Mat 2, 1-12; Leterkesto pri la jaro 2012 (2a parto) - 2013-01-06, dim Radio Vatikana - Esperanto
Komentario: Mat 2, 1-12 Meso de Epifanio, novaj Episkopoj; Anĝeluso: "La Infano Jesuo estas lumo de la mondo". Leterkesto pri la jaro 2012 (2a parto)

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo

Mat 2, 1-12; Leterkesto pri la jaro 2012 (2a parto)

El la Evangelio laŭ Sankta Mateo, ĉapitro 2a, versoj 1 ĝis 12:En tiu tempo la reĝo Herodo sendis la saĝulojn al Bet-Leĥemo, dirante: “Iru kaj elserĉu zorge la Infaneton. Kiam vi trovos Lin, sciigu min, tiel ankaŭ mi iros Lin adori”.
 
Ĉio kio estas ekstera al ni estas signo, helpilo, vojo, sakramento, por nin konduki al tiu supernatura realo, kiu loĝas ene de ni. La aŭtentika rendevuo kun Kristo estas en la silenta loko interne de ni. Bet-Leĥemo estas privilegia loko sur la tuta tero. Nur tiu, kiu iras al ĝi vidas Tiun, kiu estis anoncita ĉie ajn, ĉar pri Li ĉio kaj ĉiuj parolas, sed neniam ili povas konigi Lin. Bet-Leĥemo signifas tiun lokon plej internan, kiun ĉiu homo havas en si mem kaj kien nur li povas eniri.
 
Bonvenon, karegaj gefratoj, al la E-elsendo de RV en la tago de Epifanio 2013, la 6an de januaro. Epifanio estas la elmontro “de la boneco de Dio kaj de lia amo por la homoj”. Tion deklaris la Papo dum la Meso de li ĉefcelebrita en la Baziliko de Sankta Petro en la hodiaŭa soleno. Dum la Meso okazis la ordino de 4 novaj Episkopoj: Mons-ro Georg Gänswein, persona sekretario de Benedikto la 16a kaj prefekto de la Papa Domo; Mons-ro Vincenzo Zani, sekretario de la Kongregacio por la katolika edukado, kaj la apostolaj nuncioj, Mons-ro Fortunatus Nwachukwu kaj Mons-ro Nicolas Thevenin.
 
En sia prediko la Papo invitis la episkopojn imiti la Saĝulojn, kiuj estis “homoj puŝataj de la maltrankvila serĉo pri Dio kaj de la mondosavo”, kiuj “ne kontentiĝis per sia certigita enspezaro kaj pri sia socia etato, verŝajne rimarkinda”. Ili serĉis pli grandan realaĵon; ili estis serĉantoj de Dio. Tia devas esti la episkopo: ne nur iu, kiu ekzercas sian taskon.
 
Je la fino de la Meso la Papo gvidis la Anĝeluson el la fenestro de sia privata kabineto. La tradicia dimanĉa rendevuo komenciĝis per preskaŭ 15 minutoj da malfruo kaj Benedikto la 16a petis pardonon al la multnombraj fideluloj ariĝintaj en Placo Sankta Petro. La Papo adresis sian plej elkoran bondeziron de paco per speciala rememoro en preĝado al la multnombraj orientaj Eklezioj, kiuj morgaŭ, laŭ la Julia Kalendaro, celebros Kristnaskon, dum aliaj celebros Epifanion. “Ĉi tiu malgranda diferenco – diris la Papo – kiu kunigas la du momentojn reliefigas, ke tiu Infano naskita en la humileco de la groto de Bet-Leĥemo estas la lumo de la mondo, kiu orientas la iradon de ĉiuj popoloj”.
 
Nun ni daŭrigas kaj finas la leterkeston pri la jaro 2012. Pasintĵaŭde ni komencis legi la bondezirajn mesaĝojn, kiujn vi sendis okaze de Kristnasko kaj Novjaro. Nun ni daŭrigas per la mesaĝoj el Ĉeĥa Respubliko:
 
“Pacon kaj bonon! Dankon tre multa pro la mesaĝoj en Esperanto. Mi loĝas en Prago. Mi tre ĝojas, ke la Katolika Eklezio parolas al homoj per Esperanto. En Kristo. Antonín Juriga”.

“Okaze de la Kristnaskaj festotagoj kaj de la proksimiĝanta nova jaro bv. akcepti miajn dezirojn de paco, feliĉo kaj firma prospero. Tutkore, Jiří Patera”.

“Feliĉan Kristnaskfestojn kaj ĉion bonan en la nova jaro deziras al Vi Milan Kaan”.

“Mi sincere deziras al vi feliĉan Kristnaskon kaj prosperan novan jaron. Samideane vin salutas Roman Heřman”. Li aldonis, kiel tradicie, foton de sia urbo Kosmonosy.

“Benitan Kristnaskon kaj sukcesan novan jaron kun plene de Diaj Gracoj. František Havlík.

“Gajan Kristnaskon: multe da sano kaj kontento en la jaro 2013: Jaroslava Humpová”.

“Gloron al Dio en la altoj kaj al la homoj pacon. Benitan Kristnaskon elkore deziras Miloslav Šváček”.

En nia pasintnovembra leterkesto ni konigis malgrandan nombron da korespondaĵoj. Post aŭskulto de tiu leterkesto s-ro Bruno Dantas el Usono skribis: “Memevidentas, ke estas multe pli da aŭskultantoj ol da senditaj korespondaĵoj. Mi estas bona ekzemplo de tia maldankema aŭskultanto: malgraŭ tio, ke mi preskaŭ neniam reagas skribe, mi aŭdas kun intereso vere *ĉiujn* viajn elsendojn. Mi petas al la aliaj silentemaj aŭskultantoj, ke ili sendu mallongan retpoŝtan mesaĝon al vi simple por sciigi, ke ili ja aŭskultas. Mi certas, ke estas multaj la homoj kiuj, ĉe la plej foraj anguloj de la terglobo, spirite kaj lingve profitas de via bonega kaj fidela laboro”.

La letero de s-ro Dantas daŭras per mencio de la plej ŝatataj elementoj de niaj elsendoj, konkludante, ke ekzistas varieco al la traktitaj temoj kaj tio multege plaĉas al li. En sia mesaĝo s-ro Dantas ankaŭ bonvolis rakonti ion pri sia persona vivo kaj li diras sin aparte dankema al la Papo pro Anglicanorum coetibus, tio estas la dokumento de la Papo pri la akcepto de anglikanoj en la katolikan Eklezion. Dank’ al tiu decido de la Papo “finfine mi povas preĝi kaj adori – skribas s-ro Dantas  – per nia amata liturgio en unueco kun Romo. Granda paco kaj feliĉo regas en mia komunumo. Karega samideano Bruno, koran dankon pro via interesa letero kaj ankaŭ pro viaj noblaj vortoj pri ni. Ĉion bonan ni deziras al vi dum la komenciĝanta nova jaro.

Kaj dankon al s-ro Raymond Demarche, de Verviers, Belgio. Sonorilo de la preĝejo Nia Sinjorino en lia urbo estis subvenciata ankaŭ de la lokaj esperantistoj – li sciigis al ni. Kiam okazis beno de la nova sonorilo, la 16an de decembro, la kariljonistino de la najbara sonoril-turo, ludis interalie ankaŭ la E-himnon.

Kaj per alia propono de enigo de Esperanto ni finas la leterkeston pri la jaro 2012. Nia aŭskultanto Toño del Barrio aŭskultis kun intereso la informojn pri la ekkreo de kontoj diverslingvaj, nome de la Papo, en la populara retejo Tŭitero. Li volas sugesti, ke oni faru la eblon por ke ankaŭ Esperanto ĉeestu tie. Fakte – li skribas – “jam ekzistas konto https://twitter.com/pontifex_eo , kiu sekvas en sia nomo la strukturon de la ceteraj lingvoj”. Bona amiko lia volonte metos ĝin je dispono, kaze ke troviĝos iu bonvolema, kiu prizorgu pri la tradukado kaj ĝisdatigo. Karega samideano, ni esperas, ke relanĉante la informon, kiun vi sendis al ni, eblos trovi kunlaboranton por ĉi tiu laŭdinda iniciato. Ni volonte peros kontaktojn: nia retadreso estas esperanto ĉirkaŭvolvita a vatiradio punkto va.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):