Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2013-01-23, mer Radio Vatikana - Esperanto
Kredo je Dio en socioj en kiuj Dio estas la granda ne-ĉeestanto; pri la Preĝosemajno por la unueco de kristanoj; alvoko favore al indonezianoj trafitaj de inundegoj en Ĝakarto; saluto al la organiza komitato de la venonta Monda Tago de la Junularo
Vatikanurbo: Papo Benedikto akceptis aŭdience Nguyen Phu Trong, la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio - monsinjoro Dario Edoardo Viganò estas nomumita estro de la vatikana televida centro; Romo: kunveno Irante al la resanigo kaj renoviĝo, dediĉita al la batalo kontraŭ la fenomeno de seksaj misuzoj; EU: banka imposto Tobin Tax starigota en 11 landoj; Svisio: kreskas en la mondo la nombro de senlaboruloj; Israelo: rezultoj de la ĝenerala balotado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

“Diri, ke oni kredas je Dio signifas ne timi iri kontraŭflue kompare kun la socioj en kiuj Dio estas la granda ne-ĉeestanto”. Ĉi-matene, dum la ĝenerala aŭdienco, Benedikto la 16a startigis per ĉi tiuj konsidero serion da paŝtistaj instruoj pri la Kredkonfeso, la pivota preĝo de la kristana kredo.
 
Se oni deziras kompreni la mezuron de kredo-formulo je Dio oni devas reveni per la menso al Abrahamo, la patro de ĉiuj, kiuj kredas. Necesas reveni, klarigis la Papo, al la “paradoksa itinero”, kiun, pro kredo, Dio petis al Abrahamo trairi kaj kiun Abrahamo, pro kredo, akceptis fari. Al la Patriarko oni promesas grandan popolon, sed lia edzino Sara estas sterila. Abrahamo estas kondukata al nova patrujo, sed li vivos en ĝi kiel fremdulo. Li akceptas ĉi tiun vokon kaj la misteron sub ĝi, ĉar en tiu mistero estas Dio.
 
“Temas pri salto en la mallumon – daŭrigis la Papo – sen scii, kien Dio kondukos lin; ĝi estas irado, kiu implicas elradikajn obeemon kaj konfidon, al kiuj nur la kredo ebligas aliri. Sed la mallumon de la nekonitaĵo – kien Abrahamo devas iri – prilumas la lumo de promeso; Dio aldonas al la ordono trankviligan diron, kiu malfermas fronte al Abrahamo estontecon de vivo en pleneco: “Mi faros vin granda popolo”. En tiu lando, kiun Dio donas al Abrahamo, sed kiu al Abrahamo ne apartenas, estas, simbole, universala instruo.
 
“Ne alceli posedemon, ĉiam senti sian malriĉecon, taksi ĉion donaco. Ĉi tiu estas ankaŭ la spirita kondiĉo de tiu, kiu akceptas sekvi la Sinjoron; de tiu, kiu decidas ekvojaĝi post aŭskulto de lia voko, sub la signo de lia nevidebla, sed potenca beno”. Do, kion signifas diri: “Mi kredas je Dio”? Ĝi signifas bazi sur Li mian vivon; lasi, ke lia Parolo orientu ĝin ĉiutage por la konkretaj elektoj, sen timi perdi ion el mi mem. Kredi je Dio – diris la Papo per koncepto, kiun li sammaniere redeklaris poste en mesaĝo per Tŭitero – igas nin do “liverantoj de valoroj, kiuj ofte ne koincidas kun la momentaj modo kaj opinio; ĝi petas al ni alpreni kriteriojn kaj kondutojn, kiuj ne apartenas al la komuna pensomaniero”.
 
“La kristano ne devas timi iri kontraŭflue por vivi sian kredon, rezistante je la tento “unuformiĝi”. En multaj niaj socioj Dio fariĝas la granda ne-ĉeestanto kaj anstataŭ Li estas multaj idoloj, tre diversaj idoloj, kaj ĉefe la posedo kaj la memstara “mi”. Kaj ankaŭ la multaj kaj pozitivaj progresoj de scienco kaj tekniko kaŭzis en la homo iluzion de ĉiopoveco kaj memsufiĉo kaj kreskanta egocentrismo kreis ne malmultajn malekvilibrojn interne de la interpersonaj rilatoj kaj sociaj kondutoj”.
 
Post la resumo de la medito en aliaj lingvoj, Benedikto la 16a eldiris deziron sub la insigno de ekumenismo, nuntage je la centro de multaj solenadoj: “La preĝosemajno por la unueco – diris la Papo – stimulu en ĉiu komunumo la sindevigon peti insiste al la Sinjoro la donacon de la unueco kaj travivi fratan kunulecon”.
 
Ĉe la fino de la ĝenerala aŭdienco la Papo lanĉis elkoran alvokon favore al la indoneziaj loĝantaroj trafitaj de inundegoj. “Mi sekvas kun zorgado la informojn el Indonezio – diris Benedikto la 16a – kie granda inundo ruinigis ĉefurbon Ĝakarton, estigante viktimojn, milojn da senhejmuloj kaj senmezurajn damaĝojn. Mi deziras esprimi mian proksimecon al la loĝantaroj trafitaj de tiu natura katastrofo, certigante nian preĝadon kaj kuraĝigante solidarecon por ke al neniu manku la necesa asisto”.
 
Post la aŭdienco Benedikto la 16a salutis la organizan komitaton de la venonta monda tago de la junularo, kiu okazos en Rio de Ĵaneiro ekde la 23a ĝis la 28a de julio. La Papo memorigis, ke nur se oni restas unuigitaj oni kapablas realigi la fiksitajn celojn.
 
Kaj nun aliaj informoj. Grava aŭdienco okazis hieraŭ en Vatikano, kie Benedikto la 16a akceptis la ĝeneralan sekretarion de la centra komitato de la komunista partio de Vjetnamio, Nguyên Phu Trong, kiu poste renkontis la kardinalon ŝtat-sekretarion kaj ĉefepiskopon Mamberti, sekretario por la rilatoj kun la ŝtatoj.
 
 “Estas la unua fojo – klarigis noto de la ŝtat-sekretariejo – ke ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio renkontas la Papon kaj altrangajn respondeculojn de la papa ŝtatsekretariejo. Dum la elkoraj interparoloj – oni legas plie en la komuniko - oni pritraktis temojn interesajn por Vjetnamio kaj Sankta Seĝo, esprimante la deziron, ke baldaŭ oni povu solvi kelkajn daŭrantajn situaciojn kaj ke povu plifortiĝi la fruktodona ekzistanta kunlaboro”.
 
VATIKANURBO. La Papo nomumis nova direktoro de la vatikana televida centro kaj sekretario de la administra konsilio monsinjoron Dario Edoardo Viganò, profesoro de la papa laterana universitato de Romo. Monsinjoro Viganò anstataŭigas pastron Federico Lombardi, kiu restas direktoro de la vatikana gazetara salono kaj de nia radiostacio. Krome Benedikto la 16a nomumis vicdirektoro de la gazetara salono por la ĵurnalismaj akreditigoj doktoron Angelo Scelzo, ĝis nuna vic-sekretario de la papa konsilio por la soci-komunikiloj.
 
ROMO. Unu jaron post la internacia simpozio por la katolikaj episkopoj kaj ordenaj superuloj okazos la 5an de februaro en la papa gregoria universitato de Romo kunveno titolita “Irante al resanigo kaj renoviĝo” kaj dediĉita al la batalo kontraŭ la fenomeno de la seksaj misuzoj.
 
STRASBURGO. Eŭropo starigos en 11 landoj la “Tobin Tax”, la imposto, kiun pagos la bankoj por ĉiu farita financa transakcio. Ĉi tiu imposto ŝuldas sian nomon al la Nobel-premiito kiu proponis ĝin en la sepdekaj jaroj kaj ĝi devos estigi “trezoreton” el preskaŭ 35 miliardoj da eŭroj. De ĉiam kontraŭ la imposto estas Britio kaj ĝuste hodiaŭ ĝia ĉefministro Cameron promesis referendumon por decidi ĉu la lando devas aŭ ne resti en la Eŭropa Unio. Ĉiuokaze, la “Tobin tax”, post multaj sinoferoj petitaj al la civitanoj pro la ekonomia krizo, reprezentas manieron por ke ankaŭ bankoj kontribuu.
 
ĜENEVO. Svislando. Kreskas en la mondo la nombro da senlaboruloj: pasintjare estis pliaj kvar milionoj. La datumon liveris la monda organizaĵo de la laboro, kiu prognozas plian kreskon de senlaboreco dum la nuna jaro, kun entute 200 milionoj da senlaboruloj.
 
JERUSALEMO. Politikaj balotoj en Israelo. Ilia rezulto starigis egalecon por la seĝoj en la parlamento: ĉu la dekstraj partioj ĉu tiuj de centro-maldekstro, inter ili tiuj arabaj, ricevis entute po ses-dek seĝojn el la cent-du-dek. Laŭ monsinjoro William Hanna Shomali, helpepiskopo de la latina patriarkejo de Jerusalemo, intervjuita de Radio Vatikana, ekzistas aŭtentika ŝanĝiĝo de la israelaj voĉdonantoj: ili moviĝas al la centro. Pro la rezulto – li aldonis – Nethanyau havos malfacilaĵojn por formi vastan koalicion kun aliaj partioj, aparte tiuj centro-maldekstraj – ĉar li devos esti preta ŝanĝi ion el sia politiko. Li ne povas daŭre agi kiel li faris kiam li alianciĝis nur kun la dekstraj partioj. Nun, konkludis mons-ro Shomali, ni atendas veran ŝanĝiĝon. La deziro ŝanĝiĝi aperis el la surpriza sukceso de la nova centra partio “Yesh Atid”, fondita antaŭ malpli ol unu jaro, kiu gajnis eĉ 19 seĝojn kaj fariĝis la dua politika forto de Israelo. “Yesh Aid” signifas “Estas estonteco” kaj multaj, ĉefe gejunuloj, kredis je ĝia propono.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):