Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2013-01-17, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Papo Benedikto akceptis aŭdience ekumenan delegacion el Finnlando
Vatikanurbo: la papo inaŭguris sian latinlingvan konton en Twitter - ĉiaspecaj bestoj ĉirkaŭis la Bazilikon de Sankta Petro; Alĝerio: revenĝo de la islama terorismo, liberiĝo de ostaĝoj; Malio: francaj trupoj daŭre batalas kontraŭ ĝihadistoj; Sirio: sendiskriminacia mortiga atako en Homs; Usono: novaj reguloj pri la kontrolado kaj vendado de pafiloj; Turkio: funebra rito por tri murditaj kurdaj aktivulinoj; UN: malkreksis la nombro de kontaĝoj je HIV.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Karlo: Benedikto la 16a akceptis aŭdience ĉi-matene ekumenan delegacion de Finnlando, okaze de la festo de sankta Henriko, patrono de la lando. Antaŭtage de la komenco de la semajno por la preĝo-unueco, la Papo akcentis denove la gravecon de la ekumena irado, kiu, li diris, devas okazi per humileco, je la ĉeesto de la Sinjoro, por atingi la celon de la unueco. Do, progresi laŭ ekumenismo implicas, ke ni pli kaj pli estu unuigitaj en preĝado, pli engaĝitaj en la strebado al sankteco kaj pli koncernataj de la teologia esplorado kaj de la kunlaborado, je la servo al justa kaj frata socio. “Ni preĝu – estis la fina alvoko de la Papo – por ke la Spirito de vero gvidu la kristanajn finnojn al pli granda unueco, por ke ili povu alporti la lumon de la Evangelio sur la grandaj moralaj problemoj, kiujn niaj socioj estas vokataj alfronti”.
 
Paŭlo: VATIKANURBO. La Papo inaŭguris en Tŭitero sian konton en la latina lingvo: temas pri la naŭa uzata lingvo. Benedikto la 16a nomas Tŭiteron en la latina: “Pagina Publica breviloquentis” (kiun oni povus traduki per Lakona Publika Paĝo). En sia unua, bonveniga Tŭiter-mesaĝo li skribis: “Via eniro en la oficiala Tŭitera paĝo de Papo Benedikto la 16a estas tre ŝatata”.
 
Karlo: Ankoraŭ el Vatikanurbo: bovinoj, ŝafoj, kokinoj, kunikloj kaj ĉevaloj estis hodiaŭ ĉirkaŭ la baziliko de sankta Petro por la sesa sinsekva jaro. En la hodiaŭa festo de sankta Antonio Abato, patrono de besto-bredistoj kaj protektanto de la bestoj kardinalo Angelo Komastri celebris Meson en la vatikana baziliko kaj benis en la placo la bestojn alportatajn de la asocio de la italaj bredistoj.
 
Paŭlo: La fundamentaj valoroj de la vivo kaj de la familio estas je la centro de la kamparana tradicio: diris kardinalo Comastri. La nunaj estas malfacilaj tempoj pro tio nun ni bezonas pli grandan fidon, kuraĝon, solidarecon, sindevigon pr povi meriti la heklpon de Dio,. Ni malfermu al li nian koron.
 
Karlo: BAMAKO. Ĝi estis la revenĝo de la islama terorismo pro la franca atako en Malio; tiel la fakuloj komentis la embuskon en In Amenas, oriente de Alĝerio, kontraŭ petrolkampo landilime kun Libio. La embusko, farita de grupo kunligita kun Al-Kajda, tragike finiĝis hodiaŭ. Hieraŭ la movado por la unueco kaj por la Ĝihado en okcidenta Afriko atakis la petrolkampon, kaŭzante la morton de du personoj kaj prenis kiel ostaĝojn 41 personojn el diversaj naciecoj. La embuskon ili faris ankaŭ kun la celo puni Alĝerion kiu rajtigis la francajn aviadilojn superflugi ĝian teritorion.
 
Paŭlo: Hodiaŭ disvastiĝis unue la informo pri liberiĝo de 15 eksterlandaj ostaĝoj kaj 30 alĝerianoj. Poste, la tut-araba televido Al Ĵazira anoncis, ke la ceteraj 35 eksterlandaj ostaĝoj kaj 15 ostaĝo-prenantoj estis mortigitaj dum la bombado farita de la alĝeria armeo super la areo, dum la teroristoj forportis la ostaĝojn aliloken. Sekvis atako de la alĝeriaj specialaj trupoj. Intertempe en Malio la francaj trupoj daŭre kontraŭstaris la ĝihadajn grupojn de la nordo, kunlaborante kun la malia armeo kaj la trupoj de okcidenta Afriko, kiu ricevis hodiaŭ pliajn 900 homojn el Niĝerio. Kaj dum en la nordo daŭris la bombadoj, la soldat-bataloj interrompiĝis en Diabaly.
 
Karlo: La scenejo estas peza ankaŭ en Sirio. Estus 100 la mortintoj pro la masakro farita pasintmarde en Homs; temis pri sendiskriminacia atako kontraŭ viroj, virinoj kaj infanoj. La siria armeo sen motivo estas atakinta – oni lasu iom da dubo ĉar la sciigo alvenis el la ribeluloj –la domojn de la kamparanoj en agrikultura regiono proksime de Homs, pafante al kelkaj kaj mortigante aliajn per ponardoj.
 
Paŭlo: VAŜINGTONO. Tre malmola estas la vojo-turniĝo, kiun volis prezidanto Barack Obama koncerne la kontrolon kaj vendadon de paf-armiloj. La lia estas plano, kiu konfirmis la atendojn kaj kiu antaŭ ĉio preskribas la malpermeson posedi milit-armilojn, kiel la mitral-pafilo, kiu en la elementa lernejo de Newtown mortigis 20 infanojn kaj 6 plenkreskulojn. Sed prezidanto Obama ankoraŭ ne venkis sian batalon.
 
Karlo: Li subskribis 23 dekretojn kaj mon-disponigon egalvalore al 500 milionoj da usonaj dolaroj. Kerno de la reformo estas, kiel dirite, la malpermeson posedi aŭtomatajn armilojn kaj gran-kvantajn kuglo-ŝarĝilojn, sed estas ankaŭ la devigo kontroli la identecon kaj la krimajn antecedentojn de la aĉetanto. Kelkaj decidoj jam ekvalidis; aliaj bezonas la aprobon de la Domo de Reprezentantoj – interalie ĝin bezonas la malpermeso de aŭtomataj armiloj.
 
Paŭlo: Estos do en la usona parlamento sufiĉe da politika batalado, kun plejparto de la respublikanoj pretaj defendi la duan amendon de la Konstitucio, kiu leĝigas la posedon de armiloj, kaj kun NRA, la potenca lobio de la armiloj, kiu pretas uzi sian tutan povon kaj monon por tiu, kiun ĝi difinas la batalo de la jarcento.
 
Karlo: Ankaŭ multaj ŝtatoj jam staris kontraŭ la prezidanto. La ŝtatestro de Misisipio petis al siaj advokatoj kontroli la laŭleĝecon de la dekretoj, kaj la samon faros tiuj de Teksaso, Suda Dakoto kaj Vajomingo. Male, ŝtato Novjorko malmoligis sian leĝon pri armiloj: oni plilongigis la liston de nepermesataj armiloj kaj enigis pli rigoran kontrolon pri la aĉetantoj. Laŭ opinisondoj, plimulto el la usonanoj favoras pli malmolan leĝaron koncerne armilojn. Sed la anonco de tiuj limigoj kreskigis la merkaton, kun plus 60 procentoj da vendoj de armiloj kompare kun decembro 2011.
 
Paŭlo: DIJARBAKIRO. Okazis hieraŭ en la ĉefurbo de turka Kurdistano la funebra rito por la tri kurdaj aktivulinoj aliĝantaj al la Kurdistana Laborista Partio kaj retrovitaj mortintaj antaŭ unu semajno en Parizo. Pluraj komentistoj kunligis la murdojn kun la intertraktoj por politika solvo de la konflikto pri la turka Kurdistano, startigitaj fare de la registaro de Ankaro kun Očalan, la estro de la kurdistana laborista partio enarcerigita en la turka insulo-karcero Imrali.
 
Karlo: Oni opinias, ke la murdojn faris tiuj, kiuj estas kontraŭ la intertraktoj; sekve, ili povus esti homoj ĉu de la turka grupo ĉu de tiu parto de la kurda grupo pli ekstremisma, pli naciisma;
 
Paŭlo: NOV-JORKO. La nombro da novaj kontaĝoj je viruso HIV notinde malkreskis dum la lastaj ses jaroj, eĉ 73 procente en Malavio kaj pli ol 40 procente en Botsŭano, Namibio, Zambio, Zimbabvo kaj Sudafriko: sciigas tion studesploro pri Afriko, kies rezultojn publikigis la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por la batalo kontraŭ AIDS.
 
Karlo: En la raporto pri la stud-esploro oni substrekas ankaŭ la gravecon de la asisto-programoj bazitaj sur la kontraŭretrovirusaj medikamentoj: ili rezultigas rimarkindan mal-kreskon de la kazoj de transdono de la viruso el gravedaj patrinoj al la gefiloj. Kun la kontento pro la atingitaj rezultoj inter-plektiĝas konscio pri la daŭre alfrontendaj malfacilaĵoj, sed, kiel deklaris la direktoro de la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ AIDS, Michel Sidibé, “ni transiras el senesperiĝo al espero”.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):