Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2013-01-16, mer Radio Vatikana - Esperanto
En Jesuo, la vizaĝo de Dio, antaŭe kaŝita, iĝis videbla; pri la Preĝosemajno por la Unueco de la Kristanoj kun la temo Tio, kion la sinjoro postulas de ni
Vatikanurbo: nova mesaĝo de papo Benedikto ĉe Twitter; Sirio: fia terorisma ago kontraŭ universitataj studentoj - 57 landoj petis intervenon de la Internacia Puna Kortumo; Malio: aktuala milita situacio; Pakistano: la supera kortumo ordonis la areston de la ĉefministro - forta protesto al Nov-Delhio pro mortigoj de pakistanaj soldatoj - finiĝis la malpaco por Rimsha Masih.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

 
La granda novaĵo de la alveno de Jesuo estas, ke la Vizaĝo de Dio, antaŭe kaŝita, iĝis videbla. Benedikto la 16a dediĉis sian paŝtistan instruon dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco en la aŭlo Paŭlo la 6a en Vatikano al tiu, kiun oni povus taksi la plej eminenta serĉo. Serĉo, kiun la Malnova Testamento dokumentis ekde jarmiloj, kiam por la hebreoj – memorigis la Papo – oni ne povis vidi la Vizaĝon de Dio nek bildigi lin. Kion do signifis por judo “serĉi la Vizaĝon de Dio”?.
 
“La demando estas grava: unuflanke oni volas diri, ke Dion oni ne povas limigi je objekto, kiel estas ekzemple bildo. Aliflanke, oni diras tamen, ke Dio havas Vizaĝon, Li estas iu, kun kiu oni povas rilati, kiu ne estas enfermita en sia Ĉielo. Dio certe estas super ĉio, sed Li adresas sin al ni, aŭskultas, vidas nin, parolas al ni, starigas Aliancon; Li kapablas ami. La historio de la hebrea popolo estas do laŭgrada malkovro de la ĉeesto de Dio. Kun la Nova Testamento okazas io tute senprecedenca: al Moseo Dio malkaŝis ne sian vizaĝon, sed sian nomon, kaj sekve Dio fariĝis alvokebla; per la Enkarniĝo de Jesuo Dio fariĝas videbla de ĉiuj, kiuj serĉas Lin tra Jesuo”.
 
“Kristo startigas laŭ nova maniero la ĉeeston de Dio en la historio, ĉar, kiu vidas Lin, tiu vidas la Patron, kiel Li diris al Filipo. Por la kristanoj – konkludis Benedikto la 16a – vidi Dion realiĝas en la sekvado de Kristo. Ĉi tio signifas vidi Lin tra la vizaĝoj de tiuj, kiuj havas la plej klaran spuron pri Li, tio estas la malriĉulo kaj la suferanto. La deziro koni Dion reale – konkludis la Papo – tio estas vidi la vizaĝon de Dio, estas implicita en ĉiu homo, ankaŭ en la ateisto; kaj ni havas verŝajne senkonscie, ĉi tiun deziron vidi simple kiu Li estas, kiu Li estas por ni. Sed ĉi tiun deziron oni realigas sekvante Kriston. Gravas, ke ni sekvu Kriston ne nur en la momento dum kiu ni bezonas kaj kiam ni trovas spacon meze de niaj ĉiutagaj farendaĵoj, sed per nia vivo kiel tia: nia tuta vivo devas esti orientata al la renkontiĝo kun Jesuo Kristo, al la amo al Li kaj en ĝi centran lokon devas havi la amo al proksimulo”.
 
Je la fino de la ĝenerala aŭdienco la Papo memorigis, ke post morgaŭ, vendrede, la 18an de januaro, komenciĝos la preĝo-semajno por la unueco de la kristanoj, kies temo ĉi-jare estas: «Tio, kion la Sinjoro postulas de ni». “Mi invitas ĉiujn preĝi – li diris – petante insiste al Dio la grandan donacon de la unueco inter ĉiuj disĉiploj de la Sinjoro. La neelĉerpebla forto de la Sankta Spirito instigu nin al sincera sindevigo je la serĉo de la unueco, por ke ni povu konfesi, ĉiuj kune, ke Jesuo estas la savanto de la mondo”.
 
Kaj nun aliaj informoj. Benedikto la 16a publikigis hodiaŭ novan mesaĝon per Tŭitero, resumante unu el la frazoj okaze de la ĝenerala aŭdienco. “Se ni amas nian proksimulon – li skribis  – ni malkovros la Vizaĝon de Kristo en la malriĉulo, en la malfortulo, en la malsanulo kaj en la suferanto”.
 
CS. DAMASKO. Fia terorisma ago: tiel Unuiĝintaj Nacioj taksis la du eksplodojn, kiuj hieraŭ trafis la universitaton de Alepo en Sirio. 82 geknaboj, universitataj studentoj, mortis pro la falo de la bombita universitata domo. Neniu el la du konfliktantaj partioj kuraĝis surpreni la respondecon pri la evento. Laŭ la reĝimo temis pri terorisma atenco; laŭ la ribeluloj ĝi estis bombado per aviadiloj fare de la registaro. Laŭ kelkaj atestantoj la amas-murdon kaŭzis ter-aera misilo, rimedo, pri kiu oni ĝis nun sciis, ke ĝin uzas nur la ribeluloj. Tuj post la eksplodo Ruslando anoncis la ĉesigon – almenaŭ portempa – de la konsulaj agadoj en Alepo.
 
Intertempe, daŭre leviĝas voĉoj kontraŭ la malrespekto de la homaj rajtoj fare de Damasko: dum mankos agado kontraŭ senpuneco ne ekzistos konstanta paco en Sirio: pro tio 57 landoj, kun ĉe-kape Svislando, sendis lunde leteron al la sekurec-konsilio de Unuiĝintaj Nacioj por peti la intervenon de la internacia puna kortumo. Ĉi tiun elpaŝon urĝe petis Amnestio Internacia jam aprile de la pasinta jaro, unu monaton post la komenco de la militado inter la registaro de Assad kaj la opozicioj. La iniciato de Svislando kaj de la aliaj 56 landoj estis kritikata de Ruslando.
 
BAMAKO. La krizo en Malio. La ĝihadanaj ribeluloj kontrolas urbon Konna kaj interrompis la komunik-vojojn kun urbo Gao. Daŭras la bombadoj de la francaj aviadiloj sur urbo Diabaly, ankaŭ ĝi kontrolata de la ribeluloj. La franca registaro konfirmis ke la nombro da ĝiaj soldatoj en Malio kreskos laŭgrade ĝis 2500 armeanoj. La zorgiga aspekto, el armea vidpunkto, estas la komplika batal-scenejo de Malio: unuflanke la francaj bombadoj devigis al fuĝo la ribelulojn en Azawado, sed aliflanke ili konkeris la malgrandan urbon Diabaly, je preskaŭ 400 kilometroj el Bamako. Nun oni atendas la alvenon de la afrikaj trupoj de la ekonomia komunumo de la okcident-afrikaj landoj. Al Francio certigis provizan helpon, post Britio, ankaŭ Italio; Germanio disponigos al ĝi armeajn ŝarĝ-aviadilojn. Morgaŭ en Bruselo okazos ekstervica kunsido de la ministroj pri eksterlandaj aferoj de la landoj de la Eŭropa Unio dediĉita al Malio.
 
ISLAMABADO. La supera kortumo de Pakistano ordonis la areston de ĉefministro Raja Pervez Ashraf kaj de aliaj 15 personoj, akuzante ilin pri sub-aĉeto. Ashraf estas suspektata pri akcepto de mono kiam, kiel ministro, en 2010 aprobis plurajn projektojn. Post la aresto-ordono Pakistano falis en institucian ĥaoson. Siaflanke la registaro malgravigas la eventon, deklarante ĝi ne ricevis la aresto-ordonon kaj ĝi ŝajnas pli zorganta pri la krizo kun Hindio pro la kontestata regiono Kaŝmiro. Fakte, la registaro de Islamabado anoncis, ke ĝi sendos fortan proteston kontraŭ Nov-Delhio pro la murdo de alia pakistana soldato ĉe la provizora landlimo de Kaŝmiro. Kontraŭ la registaro jam en la pasintaj tagoj okazis amasaj manifestacioj en la stratoj de la ĉefurbo. Post la apero de la verdikto de la kortumo ĉi tiuj manifestacioj kreskis. Finiĝis male la protestoj de la ŝijaista komunumo, trafita pasintsemajne de atenco, kiu estigis la morton de 90 personoj..
 
Ankoraŭ el Pakistano: finiĝis la malpaco por Rimsha Masih, la kristana knabino kun mensaj handikapoj, akuzita je blasfemeco, arestita kaj poste absolvita de tribunalo de Islamabado. La procesa fazo kontraŭ ŝi riskis rekomencon, ĉar la akuzistoj, kiel ili antaŭanoncis, prezentis apelacion al la supera kortumo de Islamabado, tria kaj lasta procesa grado. La apelacion tamen oni rifuzis, konfirmante la senkulpecon de la 14-jaraĝa knabino. La federacia ministro Paul Bhatti, speciala konsilanto de la ĉefministro por la nacia harmonio, esprimis tre klare sian kontenton por la definitiva verdikto. Kiel konate, estas juĝprocezata la akuzanto de la knabino, imamo, kiu denuncis ŝin surbaze de la kontestata leĝo pri blasfeeco, akuzante ŝin pri bruligo de paĝoj de la Nobla Korano.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):