj proceduroj.

Karlo: MANILO. Estas pli ol 4 milionoj la migrintoj al Eŭropo Unio el Azio: ili plimulte ĉeestas en Germanio, Britio kaj Italio. Ĉefe temas pri viroj, kvankam dum la lastaj jaroj rimarkinde kreskis la nombro da virinoj, ĉefe pro la rekunigo de familioj kaj pro la enhejmaj labor-postenoj ofertataj. La datumojn oni konigis hieraŭ dum renkontiĝo “Azio-Italio: la migradaj scenejoj”, okazanta en Manilo.

Paolo: RANGUNO. En Mjanmaro la estrino de la opozicio Aung San Suu Kyi, kiu en la pasinteco estis malmole malfaciligata agi politike fare de la eksa milita junto, registris ĉi matene sian kandidatiĝon je la partaj parlamentaj balotoj, kiuj okazos la unuan de aprilo. Oni devas elekti 48 membrojn, por kompletigi la konsiston de la parlamento. La akcepto de ŝia kandidatiĝo estas – laŭ informagentejoj – signifa progreso en la irado al demokratio de tiu azia lando.

Karlo: SEULO. Suda Koreio pretas okazigi altrangajn interparolojn kaj liveri nutradajn helpojn vaste al Norda Koreio, ankaŭ en la kazo ke Pyongyang ne pardonpetu oficiale pro la militaj atakoj de 2010. Tion deklaris publike la sudkoreia ministro por la unuigo, komprenigante pli molan sintenon rilate al la nova regado de Kim Jong-un.

Paolo: INTERRETO. La mondo de la interreto strikas, interalie pere de la meminterrompo de la anglalingva Vikipedio. Oni protestas kontraŭ la leĝo diskutata en la usona parlamento kiu volas puni la enretan piratecon. Laŭ multaj kolosoj de interreto, tiu leĝo, se aprobita, faciligus la enkondukon de cenzuro en la virtualan mondon.

Karlo: NOV-JORKO. Interdefio ĉe Unuiĝintaj Nacioj por la realigo de rezolucio kiu kondamnu Sirion pro troiga uzo de forto. La reĝimo de Damasko kontraŭstaras la alsendon al sia teritorio de alilandaj trupoj. La krizo en Sirio estis krome la ĉeftemo de la renkonto hodiaŭ en Vaŝingtono inter prezidanto Obama kaj reĝo Abdallah de Jordanio. La usona prezidanto agnoskis la gravan rolon de Jordanio por la solvo de la krizo, ĉefe ene de la Araba Ligo.

Karlo: Ni finas per movada informo: dank’ al kunlaboro de esperantistoj de pluraj landoj, estis tradukitaj en Esperanto la tekstoj aprobitaj de la papa Konsilio por akcelo de la Unueco de la kristanoj kaj de Komisiono "Fido kaj Konstitucio" de la tutmonda Konsilio de Eklezioj. Temas pri la tekstoj por la ĉiutaga preĝado por la unueco de la kristanoj dum la ĉi-koncerna nuna preĝosemajno. La libreto estas senpage deŝutebla el la retejo de IKUE www.ikue.org

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):