Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2016-03-30, mer Radio Vatikana - Esperanto
La pardono de Dio estas ĉiam pli granda ol ĉio ajn kiun ni povus riproĉi al ni (kp. psalmo 51 (50)); tviteraj mesaĝoj
Pakistano: la papo faris fortegan alvokon por la defendo de la kristana minoritato - kristanoj kaj islamanoj ariĝis por preĝoviglado - daŭra postulo por la mortkondamno de Asia Bibi; UN: sen la kontribuoj de la virinoj, ne estos eble atingi la celojn fiksitajn de la aferlisto por la eltenebla evoluo; Centrafrika Respubliko: la nova prezidanto enoficiĝis en nova etoso de paco; Mjanmaro: la nova prezidanto kaj novaj ministroj komencis sian mandaton; Jemeno: oni daŭre esperas retrovi forkaptitan salezanan pastron - novaj bataloj en la interna milito; Japanio: la unuan fojon post la Dua Mondmilito, la japan armeo povos interveni eksterlande
Movada informo: la organizantoj de la 69a kongreso de IKUE en julio anoncis malaltiĝon de la restadkosto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

La pardono de Dio estas ĉiam “pli granda” ol ĉio ajn, kiun ni povus riproĉi al ni. Tion diris Papo Francisko dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco en placo sankta Petro, fronte al pli ol 30mil personoj: li finis serion da paŝtistaj instruoj pri la mizerikordo laŭ la malnova Testamento. Dio eliminas elradike la pekon, diris Francisko, kiu konkludis: “Se vi volas esti pardonita, vi pardonu viavice”.

La fino de la paŝtistaj instruoj konsistis el resumo de ĉiuj faritaj meditoj, kio estas la kerno de la Jubileo. Dio neniam laciĝas pardoni tiujn, kiuj petas pardonon al Li. Por klarigi tion, la Papo uzis la versiklojn de la psalmo 51-a, en kiu reĝo Davido aperas turmentita de sia duobla, grava peko: la adulto kun la edzino de lia generalo, kiun li mortigis. Davido, memorigis Francisko, konfesas sian kulpon, ne hontas pri sia mizero, konfidas je la dia mizerikordo.

“Tio, kion ni unike bezonas por nia vivo estas la pardono, la liberigo disde malbono kaj de ties postsekvoj de morto. Bedaŭrinde, la vivo spertigas al ni multfoje ĉi tiujn situaciojn kaj antaŭ ĉio pro ili ni devas konfidi je la mizerikordo. Dio estas pli granda ol nia peko, ol ĉiuj pekoj, kiujn ni povas fari. Ni ne forgesu tion”.

La psalmo 51-a, daŭrigis la Papo, montras, ke la agnosko de sia eraro jam estas maniero soleni la justecon kaj sanktecon de Dio. “Li ne limiĝas disdoni supraĵan bonvolemon al la pekulo, sed Li faras multon plian. La pekon Li detruas kaj forstrekas, elradike, ne kiel oni faras en lavbutiko, kie oni forviŝas makulon. Ne. Dio forstrekas nian pekon el ĝia radiko, ĉion”.

La Papo faris jenan ekzemplon: “Kiam infano falas, kion li faras? Li levas sian manon al sia patrino, al sia patro, por ke ili restarigu lin. Ni faru la samon: se vi falas pro malfortaĵo en la pekon, levu vian manon: la Sinjoro prenos ĝin kaj helpos vin ekstari. Jen la digno de la pardono de Dio. La digno, kiun donas al ni la pardono de Dio: releviĝi, ĉiam stari”.

Fine, estas la kundivido. “Kiu ricevis la pardonon de Dio – finis Francisko – tiu povas nur konduti sammaniere kun la proksimuloj. Ĉiuj, kiujn la Sinjoro metis apud ni – familianoj, amikoj, kolegoj, parokanoj – ĉiuj, kiel ni, bezonas la mizerikordon de Dio. Estas bele esti pardonita, sed ankaŭ vi pardonu, se vi volas esti pardonita”.

La hodiaŭa paŝtista instruo estis resumita en la mesaĝo, kiun la Papo publikigis post la aŭdienco per Tŭitero: “Se ni malfermiĝas akcepti la mizerikordon de Dio por ni, niavice ni fariĝas kapablaj pardoni”.

Hieraŭ la tŭitera mesaĝo de la Papo tekstis jene: “Jesuo montras al ni, ke la potenco de Dio ne estas detruo, sed amo; la justeco de Dio ne estas venĝo, sed mizerikordo”. Ili estis vortoj, kiuj pensigis al la terura amasmurdo de virinoj kaj infanoj - 70 personoj plejparte kristanaj - en Lahore (Pakistano) fare de talibanoj en la tago de Pasko. Lunde, post la tagmeza trapreĝo de Regina Coeli, Francisko faris fortegan alvokon por la defendo de la kristana minoritato en Pakistano kaj li kondamnis la malamon, kiu kondukas nur al morto, difinante la krimon “malnoblega kaj sensenca”.

En la horoj post la masakro centoj da kristanoj kaj islamanoj ariĝis por preĝo-viglado, ĉe la enirejo de la lud-parko kie okazis la atenco. Sed tamen, de pluraj tagoj miloj da manifestaciantoj restadas ekster la Prezidantejo en Islamabado por peti la mort-kondamnon de Asia Bibi, kristana virino, patrino de 5 gefiloj, maljuste akuzita pri blasfemeco kaj en karcero de preskaŭ 7 jaroj. Bedaŭrinde pri la tragika sperto de Asia Bibi daŭras la silento de la internaciaj amaskomunikiloj.

Kaj nun aliaj informoj. Sen la kontribuo de la virinoj ne estos eble atingi la celojn fiksitajn de la Afer-listo por la eltenebla evoluo. Tion substrekis ĉefepiskopo Bernardito Auza, konstanta observanto de la Sankta Seĝo ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, intervenante dum debato ĉe la la sekurec-konsilio. Tamen tro da virinoj – denuncis la ĉefepiskopo – devas daŭre batali por emancipiĝi el marĝenigo, seksaj perfortaĵoj, forlasiteco kaj ekskludo. Ĉies devo – aparte de la sekurec-konsilio - estas ĉesigi ĉi tiujn barbarajn praktikojn”.

BANGIO. En Centrafriko enoficiĝis la nova prezidanto Touadéra, elektita la pasintan dek-kvaran de februaro. En la lando, post tri jaroj da interna milito, aperis nova etoso de paco, aparte post la vizito de la Papo pasintnovembre.

Alia enoficiĝo, postmorgaŭ, estos tiu de la nova prezidanto de Mjanmaro, kiu hodiaŭ ĵuris kune kun la du vicprezidantoj kaj la novaj ministroj. Htin Kyaw, unua ne-armeana prezidanto post 50 jaroj kaj kunlaboranto de Aung San Suu Kyi (nomumita ministrino, unika virino en la registaro) oficiale enoficiĝos post morgaŭ, posteulo de generalo Thein Sein.

SANAO. En Jemeno oni daŭre esperas povi retrovi patron Tom Uzhunnalil, la salezana pastro el hinda deveno forkaptita la 4an de marto dum terorisma atenco kontraŭ domo por maljunuloj en Adeno. Intertempe, en la lando okazis novaj bataloj inter la trupoj de la registaro kaj milicianoj de Al-Kajda, kaj atakoj de la araba koalicio kontraŭ la ŝijaistaj ribeluloj Hutuoj.

TOKIO. Por la unua fojo post la fino de la dua mondmilito, la japana armeo povos interveni eksterlande kaze de atakoj kontraŭ siaj aliancanoj, se tiaj atakoj minacas la sekurecon de Japanio mem. Ekvalidis la nova leĝo pri sekureco, kiun tre volis la ĉefministro. Laŭ opini-sondoj, nur 39 procentoj el la japana loĝantaro aprobas la leĝon.

Ni finas per movada informo. La organizantoj de la 69-a kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista IKUE, kiu okazos en Nitra (Slovakio) de la 16-a ĝis la 23-a de julio, tuj antaŭ la Universala Kongreso, anoncis “paskan donacon”.

La restadkostoj dum la Kongreso de IKUE malaltiĝas je 14 eŭroj. Plie, la valido de la favora kotizo de la unua aliĝ-periodo estis plilongigita ĝis la 31-a de majo. De la 1-a de junio la aliĝkotizo plialtiĝos, tamen laŭ la prezoj de la ĝis nuna dua aliĝperiodo.

La rabaton povos ĝui ankaŭ tiuj, kiuj jam pagis aliĝkotizon kaj restadkostojn. Alia novaĵo. Sufiĉe signife malaltiĝis ankaŭ la kostoj de la restado dum la UK en la seminario, kiun oni mendas pere de IKUE. Ĉiuj informoj aperos morgaŭ ĉe la ttt-ejo de IKUE kaj en ĝiaj fejsbukaj paĝoj. Por ricevi rekte informojn, skribu al: ikue.reto@gmail.com

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):