Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2012-02-09, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Finaj tagoj de la simpozio en Romo pri la seksa trouzo kontraŭ neplenkreskuloj; daŭras la subpremado kontraŭ la siria opozicio; invito preĝi por la arabaj landoj fare de patriarko Gregorios; daŭre suferas kaptitoj en la duoninsulo Sinajo, meze de preskaŭ kompleta silento ĉe la internacia komunumo; politika interkonsento, ĝenerala striko en Greklando; en Eŭropo estas pli ol 480 mortoj en lastaj tagoj pro la malbonaj veteraj kondiĉoj; neĝas en norda Afriko, rilataj mortoj; situacio de infanoj en la somalia ĉefurbo; nombro de alilandanoj en Italio
Movada informo: Esperanto-meso en Bruselo.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Carlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de ĵaŭdo la 9an de februaro 2012. Finiĝis hodiaŭ en Romo la simpozio pri la trouzoj kontraŭ neplenkreskuloj faritaj de membroj de la pastraro. Hieraŭ oni parolis interalie pri la 2 miliardoj da usonaj dolaroj: la kosto ĝis nun pagita de la Eklezio je monda nivelo pro la problemo. Hieraŭ vespere okazis Meso celebrita de kardinalo Filoni, kiu difinis la trouzojn abomeninda fenomeno, kaj citante la evangelion laŭ sankta Luko li substrekis la profundan signifon de la sacerdoteco komprenata kiel signo de la zorgemo de Dio avantaĝe al la homo.

 

Paolo: La matena sesio de la laboroj hodiaŭ estis fermita de prelego de kardinalo Reinhard Marx, ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising, kiu substrekis la grandan rolon de respondeco kiun havas la ekleziaj aŭtoritatuloj por la pritrakto de la kazoj de trouzoj okazintaj ene de la Eklezio. La laboroj daŭris interalie per prelego pri la malfacilaĵoj starigitaj de la kultura kunteksto de la unuopaj landoj, aparte en Azio, kie ekzemple foje la grandega pudoro instigas la viktimojn ne paroli aŭ eĉ peti nuligi eventualan denuncon de seksa trouzo. Alia prelego temis pri la morala kaj teologia influado de la plago de la trouzoj: la fenomeno influis malpozitive ankaŭ sur ekumenismo.

 

Carlo: DAMASKO. En Sirio daŭras la subpremado kontraŭ la opozicio: dum 24 horoj oni mortigis, laŭ nekonfirmitaj informofontoj preskaŭ 124 personojn. Homs estas la urbo plej atakata de la trupoj fidelaj al prezidanto Assad: pli ol 40 estas la hodiaŭaj mortintoj. La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, anoncis ke baldaŭ komenciĝos kuna misio de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Araba Ligo: ĉi-lasta tamen jam sendis hodiaŭ denove propran delegacion al tiu azia lando. El Usono aŭdiĝis la voĉo de prezidanto Barack Obama, kiu petis la demision de Assad dirante ke “ĉi tiu horora perforto devas finiĝi”.

 

Paolo: Invito preĝi por la arabaj landoj kiuj travivas nuntempe tragikajn situaciojn estis lanĉita de Gregorios la 3a, la greko-melĥika patriarko de Antiokio kaj de la tuta oriento, de Aleksandrio kaj de Jerusalemo, en sia letero por la Karesmo. Li preĝe alvokis sur ĉiuj arabaj landoj la protekton de Dio.

 

Carlo: NOVJORKO. Daŭras en la egipta duoninsulo Sinajo la suferado de la multaj homoj forkaptitaj aŭ de armitaj grupoj aŭ de lokaj triboj. Plejparte temas pri rifuĝintoj kiuj alvenis el Sudano kaj Eritreo klopodante elmigri. Preskaŭ ĉiam terura estas ilia destino: pro tio ke ili ne havas la eblecon pagi elaĉeton, iliajn korpojn oni uzas por la komercado de homaj organoj. Unuiĝintaj Nacioj anoncis propran agadon por batali kontraŭ ĉi tiu situacio. Pri la tragedio, kiu okazis ĝis nun preskaŭ meze de kompleta silento fare de la internacia komunumo, Radio Vatikana intervjuis pastron Mussie Zerai, prezidanto de humaneca neregistara organizaĵo.

 

Paolo: Tio kio plej mirigas – li respondis – estas la silento de la egipta registaro. Ni vidis ke en aliaj kazoj estis interveno de la egiptaj soldatoj, ekzemple kiam oni liberigis la forkaptitajn usonajn turistinojn kaj la ĉinajn laboristojn. Jam de unu jaro ni petas helpon por la liberigo de tiuj ostaĝoj en Sinajo, ĉar vere okazas amasmurdo. Ni pruvis ke ne temas nur pri suferado de ostaĝoj, sed ke ofte tiuj personoj estas masakritaj por vendi iliajn organojn. Laŭ niaj statistikoj pri la jaroj ekde 2009 ĝis 2011 malaperis pli ol 3.000 personoj. La for-kaptistoj petas ĝis 30.000 aŭ 40.00 usonajn dolarojn por liberigi unu ostaĝon, kaj se tiu ne pagas, oni vendas liajn organojn. Estas klare – denuncis pastro Zerai– ke en ĉi tiu fikomercado partoprenas ankaŭ tiuj, kiuj regas la lokajn teritoriojn; male ne klariĝus kial komplete malsukcesas la klopodoj por liberigi la homojn kaj ĉesigi tiun komercadon.

 

Carlo: ATENO. En Greklando la politikaj estroj atingis konsenton pri la serio da decidoj por pli granda aŭstereco en la ŝtataj kontoj. La akordo devus ebligi al Greklando ricevi subvencion de 130 miliardoj da eŭroj por malebligi la bankroton. Post kunsido daŭrinta pli ol 8 horoj la estroj de la 3 partioj kiuj subtenas la registaron anoncis vastan interkonsenton pri ĉiuj punktoj de la programo de aŭstereco, krom tiu pri la tranĉo de aldonaj pensioj.

 

Paolo: Sed kontraŭ la akordo de la registaro kun la internaciaj kreditoroj la grekaj sindikatoj respondis per ĝenerala striko kiu okazos ekde morgaŭ dum 48 horoj. La lastaj datumoj pri la senlaboreco en Greklando sciigas ke por la unua fojo oni superis unu milionon da senlaboruloj. La statistikoj nur pri la junularo sciigas ke preskaŭ unu el du ne havas laboron.

 

Carlo: ROMO. En Eŭropo estas pli ol 480 la forpasoj dum la lastaj 10 tagoj pro la malbonaj veteraj kondiĉoj: 136 nur en Ukrajnio, kie temperaturo povus baldaŭ malkreski ĝis minus 30 celsiaj gradoj, egalvalore al minus 22 farenhejtaj gradoj. Premataj de frostego estas ankaŭ la balkaniaj landoj. En Italio, ekde la unua de februaro mortis 40 personoj, kaj oni atendas por la baldaŭa semajnfino denovan fortan neĝadon kaj froston.

 

Paolo: Interalie oni prognozis por Romo 30 centimetrojn da neĝo, evento tute escepta por la itala ĉefurbo. Ĝi jam travivis pasintsemajne gravajn urbajn problemojn pro malpli vasta neĝofalo.

 

Carlo: Kaj la frosto ne ŝparis eĉ Nordan Afrikon. En Magrebio neĝas jam de tagoj kaj multaj personoj mortis pro stratakcidentoj sed ankaŭ pro la toksiĝo el karbona monoksido allasata de hejtiloj. En Alĝerio mortis okdeko da personoj, pro motivoj pli malpli ligitaj kun la aĉa vetero. Terura estas la situacio en la kampo por rifuĝintoj de Ĉuĉa, en Tunizio landlime kun Libio, kie la rifuĝintoj vivas en tendoj kaj kie ekmankas manĝaĵoj kaj akvo.

 

Paolo: MOGADIŜO. La procento da infana mortivebleco ĉe la infanoj sen hejmo en la somalia ĉefurbo Mogadiŝo restas alta, malgraŭ ke ĵusdate Unuiĝintaj Nacioj deklaris ke finiĝis malsatego en la Korno de Afriko. Laŭ inform-agentejo Fides, nova ondo de malabundo povus okazi venontan majon. Pli ol 2,3-milionoj da personoj, unu triono de la loĝantaro, daŭre bezonas urĝajn helpojn. Inter la senhejmigitoj de Mogadiŝo, kiel dirite, la infana mortivebleco estas pli ol 20 procenta.

 

Carlo: ROMO. En 2065 la alilandanoj en Italio povus konsistigi 20 procentojn de la loĝantaro. La internacia oficejo por la migradoj eldonis esploron pri la enmigradoj en Italion. Hodiaŭ ili estas pli ol 4 milionoj kaj duono kaj ili povus esti 14r milionoj post 53-tri jaroj.

 

Ni finas per movada informo. Venontan dimanĉon la 12an de februaro okazos en Bruselo en la Kapelo de la Resurekto la tradicia Meso celebrota de patro Peter Knauer.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):