Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2013-01-09, mer Radio Vatikana - Esperanto
La signifo de la Enkarniĝo de Jesuo
Vatikanurbo: Mesaĝo por la Monda Tago de la Malsanulo: "Iru do kaj faru la samon" - paco, ekonomia krizo, respekto de la vivo: parolado de papo Benedikto al la diplomataro akredititaj al la Sankta Seĝo - ne eblas paroli pri la hebreoj kiel malamikoj de la eklezio; Venezuelo: institucia krizo dum prezidanto Hugo Chavez daŭre restas en Kubo pro malsano; Gabono: packolokvo inter la registaro de Centrafrika Respubliko kaj ribeluloj de la movado Seleka; Egiptio: ne solviĝis la situacio de eritreaj rifuĝintoj en Sinajo; Europa Unio: denove kreskas la eksportado de armiloj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

 
Karlo: Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de merkredo la 9an de januaro 2013. Amo-donaco el senprecedenca realismo, kiu instruas tion, kion signifas donaci per kompleta senpageco: jen la signifo de la enkarniĝo de Jesuo. Dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco en la Aŭlo Paŭlo la 6a en Vatikano Benedikto la 16a parolis pri la komenca evento de la kristana savo.
 
Paŭlo: Dio fariĝis homo kaj tamen – diris la Papo – ti, kio altiras nin el Kristnasko estas foje ĝiaj koloroj, la eksteraĵoj pli ol la kerno de la granda kristana novaĵo: tio estas, Dio eniris en la historion, Li kundividis tempon, spacon kaj ĉefe la malfirmecon  de la homeco. Granda mistero entenata en la evangeliaj vortoj: “la Vorto fariĝis karno”.
 
Karlo: La savo alportita de Kristo koncernas la homon en ties konkreta realaĵo: Dio alprenis la homan kondiĉon por sanigi ĝin el ĉio kio dividas ĝin el Li, por ebligi al ni voki Lin, en lia ununaskita Filo, Abbà tio estas Patro kaj esti vere filoj de Dio. Sekve, gravas reakiri miregon fronte al ĉi tiu mistero; lasi, ke ni estu envolvitaj en la grandeco de tiu ĉi evento.
 
Paŭlo: Post la rekonduko en la ĝustajn dimensiojn de la escepteco de la enkarniĝo, Benedikto la 16a reliefigis kelkajn ĝiajn aspektojn. Antaŭ ĉio, li parolis pri la valoro de donaco. Donaco esprimas amemon, estas signo de amo kaj estimo. Dio iris transen: Li alprenis nian homecon por donaci al ni sian diecon.
 
Karlo: Aliajn du konsiderojn la Papo faris pri la alveno de Kristo en la mondo. La unua konsidero koncernis la fakton, ke – fariĝante homo kiel ni – Dio montras senprecedencan realismon de la dia amo, ĉar ĝi enigas nian historion, ne kontentiĝas nur paroli al ni. Ankaŭ nia kredo devas eniri nian konkretan vivon, tio estas, ĝi devas koncerni nian ĉiutagan vivon kaj orienti ĝin ankaŭ praktike.
 
Paŭlo: La dua konsidero fokusiĝis sur la nedisigebla, profunda spirita rilato, kiu ligas la paĝojn de la Biblio antaŭ kaj post la enkarniĝo de Jesuo. “La Malnovan kaj la Novan Testamenton oni devas ĉiam prikonsideri kune. Per la enkarniĝo de la Filo de Dio okazas nova kreado, kiu donas la kompletan respondon al la demando: ‘Kiu estas la homo?’. Nur en Jesuo manifestiĝas plene la projekto de Dio rilate al la homa estulo: Kristo estas la definitiva homo, laŭ Dio.
 
Karlo: Kaj nun aliaj informoj. “Iru do kaj faru la samon”: sur ĉi tiuj vortoj el la Evangelio laŭ Sankta Luko kaj sur la parabolo pri la bona Samariano baziĝas la mesaĝo de Benedikto la 16a por la 21a monda tago de la malsanulo, kies kulmina solenado okazos la 11an de februaro ĉe la mariala pilgrimloko de Altötting.  Kerno de la vortoj de la Papo estas la profunda amo de Dio aparte por la dolorantoj. La monda tago de la malsanulo volas esti momento de preĝado kaj de ofero de la suferado por la bono de la Eklezio kaj ankaŭ alvoko al ĉiuj agnoski en la vizaĝo de la malsana frato la vizaĝon de Kristo, kiu mortis kaj resurektis por savi la homaron. En sia mesaĝo la Papo renovigas aparte sian proksimecon al la suferantoj, kaj per la vortoj de la 2a vatikana Koncilio li rediras al ili: “Vi ne estas forlasitaj nek malutilaj; vi estas vokataj de Kristo; vi estas lia travidebla bildo”.
 
Paŭlo: VATIKANURBO. Paco, ekonomia krizo, respekto de la vivo estis la tri centraj temoj de la vasta parolado, kiun Benedikto la 16a adresis lunde al la diplomataro akreditita ĉe la Sankta Seĝo okaze de la interŝanĝo de jarkomencaj bondeziroj. La Papo renovigis elkoran alvokon por la paco en ĉiuj tiuj ŝtatoj, el Sirio al Kongo kaj Niĝerio, kie la loĝantoj estas renversitaj de milito kaj perforto. Sekve, parolante pri la ekonomia krizo, li diris, ke oni ne devas rezignacii je la malekvilibro de la socia bonstato, dum oni batalas tiun de la financoj.
 
Karlo: ROMO. La plurjardeka paŝtista instruo de la Papoj kaj de la Eklezio, kune kun ilia sindevigo por la interreligia dialogo, pruvas, ke tute ne eblas paroli pri la hebreoj kiel malamikoj de la Eklezio. Tion deklaris la direktoro de la vatikana gazetara salono, pastro Federico Lombardi, al kiu kelkaj ĵurnalistoj petis komenton pri tiu difino, aperinta en ĵusdataj deklaroj de monsinjoro Fellay, superulo de la pastra frataro Sankta Pio la 10a.
 
Paŭlo: Sen eniri la esencon de la deklaroj de monsinjoro Fellay, pastro Lombardi volis substreki kiel la starpunkton de la katolika Eklezio pri ĝiaj rilatoj kun la hebreoj aŭtoritate esprimas specife la koncilia dokumento Nostra Aetate, kaj kiel la Papoj ofte elmontris per vortoj kaj agoj la grandan gravecon, kiun oni donas al la dialogo kun la hebreoj. Pastro Lombardi memorigis ankaŭ la signifajn vizitojn de la lastaj 2 Papoj al pluraj sinagogoj kaj al la Plor-murego de Jerusalemo.
 
Karlo: KARAKASO. La venezuela prezidanto Hugo Chavez daŭre restas en Kubo pro motivoj de sanstato kaj ne povos partopreni morgaŭ en Karakaso en la ceremonio pri sia enoficiĝo kiel reelektita prezidanto. La necesa prokrasto estigis la malmolan reagon de la opozicio, kiu, apelaciante la superan kortumon, petas novajn prezidantajn balotojn. La prezidanto de la Parlamento tamen anoncis, ke oni donos al prezidanto Chavez la tutan tempon necesan por kuraci sin. Do, je la horizonto estas por Venezuelo grava institucia krizo.
 
Paŭlo: La registaro kunvokis por morgaŭ ariĝon fronte al la prezidenta palaco Miraflores de Karakaso por esprimi subtenon al prezidanto Chavez. Kelkaj sudamerikaj ŝtatestroj anoncis, ke ili partoprenos en la iniciato; inter ili: la prezidantoj de Bolivio kaj de Urugvajo.
 
Karlo: LIBREVILO. Komenciĝis hodiaŭ en la ĉefurbo de Gabono la pacokolokvoj inter la registaro de Centrafrika Respubliko kaj delegacio de la ribeluloj de movado Seleka, kiuj, depost la pasinta 10a de decembro, milit-konkeris parton de la lando kaj petis la demisiojn de la respublika prezidanto. La situacio en Centrafrika Respubliko restas streĉiga kun tre malpozitivaj postsekvoj por la loĝantoj: oni interalie priŝtelis plurajn deponejojn de la nutrada programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj entenis helpajn materialojn por la loĝantaro.
 
Paŭlo: KAIRO/JERUSALEMO. Ne solviĝas la situacio de la eritreaj rifuĝintoj, kiuj restas en la teritorio de Sinajo, landlime inter Egiptio kaj Israelo. Ili estas en la manoj de la rabistoj, kiuj kontrolas la dezerton. Centoj da viroj kaj virinoj, kelkaj gravedaj, restas de longa tempo kaptitaj en malhomaj kondiĉoj atende, ke iu pagu por ilia liberigo. Situacio pli malpli ne atentata de la amaskomunikiloj, dum la koncernataj registaroj ne intervenas.
 
Karlo: STRASBURGO, Francio. En tempo de ekonomia krizo knaras la jarfina raporto 2012 de la Eŭropa Unio, kiu konigas, ke, post malkresko en la du antaŭaj jaroj, denove kreskas la eksportado de armiloj. Merkatoj de la komercado de armiloj estas ĉefe la krizaj areoj kiel Proksima Oriento kaj Azio. La raporto donas alarmodonajn datumojn: la eksportado de eŭropaj armiloj kreskis 18-procente kaj superis la egalvaloron de 38 miliardoj da eŭroj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):