Internaciaj informoj - 2012-02-02, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La 16-a Tago de la Konsekrita Vivo; ciferoj pri la kardinalaro; mesaĝo por la nunjara karesmo; aŭdienco kun episkopoj el nordorienta Usono; intervjuo kun monsinjoro Aymond pri la efiko je katolikaj hospitaloj de decido de la usona registaro; simpozio cele al tutmonda respondo al seksaj trouzoj; la somalia ĉefministro vizitas Romon; bedaŭro pro la kresko de rasismo kontraŭ ciganoj en Eŭropo; Ruslando ne ĉesigos la eksportadon de armiloj al Sirio; tri tagoj da nacia funebro en Egiptio; du cent milionoj da eŭroj por armiloj en Ĉadlando.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

Carlo: Carlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 2an de februaro 2012. Papo Benedikto la 16a gvidis hodiaŭ posttagmeze en la vatikana Baziliko la vesperajn preĝojn de la festo de la prezento de Jesuo ĉe la templo, koincide kun la 16a tago de la konsekrita vivo.

 

Paolo: La tagon volis beata Johano Paŭlo la 2a kaj ĝi memorigas ke la konsekritaj personoj estas vokataj al vivo farita per iom specialaj valoroj: temas pri homoj – ankaŭ laikoj - kiuj konsekras sian vivon komplete al Dio kaj al la gefratoj. Laŭ statistikoj temas pri 1.300.000 personoj kiuj aliĝas al pli ol 2000 religiaj ordenoj kaj institutoj. Al ili aldoniĝas la laikoj, kiuj vivas ekster religia komunumo aŭ en sia familio.

 

Carlo: VATIKANURBO. Iom pli ol 2 semajnoj antaŭ la 4a konsistorio arigita de Benedikto la 16a por la kreo de 22 novaj kardinaloj, la nombro de la kardinaloj ŝanĝiĝis post la forpaso de la emerita ĉefepiskopo de Filadelfio. Nuntempe, la kardinalaro konsistas el 191 kardinaloj, el kiuj 107 elektantoj dum eventuala konklavo, kaj 84 pli ol 80-jaraĝaj, sekve, neelektantoj. Post la baldaŭa konsistorio, estos 18 novaj elektantoj kaj 4 ne elektantoj.

 

Paolo: ROMO. Estos prezentita venontan mardon, la 7an de februaro, en la gazetara salono de la sankta Seĝo, la mesaĝo de la Papo por la nunjara Karesmo, la 40-taga periodo prepare al la Pasko. La temo de la mesaĝo estas prenita el la letero al la hebreoj: “Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj”.

 

Carlo: VATIKANURBO. En la nunaj tagoj la usona eklezio estas je la centro de la renkontoj de la Papo pro la enviciĝo de grupoj da episkopoj kiuij faras la kanonjuran viziton ĉe la sojlo de Petro. Ĉi-matene B16 akceptis aŭdience kelkajn episkopojn de la nordorienta parto de Usono, kaj pasint-tage vizitis la Papon inter la aliaj mons-ro Gregory Aymond. Inter la pritraktitaj temoj estis ankaŭ la ĵusdata decido de la usona registaro devigi ĉiujn landajn hospitalajn strukturojn, inkluzive de tiuj katolikaj, disponigi kontraŭkoncipilojn kaj abortigajn produktojn. Temas pri decido kontraŭ kiu staras la usona episkoparo, kiel mons-ro Aymond deklaris al Radio Vatikana:

 

Paolo: “Ĉi tiu decido estas sen-precedenca” li diris. “Simple: ni kredas je specifaj valoroj ligitaj al la vivo, kaj do, kiel unuopuloj, ni ne povas malrespekti nian konsciencon”.

 

Carlo: ROMO. “Direkten al resaniĝo kaj renoviĝo” estas la titolo de la internacia simpozio aranĝita de la papa gregoria Universitato, kiu okazos en Romo ekde venonta lundo ĝis la 9a de februaro. Ĝi volas ebligi al la Eklezio doni globalan respondon al la fenomeno de la seksaj trouzoj faritaj de membroj de la pastraro kontraŭ neplenkreskuloj kaj certigi la plej bonan protekton kaj defendon de la neplenkreskuloj mem. Pri la detalaj celoj de la simpozio la radioĵurnalo de Radio Vatikana intervjuis mons-ron Charles Scicluna, akcelanto de justico ĉe la Kongregacio por la doktrino de la kredo.

 

Paolo: “Antaŭ ĉio – li diris – estas la konsciigo: bone kompreni la problemon, la malfeliĉan fenomenon de la trouzoj. Sed ankaŭ estas la firmeco bone agi, laŭ la ekzemplo kiun nia misio devas doni. Estas tre signife ke la unua interveno dum la simpozio estos tiu de persono trafita de tia malfeliĉa realaĵo, interveno de viktimo. Kaj tio ĉar estas granda paŝtista faro pensi al ĉiuj koncernataj personoj”.

 

Carlo: ROMO. La ĉefministro de Somalio Abdiweli Mohamed Ali faris viziton al Romo kaj hieraŭ renkontis la italan ĉefministron Monti. La somalia ĉefministro redeklaris la sindevigon de sia registaro kontraŭ terorismo kaj piratado, aparte por la liberigo de la itala ŝipo, trud-kaptita de piratoj la pasintan decembron kune kun la ŝipanoj. Siaflanke la itala ĉefministro substrekis ke la konferenco kiu okazos en Londono pri Somalio fine de la nuna monato povos esti grava elemento por unuigi la klopodojn de la internacia komunumo favore al repaciĝo en tiu afrika lando.

 

Paolo: BRUSELO. La komitato de la ministroj de la Konsilio de Eŭropo esprimis profundan bedaŭron pro la kresko de rasismo kontraŭ ciganoj, de la kontraŭcigana retoriko kaj de la perfortaj atakoj kontraŭ tiu minoritato en kelkaj eŭropaj landoj. Per deklaro aprobita hieraŭ la komitato invitas la registarojn ne uzi la kontraŭciganan retorikon, aparte dum balotaj kampanjoj, sed kondamni laŭte, tuj kaj publike ĉiujn rasismajn agojn kontraŭ ili. La dokumento ankaŭ instigas la registarojn apliki programojn por socia integriĝo de la ciganoj kaj realigi esplorojn pri ĉiuj krimoj faritaj kontraŭ ili, por ke la kulpuloj ne restu senpunaj.

 

Carlo: MOSKVO. Malgraŭ la kresko de perfortaĵoj en Sirio, Ruslando ne ĉesigos la eksportadon de armiloj al Damasko. La decidon, kiu starigis fortajn kritikojn kontraŭ Moskvo, konfirmis la rusa vicministro pri defendo Anatoly Antonov: “Por la momento – li diris – ne ekzistas limigoj kiuj koncernas la komercadon de armiloj kaj ni devas plenumi niajn devojn”. Laŭ la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj la armilojn oni ne uzos kontraŭ la manifestaciantoj. Temas pri eldiro malfacile konstatebla. Kaj dum daŭras interalfrontoj inter la registaraj trupoj kaj la opoziciuloj en Sirio, la usona ambasadorejo baldaŭ fermos sian sidejon en la centro de Damasko pro sekurec-motivoj.

 

Paolo: KAIRO. En Egiptio okazos 3 tagoj de nacia funebro, proklamitaj de la estro de la supera konsilio de la armitaj trupoj, Hussein Tantawi, kiu promesis ĉiun intervenon por puni la respondeculojn de la interalfrontoj inter la subtenantoj de la du futbal-teamoj. Pro ili, hieraŭ en la stadiono de Port Said mortis almenaŭ 74 personoj, kaj vundiĝis kromaj 1000. Nun la situacio en Port Said aspektas trankvila. La ministro pri internaj aferoj forigis la respondeculon pri la sekureco de la urbo, pro la inerteco de la polico, kiu ne kapablis mastrumi la krizan situacion.

 

Carlo: NĴAMENO. En 2010 Ĉadlando elspezis la egalvaloron de 234 milionoj da eŭroj por aĉeti armilojn, monsumo daŭre alta kvankam ĝi ne superas tiun de 2008 kiam la lando elspezis 420 milionojn da eŭroj. La statistikon publikigis neregistara organizaĵo kiu denuncas la grandan kreskon de enportado de armiloj en Ĉadlando kaj tio interalie kontraŭ la landa leĝo kiu preskribas ke la petrolajn riĉaĵojn oni devas uzi por socialaj celoj. La rezulto estas ke Ĉadlando estas je la 132a loko el 135, en la klasifiko pri homa malriĉeco. Kaj la disvastiĝo de armiloj en la lando kreskigis la interetnajn konfliktojn.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):