Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj. - 2016-01-28, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La kristano estas filo de Patro el granda animo kiu malfermas la brakojn por akcepti ĉiujn malavare; dankojn al veteranaj pastroj
Al bioetikistoj: respekti la vivantajn estulojn, ĉefe la plej malfortajn; mesaĝo por la ĉiujara Tago de la Malsanulo: sin konfidi al la mizerikorda Jesuo, kiel al Maria; aŭdiencoj kun prezidanto Faure Gnassingbé de la Respubliko Togolando, kaj kun la aktoro Leonardo DiCaprio; nova tvitera mesaĝo
Svedio: rekorda nombro de azilpetantoj, dekoj da miloj rifuzitaj; Danlando: vigla debato pri la deviga forpreno de la valoraĵoj de migrintoj; Britio intencas akcepti neakompanatajn infanojn sub kondiĉoj; Makedonio fermis sian landlimon kun Greklando kontraŭ migrantoj kaj rifuĝintoj; Ĝenevo: pacokolokvoj pri Sirio - viruso Zika eksplode disvastiĝas; Monda korupto: jara klasifiko.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj.

La koro de la kristano estas grandanima ĉar la kristano estas filo de Patro el granda animo, kiu malfermas la brakojn por akcepti ĉiujn malavare. Tion diris la Papo dum la ĉi-matena Meso en domo sankta Marta, en la tago de la liturgia memoro de sankta Tomaso el Akvino. Ĉeestis kelkaj pastroj, kiuj festis kun la Papo la 50-an datrevenon de sia pastriĝo.

La kristano ricevis la lumon per la bapto kaj li devas doni ĝin; do, la kristano estas atestanto; tio ĉi estas unu el la apartaj ecoj de la kristana konduto. Alia trajto de la kristano estas la grandanimeco: la koro de kristano estas ĉiam malfermita; ĝi ne enfermiĝas en sian egoismon. Kaj kiam lia koro malfermiĝas, la kristano ne gajnas, li perdas; sed li perdas por gajni alian aferon, kaj kun ĉi tiu – inter citiloj – malvenko, li gajnas Jesuon.

Fine Francisko sin turnis al la ĉeestantaj pastroj, kiuj atingis la 50-an jaron de sia pastreco: “Dankon pro tio, kion vi faris en la Eklezio, por la Eklezio kaj por Jesuo. Ke la Sinjoro donu al vi la grandan ĝojon, ke vi semis bone, ke vi lumigis bone kaj malfermis la brakojn por akcepti ĉiujn”.

Ankoraŭ pri Papo Francisko. “Respekti la vivantajn estulojn, ĉefe la pli malfortajn; ke la scienco neniam superaltru sin sur la homo”. Akceptante hodiaŭ la membrojn de la itala nacia komitato pri bioetiko la Papo lanĉis ĉi tiujn instigojn, aparte redeklarante, ke la homajn embriojn – samkiel la mortantajn malsanulojn kaj maljunulojn - neniam oni devas trakti kiel forĵeteblan materialon. Plie, li aldonis ke la biologi-teknologiaj aplikoj ne devas esti regataj de komercaj celoj.

“Sin konfidi al la mizerikorda Jesuo kiel Maria: kion ajn li diros al vi, tion faru”: ĝi estas la temo de la mesaĝo de Francisko por la ĉi-jara tago de la malsanulo, kiu okazos laŭ solena maniero – kiel ĉiun trian jaron – en Nazareto, la 11-an de februaro. La mesaĝon oni prezentis hodiaŭ en la gazetara salono de la sankta Seĝo. “La malsano, tiu grava – skribas la Papo – ĉiam enkrizigas la homan ekziston kaj implicas demandojn, kiuj profunde enpenetras. Tamen, se dum malsano la kredo je Dio estas elprovata, tamen ĝuste tiam ĝi elmontras sian tutan pozitivan potencivon. Jen kial ekzistas la tago de la malsanulo: por fari bonon al tiu, kiu suferas kaj igi la propran suferon, bono; tio estas: sentivigi la malsanulojn por oferi siajn suferojn por la aliaj, por la Eklezio”.

Francisko akceptis hodiaŭ aŭdience la prezidanton de la respubliko de Togolando, Faure Essozimna Gnassingbé. Dum la interparolo oni konstatis la bonajn rilatojn inter Sankta Seĝo kaj Togolando kaj la perspektivojn por ilia plia plifirmiĝo. Oni poste parolis pri la kontribuo de la katolikoj por la evoluo de la lando kaj por la tuteca progreso de ĝia popolo, aparte en la eduka sektoro. Oni revuis kelkajn defiojn kiuj koncernas la landojn de okcidenta kaj sub-saharia Afriko, substrekante la neceson de komuna sindevigo favore al la sekureco kaj paco en tiu regiono.

Alia ĉi-matena aŭdienco de la Papo estis tiu kun aktoro Leonardo DiCaprio, kiu sin deklaras “aktoro kaj ekologiisto”. Lia agnoskata sindevigo por la naturmedia defendo instigis lin deziri renkonti la Papon, kiun DiCaprio rekonas kiel aŭtoritaton ĉi-sektore, aparte per la publikigo de encikliko “Laudato si’”.

Hodiaŭ Francisko publikigis tŭiteran mesaĝon per sia konto Pontifex. Jen ĝia teksto: “Kiel krisdtanoj ni ne povas esti enfermitaj en ni mem, sed ni devas esti ĉiam malfermitaj al la aliaj, por la aliaj”.

Kaj nun aliaj informoj. Svedio celas elpeli ĝis 80.000 azilo-petantojn, kies peton oni ne akceptis. Tion anoncis la sveda ministerio pri internaj aferoj post la estiĝo de fortaj streĉoj, ankaŭ pro perfortaj eventoj, aparte la murdo de 22-jarulino fare de 15-jaraĝa enmigrinto. Pasint-jare preskaŭ 163.000 migrantoj kaj rifuĝintoj petis azilon en Svedio: temas pri la plej alta nombro en unuopa eŭropa lando. Ĝis nun oni akceptis 55 procentojn de la petoj. Por la preskaŭ 80.000 elpelitoj oni aranĝos reven-vojaĝojn per luitaj aviadiloj, sed – rekonas la aŭtoritatuloj – por fari tion necesos jaroj.

En la apuda Danlando restas tre vigla la debato pri la nova leĝo, kiu preskribas truditan forprenon de mono kaj objektoj de la migrantoj ĝis 10.000 kronaj kronoj, kiel kontribuon por ilia vivteno kaj loĝado. Ankoraŭ pri migrantoj, Britio anoncis, ke ĝi intencas akcepti la ne-akompanatajn infanojn el Sirio kaj el aliaj konfliktantaj regionoj, sed ne tiujn jam fuĝintajn kaj restantajn en Eŭropo. Makedonio hieraŭ posttagmeze denove fermis sian landlimon kun Greklando por migrantoj kaj rifuĝintoj: preskaŭ 2.600 da ili restas blokitaj en la greka teritorio.

ĜENEVO. Svislando. De morgaŭ okazos en Svislando la paco-kolokvoj pri Sirio kun la perado de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia speciala sendito, Staffan de Mistura, ne konigis la nomojn de la partoprenontoj: oni nur scias, ke oni ne invitis la rolulojn de la ĉefa kurda ariĝo en Sirio, tio estas, la partio de la demokratia unuiĝo, ĉar Turkio taksas ĝin branĉo de la turka Kurdistana Laborista Partio, siavice taksata de Ankaro terorisma organizaĵo.

Ankoraŭ el Ĝenevo: “Viruso Zika disvastiĝas laŭ rapidega maniero, kvazaŭ eksplodo”: ĝi estas la alarmo lanĉita de la ĝenerala direktorino de la monda organizaĵo por la sano, Margaret Chan, kiu, venontan lundon, la unuan de februaro, okazigos urĝan kunsidon por alfronti la problemon kaj por decidi ĉu proklami tutmondan alarmon, kiel okazis por viruso Ebola.

Kvankam identigita por la unua fojo en 1947, viruso Zika, transdonita de la kuloj, komencis paroligi pri si pasintjare en Brazilo kaj aliaj sudamerikaj landoj, ĉefe ĉar ĝi havas gravegajn postsekvojn por la gravedaj virinoj, ĉar ĝi estigas en la feto denaskajn misfunkciojn, kiel la mikrocefalion. Tute malsukcesis la klopodoj venki ĝin per la vakcinoj uzataj kontraŭ tiu de febro dengo, viruso simila al Zika. Pro tio, la prognozoj pri la disvastiĝo de la viruso estas teruraj: oni atendas de 3 ĝis 4 milionoj da infektiĝoj nur en Amerikoj.

BERLINO. Somalio kaj Norda Koreio estas la pli koruptitaj landoj; Danlando kaj Finlando, la pli virtaj. Hieraŭ aperis la jara klasifiko redaktata de "Travideblo Internacia”. La raporto 2015 ne montras rimarkindan ŝanĝon de la klasifiko kompare kun la antaŭa jaro. Aparta kazo tamen estas tiu de Brazilo, kie post skandalo de la petrol-kompanio, la procento da koruptado falegis.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):