Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj. - 2016-01-27, mer Radio Vatikana - Esperanto
La mizerikordo ne povas resti indiferenta antaŭ la sufero de la subprematoj; cirkista prezentado sur la ŝtuparo de la vatikana baziliko
Mesaĝo por la ĉi-jara karesmo; Du iniciatoj de la papa konsilio Cor Unum (Unu Koro); Ferme de la preĝosemajno por la unueco: pardonpeton al Dio pro la dividoj inter kristanoj kaj pro la neevangeliaj kondutoj kiujn havas la katolikoj rilate al aliaj kristanoj; aŭdienco kun prezidento Hassan Rouhani de Irano
Danlando: trudita forpreno de mono kaj valoraĵoj de enmigrantoj; Israelo - UN: la israela ĉefministro akuzis Ban Ki-moon pri instigo al terorismo - kreskanta zorgo de la Sankta Seĝo pri la peza skalo de la pacoprocezo inter Israelo kaj Palestino.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj.

“La mizerikordo ne povas resti indiferenta fronte al la sufero de la subprematoj, fronte al la krio de la homoj submetitaj je perforto, sklaveco, mort-kondamno”. Ĝi estas unu el la kernaj eldiroj de la paŝtista instruo de Papo Francisko dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco en placo sankta Petro. La Papo invitis ankaŭ al la paco en la familio: la jubileo estas bona okazo por pardoni sin reciproke.

En la Biblio - diris komence Francisko – la mizerikordo de Dio ĉeestas dum la tuta historio de la israela popolo kaj li memorigis la travivaĵojn de Jozefo vendita de siaj fratoj: kun ili li poste repaciĝis, malfermante la koron al repaciĝo male ol fermi ĝin en la rankoro. “Kaj mi pensas – aldonis la Papo – al la multaj fratoj kiuj malproksimiĝis el sia familio kaj ne parolas inter si. Ĉi tiu jaro de la mizerikordo estas bona okazo por retroviĝi, ĉirkaŭbraki unuj la aliajn kaj pardoni sin reciproke”.

Praktiki la mizerikordon signifas havi la koron de Dio, kiu respondas kaj prizorgas la malriĉulojn kaj la kriantojn pro senesperiĝo. Dio aŭskultas kaj intervenas por savi, inspirante malavarajn virinojn kaj virojn.

Iom pli poste Francisko kunligis ĉi tiun penson kun la dramoplena situacio de multaj loĝantoj en Proksima Oriento, salutante la pilgrimulojn el Irako kaj el la resto de tiu regiono per ĉi tiuj certigaj vortoj: “Dio ne restas silenta fronte al la suferoj kaj krioj de siaj gefiloj aŭ fronte al la maljustaĵoj kaj persekutado, sed Li intervenas kaj donas, per sia mizerikordo, la savon kaj la asiston”.

La Biblio instruas, ke kiam Dio montras sin mizerikorda kun la homo, Li starigas aliancon kun ĉi-lasta. La Papo indikis Moseon, kiu, savita el la morto en la akvoj de rivero Nilo pro faro de dia mizerikordo, fariĝis peranto de tiu mizerikordo mem, ebligante al la popolo naskiĝi al libereco savita el la akvoj de la ruĝa Maro. Kaj ankaŭ ni – estis la fina instigo de la Papo – povas fari ĉi tiun peradon de mizerikordo. Ankaŭ ni fariĝas kiel Moseo se ni akceptas la aliancon kun Dio kaj ni lasas, ke Li savu nin. Ni petu al la Sinjoro ke dum ĉi tiu jaro de la mizerikordo ankaŭ ni faru agojn de mizerikordo; ni malfermu nian koron”.

Antaŭ la fino de la aŭdienco estis bunta kaj verva intervalo: sur la ŝtuparo de la vatikana Baziliko, fronte al la Papo, kelkaj artistoj de cirko sin prezentis per dancoj kaj akrobataĵoj estigante la ŝaton de Francisko. Per improvizitaj vortoj, li diris: “Vi estas farantoj de beleco kaj la beleco bone efikas sur la animo; ĝi alproksimigas nin al Dio”.

Pliaj informoj pri Papo Francisko. Estis publikigita hieraŭ lia mesaĝo por la ĉi-jara Karesmo, la 40-taga periodo prepare al Pasko. En ĝi Francisko invitas, dum la nuna sankta Jaro, travivi la karesman tempon kiel favoran momenton por la konvertiĝo. Li ankaŭ redeklaras la gravecon de la materiaj kaj spiritaj mizerikordaj faroj kaj li forte kritikas la deliron de ĉiopoveco de tiuj, kiuj fermas la pordojn al la malriĉuloj, kiuj frapas je iliaj pordoj.

Du estos la iniciatoj de la Papa Konsilio “Cor Unum” (Unu Koro) kiuj akompanos la baldaŭan Karesmon: tago de spirita retiriĝo por tiuj agas en la karitataj servoj de la tuta Eklezio kaj granda internacia kongreso en la 10-a datreveno de la unua encikliko de Benedikto la 16-a “Deus Caritas Est”.

Pardonpeton al Dio pro la dividoj inter la kristanoj, malfermita vundo en la korpo de Kristo. Kaj pardonpeton pro la neevangeliaj kondutoj, kiujn havas la katolikoj rilate al aliaj kristanoj. Jen la du gravaj petoj, kiuj karakterizis lunde posttagmeze la vortojn de Papo Francisko dum la ekumena celebro de la vesperaj preĝoj en la roma Baziliko de sankta Paŭlo ekster la muregoj, ferme de la Preĝosemajno por la unueco.

Ĉeestis ortodoksaj, anglikanaj kaj alikonfesiaj reprezentantoj, kiuj trairis la jubilean sanktan pordon kun la Papo, “por memorigi” memorigis Francisko fine de la celebro “ke la unika pordo, kiu kondukas al la savo estas Jesuo Kristo nia Sinjoro”.

La rolo de Irano en la geografi-politika zono de Proksima Oriento; lukto kontraŭ terorismo, interreligia dialogo. Pri ĉi tiuj ĉefaj temoj okazis hieraŭ la renkonto en Vatikano de Papo Francisko kaj la prezidanto de Irano, Hassan Rouhani.

Dum la elkoraj interparoloj, sciigis oficiala noto, oni evidentigis la komunajn spiritajn valorojn kaj poste oni aludis la bonan nivelon de la rilatoj inter Sankta Seĝo kaj la Islama Respubliko de Irano; la vivon de la Eklezio en la lando kaj la agadon de la sankta Seĝo favore al la akcelo de la homa digno kaj de la religia libereco.

Plie, daŭrigas la oficiala noto, oni parolis pri la konkludo kaj apliko de la akordo pri nuklea energio kaj oni reliefigis la gravan rolon, kiun Irano estas vokata plenumi, kun aliaj landoj de la regiono, por faciligi taŭgajn politikajn solvojn de la problemoj, de Proksima Oriento, kontrastante la disvastigon de terorismo kaj la komercadon de armiloj.

KOPENHAGO. Trudita elpreno de la mono kaj de la valoraj objektoj de enmigrantoj ĝis la sumo de 10.000 danaj kronoj (1.300 eŭroj), por kontribui al la elspezoj por vivtenado kaj loĝado. Ĝi estas unu el la kritikataj normoj, aprobitaj hieraŭ en Danlando, por la azil-petantoj. Senbridiĝis polemikoj post la aprobo de la normoj, kiujn oni tuj nomis “kontraŭ la migrantoj”.

La supera komisariejo de Unuiĝintaj Nacioj por la rifuĝintoj parolis pri la risko provizi timon kaj ksenofobion en la mondo. La serio da internaciaj protestoj instigis Unuiĝintajn Naciojn peti al Danlando respekti kaj trakti kun kompato tiujn, kiuj suferas fuĝante el militoj, endanĝerigante sian vivon por savi sin. La novaj limigoj koncernas ankaŭ la reunuigon de la familioj, por kiuj la novaj normoj preskribas 3-jaran periodon antaŭ ol ilia realigo.

NOV-JORKO. “Ban Ki-moon kondamnis la perforton kaj li absolute ne kuraĝigis ĝin”: tiel Unuiĝintaj Nacioj rebatis al la kritikoj de la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, kiu akuzis la ĝeneralan sekretarion pri kuraĝigo de terorismo. En la pasintaj tagoj Israelo aprobis la konstruon de 153 novaj domoj por la koloniuloj de Ĉisjordanio. Ban Ki-moon – dum sia interveno ĉe la kunsido pri Proksima Oriento de la sekurec-konsilio – difinis la israelajn establiĝojn “ofendo kontraŭ la palestina popolo kaj la internacia komunumo” kaj li instigis ĉiujn partiojn celi la solvon de du Ŝtatoj, aldonante ke “estas en la homa naturo por la subpremataj popoloj reagi al okupaciado”.

Fronte al la kunsido pri Proksima Oriento de la sekurec-konsilio parolis hodiaŭ la konstanta observanto de la sankta Seĝo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, mons-ro Bernardito Auza. Li esprimis la kreskantan zorgadon de la Sankta Seĝo pro la peza stalo de la pacoproceso inter Israelo kaj Palestino: “necesas kuraĝaj decidoj kaj reciprokaj koncedoj – li konkludis – por atingi situacion de sekureco, prospero kaj paca kunvivado”.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):