Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2013-01-13, dim | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
Komentario: Luko 3: 16-22 Jesuo estas la nova homo kiu volas vivi kiel filo de Dio; preĝo kaj beno al ĉiuj infanoj; pri la Monda Tago de la Migranto kaj Rifuĝintoj; antaŭ la baptoj de 20 infanoj: la kredo malfermas al la ĉirkaŭbrako de Dio Francio: manifestacio kontraŭ la edziĝo de samseksuloj; Italio: kortumo deklaris ke neplenkreskuloj povas sane plenkreski kun samseksa paro, komento de la prezidanto de la papa konsilio por la familio; Tunizio: du jarojn post la fuĝo de eksprezidanto Ben Ali; Malio: francaj aviadiloj daŭre atakas ribelulojn; Hindio: arestoj post nova seksatenco kontraŭ virino. |
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj
|
|
Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj El la Evangelio laŭ Sankta Luko, ĉapitro 3a, versoj 16 ĝis 22: “En tiu tempo Jesuo estis baptita. La ĉielo malfermiĝis kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur Lin kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: “Vi estas Mia Filo, la amata; en Vi Mi havas plezuron”.
Sur la bordo de rivero Jordano Johano la baptisto predikas pri la konvertiĝo el la pekoj por akcepti la Regnon de Dio, kiu estas proksima. Jesuo eniras kun la popolamaso en la akvon por esti baptita. La bapto por la judoj estis pentofara rito, tial ili aliris ĝin rekonante siajn pekojn. Sed la bapto, kiun Jesuo ricevas ne estas nur bapto de pentofaro: la manifestiĝo de la Patro kaj la descendo de la Sankta Spirito donas precizan signifon. Jesuo estas proklamita: la amata kaj sur Lin venas la Spirito, kiu donas al Li la mision de profeto (anonco de la savo-mesaĝo), pastro (la unika ofero ŝatata de la Patro), reĝo (mesio atendita kiel savanto).
Bonvenon karegaj gefratoj al la E-elsendo de Radio Vatikana de dimanĉo la 13an de januaro 2013. Je tagmezo antaŭ la Anĝeluso la Papo memorigis hodiaŭ, ke Jesuo estas la nova homo, kiu volas vivi kiel filo de Dio, tio estas, en la amo; la homo, kiu, fronte al la malbono de la mondo, elektas la vojon de la humileco kaj respondeco, elektas ne savi nur sin, sed oferi sian vivon por la vero kaj la justeco. Esti kristanoj – diris la Papo – signifas vivi tiel.
Sekvis penso pri la infanoj, kiujn li baptis ĉi-matene en la Siksta Kapelo, sed ne nur pri ili: “En ĉi tiu momento – diris Benedikto la 16a, mi deziras plivastigi nian preĝon kaj mian benon al ĉiuj infanoj, sed ĉefe inviti memorigi nian Bapton, tiun spiritan renaskiĝon, kiu malfermis al ni la vojon al la eterna vivo”.
Post la mariala preĝo la penso de la Papo iris al la hodiaŭa 99a monda tago de la migranto kaj de la rifuĝintoj: “Kiu forlasas sian teron – jen la vortoj de la Papo – tiu faras tion ĉar li esperas je pli bona estonteco, sed li faras tion ankaŭ ĉar li fidas je Dio, kiu gvidas la paŝojn de la homo. Kaj tial la migrantoj estas liverantoj de kredo kaj de espero en la mondo. Al ĉiu el ili mi adresas hodiaŭ mian saluton kun speciala preĝo kaj beno”.
Antaŭe, kiel ni diris, la Papo baptis en la Siksta Kapelo 20 infanojn. En socio, kiu taksas ekstermoda kaj ekstertempa la kredon je Kristo, la kredo malfermas al la ĉirkaŭbrako de Dio: tiel parolis la Papo antaŭ la baptoj. “Dion oni taksas kiel eliminendan limon de nia libereco – aldonis Benedikto la 16a – ĉi tiu opinio montras, ke oni nenion komprenis pri la rilato kun Dio ĉar ju pli kreskas la kredo-irado des pli oni komprenas, ke Jesuo realigas en ni la liberigantan agadon de Dio, por gvidi nin al plena vivo en kunuleco kun Dio kaj malfermita al la aliaj”.
“Jesuo volas stari je la flanko de la pekuloj, iĝante solidareca kun ili, esprimante la proksimecon de Dio; Jesuo montras sin solidareca kun ni, kun nia peno konvertiĝi, lasi niajn egoismojn, disiĝi el niaj pekoj, por diri al ni, ke se ni akceptas Lin en nia vivo Li kapablas relevi nin kaj konduki nin je la alteco de Dio la Patro”.
PARIZO. Okazis hodiaŭ en la franca ĉefurbo granda manifestacio por la defendo de la familio kaj kontraŭ la leĝoprojekto de la respublika Prezidanto Hollande per kiu oni intencas oficialigi la geedziĝon inter personoj de la sama sekso kun la rajto adopti filojn. La rendevuo superis la ideologiajn kaj religiajn barilojn: en la manifestacio partoprenis fakte katolikoj, roluloj de aliaj religiaj kredoj kaj de la laika mondo.
En Italio intertempe diskutigas la verdikto de la Kasacia Kortumo laŭ kiu neplenkreskulo povas kreski laŭ ekvilibrita maniero ankaŭ interne de samseksa paro. Laŭ la itala Kasacia Kortumo estas “pura antaŭjuĝo” deklari, ke estas danĝere por la ekvilibrita kresko de infano havi kiel gepatran orientilojn samseksan paron: “mankas sciencaj certecoj kaj spertodatumoj, kkiuj subtenu ĉi tiun tezon” skribis la juĝistoj. Reage al la verdikto de la itala Kasacia Kortumo mons-ro Vincenzo Paglia, prezidanto de la papa konsilio por la familio, deklaris al Radio Vatikana: “La infano devas naskiĝi kaj kreski interne de tio, kio, ekde kiam ekzistas la mondo, estas la ordinara vojo, tio estas, kun patro kaj patrino. Malvalorigi ĉi tiun principon estas tre danĝere por la infano antaŭ ĉio, sed por la tuta socio. La risko estas taksi la infanojn pura varo”.
TUNIZO. Morgaŭ Tunizio memorigos la duan datrevenon de la fuĝo de Prezidanto Ben Alì, okazinta la 14an de januaro 2011, kulmine de la protestoj, kiuj startigis la tiel nomatan “araban printempon”. Bedaŭrinde hodiaŭ, antaŭtage de la datreveno, okazis atenco kontraŭ sufia maŭzoleo norde de la lando. Du jarojn post la revolucio restas daŭre multaj problemoj en la lando: ekonomia krizo, senkontrola senlaboreco kaj ne akordo por redakti la novan Konstitucion.
BAMAKO. Daŭris hodiaŭ por la tria sinsekva tago la atakoj de la francaj aviadiloj en Malio kontraŭ la islamaj ekstremistoj, kiuj kontrolas la nordon de la lando. La malia Prezidanto, Traoré, dum televida elsendo parolis pri bilanco de 11 mortintoj, el kiuj unu franca armeano, kaj sesdeko da vunditoj pro la interalfrontoj en Konna, kie mortus ankaŭ pluraj ĝihadanoj, inter kiuj estro de la salafitaj ribeluloj. Post peto de la malia registaro, la franca Prezidanto Hollande lanĉis militan operacon, kiu celas nur la protekton de amika ŝtato – diris la Prezidanto –kaj la batalon kontraŭ terorismo. Hollande ricevis la subtenon de Eŭropa Unio dum la brita Ĉefministro Cameron certigis provizan helpon. Pri la situacio en Malio la ekonomia komunumo de la ŝtatoj de okcidenta Afriko okazigos pintan renkonton venontan merkredon.
NEW DELHIO. Ses viroj estis arestitaj norde de Hindio akuzitaj je seksperforto kontraŭ 29-jaraĝa virino. Ĉi tiu perfortaĵo okazis unu monaton post la kazo de Nov-Delhio kiam virino mortis pro brutalaĵoj, estigante ondon da protestoj en la tuta Hindio, kie la homoj ne plu toleras la perfortojn kontraŭ virinoj.
|
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):