Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj. - 2016-03-09, mer Radio Vatikana - Esperanto
Papo Francisko partoprenas kun la roma kurio en la spiritaj ekzercoj de karesmo: la travidebleco de la havaĵoj de la eklezio kaj la lukto kontraŭ malsato; venontaj sanktproklamoj de Tereza de Kalkato kaj aliaj el Meksikio, Argentino, Pollando kaj Svedio; la tria datreveno de la elektiĝo de papo Francisko: bilanco kaj defioj; novaj tviteraj mesaĝoj
Migrantoj: Slovenio fermis siajn landlimojn - akordo inter Turkio kaj Germanio - Serbio kaj Kroatio simile agas - kritiko kaj zorgo de UN; Sirio: daŭras la lukto kontraŭ IŜ, la humaneca situacio restas katastrofa; komenciĝis preparoj por intertraktoj inter la siria registaro kaj la opozicioj; Pakistano: domoj kaj lokoj el historia, arta kaj religia valoro riskas detruon pro konstruprojekto; Nord-Koreio: la registaro anoncis ke ĝi miniaturigis atoman bombon kaj estas preta por preventa atako; Mjanmaro: granda atendo por la prezidanta balotado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j):

Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj.

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):