Informoj pri papo Francisko. Internaciaj informoj. Movada informo. - 2016-03-31, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Informoj pri papo Francisko: aŭdienco kun la itala knabeto Ignazio Fucci; estas prezentita la postsinoda Apostola Instigo titolita La Ĝojo de la Amo; preĝoviglado de tiuj, kiuj aliĝis al la spiritualeco de la Dia Mizerikordo; nova tvitera mesaĝo
Ruslando: granda pinta renkonto en Mosko de la kristanaj estroj pri la nunaj persekutoj suferataj de kristanoj; Ugando: alvoko por la liberigo de la ĉefa politika opoziciulo Kizza Besigye; Libio: ĉefministro al-Sarraj enoficiĝis en etoso de milito; Mozambiko: la politika situacio travivas malfacilan fazon; Sirio: alvenis rusaj senminigistoj por Palmyra, damaĝoj malpli ol estis supozite; Pakistano: la registaro sukcesis pacigi islamistojn en la ĉefurbo kiuj postulis la pendumadon de Asia Bibi
Movada Informo: restadkostoj ĉe la 69a kongreso de IKUE (Nitra, Slovakio).

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j):

Informoj pri papo Francisko. Internaciaj informoj. Movada informo.

Li akceptis hieraŭ dum privata aŭdienco en domo sankta Marta la italan knabeton Ignazio Fucci kaj lian familion. Li, 8-jaraĝa, estis trafita de rara malsano, pri kiu registriĝis nur 40 aliaj kazoj en la mondo: temas pri unu el la denaskaj imunomankoj. Ignazio, kiu submetiĝis je transplanto de mjelo donacita de la patrino, ekde oktobro 2014 gastas, kun siaj gepatroj, en domo Bernadette, la strukturo mastrumata de la itala asocio UNITALSI, katolika organizaĵo, kiu donas servojn al malsanuloj.

La prezidantino de la roma centro de UNITALSI, ĉeestanta dum la aŭdienco, deklaris al Radio Vatikana: “La Papo diris, ke la personoj devas scii kiom li kontentas kaj kiom li estas impresita pro la granda sindediĉo favore al la pli malfortaj kaj malsanaj personoj. Sekve, ni kaj la gepatroj de Ignazio ĉerpis kuraĝigon el lia proksimeco”.

Titoliĝas “Amoris laetitia” (La ĝojo de la amo”) kaj estos prezentita vendredon la 8an de aprilo en la vatikana gazetara salono. Ĝi estas la postsinoda apostola instigo de Papo Francisko pri la amo en la familio. La dokumento estas frukto de la du Sinodoj pri la familio, okazintaj en Vatikano en 2014 kaj 2015.

Venontan sabaton la Papo gvidos la preĝovigladon aranĝitan por tiuj, kiuj aliĝas al la spiritualeco de la dia mizerikordo, membroj de la Eŭropa Apostola Kongreso de la Mizerikordo, kiuj kunvenas de hodiaŭ ĝis la 4-a de aprilo en Romo.

Teksto de la hodiaŭa tŭitera mesaĝo de Papo Francisko: “La fenomeno de la migradoj levas gravan kulturan demandon, al kiu ni ne povas ne respondi”.

Kaj nun aliaj informoj. MOSKVO. La rusa ortodoksa Eklezio kaj la evangeliana asocio Billy Graham aranĝos en la rusa ĉefurbo gravan pintan renkonton de la kristanaj estroj de la 28-a ĝis la 30-a de oktobro, pri la persekutado de la kristanoj en la mondo. Informagentejo Asia News sciigis, ke la renkonto arigos preskaŭ mil delegitojn el 150 landoj. Laŭ la proparolanto de la Patriarkejo de Moskvo “la motivo okazigi tiom grandan eventon estas la amasaj persekutoj, sen precedencaj en la nunepoka historio, kompareblaj kun la persekuto de la kristanoj dum la unuaj jarcentoj de kristanismo kaj kun la amasa subpremado realigita de la ateismaj aŭtoritatuloj dum la 20-a jarcento.

Pasintjare la Patriarkejo de Moskvo kun la evangeliana asocio Billy Graham kaj la fratina bonfara organizaĵo de ĉi-lasta, La monujo de la samariano, realigis sude de Ruslando helpo-projekton por la rifuĝintoj el orienta Ukrajnio. Ĉi-cele oni disdonis pli ol 63.000 ekipaĵojn.

KAMPALO. Dum la paskaj festoj pluraj kristanaj religiestroj de Ugando lanĉis alvokojn por la liberigo de la ĉefa politika opoziciulo Kizza Besigye, sub deviga hejmrestado ekde la pasinta februaro. Pri tio informis agentejo Fides, kiu sciigas, ke oni arestis lin dum la balotoj revenkitaj de prezidanto Yoweri Museveni, je la povo ekde 30 jaroj. Laŭ la aŭtoritatuloj la preventa arestado celas malebligi al li aranĝi protestojn, kiuj povas perturbi la publikan ordon. La opozicio deklaris male, ke per lia aresto oni volis malebligi al la civitanoj ariĝi por protesti pro la gravaj kontraŭ-regulaĵoj okazintaj dum la balotoj.

TRIPOLO. Alta streĉo hieraŭ en Libio, kie en etoso de milito, enoficiĝis ĉefministro Fayez Al Sarraj subtenata ĉefe de Unuiĝintaj Nacioj. Mitrala pafado kaj ankaŭ pafoj per kontraŭ-aviadila artilerio estis la respondo de la neagnoskata registaro sed aganta de preskaŭ du jaroj en Tripolo. Ĝia estro, Khalifa Ghwell, repuŝis la juran validecon de la elekto de Al Sarraj kaj li redeklaris, ke la politikisto havas du opciojn: sin prezenti al la aŭtoritatuloj aŭ reveni tien, de kie li alvenis, tio estas Tunizio.

La libia ĉefurbo en la horoj post la alveno de Al Sarraj fariĝis blendita kaj armitaj homoj kaptis la kontrolon de televido Al Nabaa, elsendostacio, kiu subtenas la aŭtoritatulojn kontraŭajn al la nova registaro. Oni interrompis la elsendojn kaj forpelis la personaron. Hodiaŭ Tripolo estas plejparte trankvila, sed la flughaveno samkiel la televidstacio restas fermitaj. “Ni povas anonci – deklaris ĉefministro Al-Sarraj post alveno – ke la registaro el nacia unueco povas eklabori en la ĉefurbo inaŭgurante novan fazon de la enlanda dialogo inter ĉiuj libiaj frakcioj”. Al Sarraj krome instigis kontraŭstari la sin nomatan Islaman Ŝtaton.

MAPUTO. La politika situacio en Mozambiko travivas malfacilan fazon. Pli kaj pli streĉaj estas la rilatoj inter la registaro gvidata de prezidanto Filipe Nyusi kaj la ĉefa opozicia partio Renamo, la mozambika nacia rezisto, kiu ne akceptis la inviton al dialogo por ĉesigi la interalfrontojn, kiuj de monatoj okazas en tiu lando de suda Afriko.

Centoj estas la mozambikaj rifuĝintoj, kiuj en la nunaj tagoj fuĝas al Kapise, en Malavio, por eskapi el la bataloj. Plie, la lando travivas nuntempe unu el la pli grandaj sekecoj en sia historio.

DAMASKO. Atingis Sirion la unua grupo de rusaj senminigistoj por liberigi el ĉiuj subteraj bomboj urbon Palmyra. Tie staras mirinda arkeologia loko el la romia epoko, kiun la milicianoj de la sinnomanta Islama Ŝtato okupaciis ekde pasinta majo ĝis antaŭ ne multaj tagoj, prirabante ĝin kaj detruante partojn el ĝi. Palmyra fariĝas la simbolo de tiu siria renaskiĝo, kiun oni atendas post 5 jaroj da interna milito.

Fakte, laŭ arkeologoj ŝajnas, ke eblos relevi Palmyran al ĝia iama brilado: la detruoj estis rimarkindaj, sed la damaĝoj estas malpli ol tiuj, kiujn oni supozis. Multo el la detruitaj aferoj estis jam rekonstruaĵoj, do oni facile povos rebonigi ilin.

ISLAMADO. En Pakistano la aŭtoritatuloj sukcesis pace ĉesigi la manifestacion de la islamaj integristoj en la ĉefurbo. Ili, ekde 4 tagoj, petis la pendumadon de Asia Bibi, la kristana virino en karcero de 7 jaroj pro maljusta akuzo pri blasfemeco.

Transirante al movada informo, ni reanoncas la novaĵon pri la 69-a kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista IKUE. Ĝi okazos en Nitra (Slovakio) de la 16-a ĝis la 23-a de julio. La restadkostoj por tiuj kongreso estis malaltigitaj kaj la pli favora aliĝkotizo validos ĝis la 31-a de majo.

Alia rabato koncernas la loĝeblecon en Seminario de Nitra dum la tagoj de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos tuj post la IKUE-kongreso. Ĉiujn rabatojn povos ĝui ankaŭ tiuj, kiuj jam pagis sian aliĝon kaj restadon.

En la ttt-ejo de IKUE (ikue.org) kaj en ĝiaj fejsbukaj paĝoj oni trovos ĉiujn informojn.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):