Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj. - 2016-04-14, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Necesas esti obeemaj je la Sankta Spirito (kp. Agoj 8:26-40); aŭdienco kun anoj de la Papa Skota Kolegio en ĝia 400a datreveno; programo de la vizito al Lesbos: el pure humaneca kaj ekumena karaktero; nova tvitera mesaĝo
Romo: estas inaŭgurita ekspozicio pri la historia ĉirkaŭbrako inter papo Johano Paŭlo kaj ĉefrabeno Elio Toaff; Ameriko: en la Semajno de la Originaj Popoloj, profunda solidareco kaj proksimiĝo al ĉiuj indiĝenaj komunumoj; Ĝenevo: la siria krizo je la centro de malfacila intertraktado; Sud-Koreio: rezultoj de parlamenta balotado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj.

“Necesas esti obeemaj je la sankta Spirito, ne rezisti al Li”. Dum la ĉi-matena Meso en domo sankta Marta Papo Francisko avertis kontraŭ tiuj, kiuj pravigas tian reziston per la tiel nomata “fideleco je la leĝo”.
 

Deirante el la unua legaĵo de la hodiaŭa liturgio, ĉerpita el la Agoj de la apostoloj ĉapitro 8-a, kiu parolas pri la evangelizado de etiopo fare de apostolo Filipo, Francisko rimarkis, ke la rolulo de tiu renkonto ne estas Filipo nek la etiopo, sed la sankta Spirito, kiu naskigas kaj kreskigas la Eklezion. La apostolo, aferplena kiel ĉiuj episkopoj, tiutage certe havis sian agadplanon, sed la Spirito diris al li lasi ĉion kaj iri al la etiopo, kaj li obeis.


“La Spirito, komentis la Papo, laboris en la koro de la etiopo, proponis al li la donacon de la kredo kaj tiu viro sentis ion novan en sia koro. Li petis la bapton, li estis obeema je la Spirito. Je la fino li iris sian vojon, ĝojante. Ĝi estis la ĝojo de la obeemo je la Spirito”.


“Bela preĝo por peti la obeemon je la Spirito – finis Francisko – estas en la tria ĉapitro de la unua libro de profeto Samuelo: ‘Parolu, Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas’: ankaŭ ni povas tiel preĝi: peti la obeemon je la Spirito kaj per ĝi antaŭenporti la Eklezion, esti rimedoj de la Spirito por ke la Eklezio povu progresi”.


Post la Meso la Papo atingis la Salonon de la Konsistorio, kie li akceptis aŭdience la superulojn kaj studentojn de la papa skota Kolegio, en la 400-a datreveno de ĝia transformo en porpastra seminario.


Antaŭ 400 jaroj, marte de 1615, skota jezuito, pastro, sankta John Ogilvie, estis torturita kaj pendumita dum la kontraŭkatolika persekuto en Skotlando. Li estis akuzita je majest-atenca krimo ĉar li estis fidela je la Papo: li kaŝe celebris Mesojn kaj, same kaŝe, li konsolis la enprizonigitajn katolikojn.


Unu jaron poste aliaj 16 kuraĝaj viroj decidis reveni al Skotlando kiel pastroj por prediki la evangelion, malgraŭ la granda danĝero. “Tiu decido naskiĝis el la sango de la jezuita martiro”, diris la Papo, kiu daŭrigis jene: “Ankaŭ ni vivas en tempo de martireco kaj en kulturo ofte malamika al la Evangelio. Mi instigas vin havi la saman spiriton de sindediĉo, kiun havis viaj antaŭuloj. Amu Jesuon super ĉio”.


Ĝi estos vizito el pure humaneca kaj ekumena karaktero tiu de Papo Francisko al insulo Lesbo, postmorgaŭ, la 16-an de Aprilo. Pastro Federico Lombardi, direktoro de la vatikana gazetara salono, tion diris prezentante hodiaŭ al la ĵurnalistoj la programon de tiu tago. 5 horojn la Papo restos en tiu landlima tero, je malmultaj kilometroj el la turka marbordo kaj celatingo de tiuj, kiuj fuĝas el la milito, plejparte el tiu en Sirio. La vizito estos ekumena ĉar ĝin faros kune la Papo, la ekumena Patriarko kaj la Ĉefepiskopo de Ateno.


“Ĉi tiu vizito – klarigis pastro Lombardi – naskiĝas el la zorgado de la Papo pro la situacio de la migrantoj kaj rifuĝintoj. Zorgado komuna kun Patriarko Bartolomeo, kun kiu estas profunda sintonio, kaj kundividita de la greka ortodoksa Eklezio, kiu travivas tre evidente en sia lando la gravegan situacion, kiun ni konas”.


La Papo alvenos al la insulo Lesbo je la loka horo 10-a kaj 20, akceptita en la flughaveno de la greka Ĉefministro Tsipras, de la Ekumena Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo kaj de la Ĉefepiskopo de Ateno kaj de la tuta Grekio Ieronymos. Post privata renkontiĝo inter Francisko kaj Tsipras, la tri religiaj gvidantoj iros kune al la kampo por rifuĝintoj de Moria, kie restadas ĉirkaŭ 3000 homoj. Antaŭ la alveno al la tendaro, la Papo salutos 115 junajn gastojn de la centro kaj poste aliajn 250 personojn en la tendo de la korto kutime uzata por registri la rifuĝintojn.


Tie okazos paroladoj, kun posta subskribo de la komuna deklaro por humaneca kaj ekumena engaĝiĝo. Post la tagmanĝo en transportkestego kun 8 rifuĝintoj, la Papo forlasos la kampon kaj atingos la havenon de Mitileno por renkonti la lokan loĝantaron kun la malgranda katolika komunumo. Fine de sia parolado, Francisko kun la ekumena Patriarko kaj la Ĉefepiskopo de Ateno preĝos por la viktimoj de la migradoj kaj ĵetos en la maron 3 laŭrajn kronojn. Denove en la flughaveno, antaŭ la reveno al Romo, planita je la horo 16-a kaj 30, la Papo renkontos private kaj unuope, Ĉefepiskopon Ieronymos, Patriarkon Bartolomeo kaj la Ĉefministron Tsipras.


Teksto de la hodiaŭa tŭitera mesaĝo de la Papo: “La amo estas, en la plej kerna esenco, la unika lumo, kiu heligas ĉiam denove malluman mondon”.


Kaj nun aliaj informoj: 30 jarojn post la historia ĉirkaŭbrako inter sankta Johano Paŭlo la 2-a kaj ĉefrabeno Elio Toaff, estis inaŭgurita en la roma hebrea Muzeo, kaj daŭros ĝis la 14-a de Julio, ekspozicio kiu memorigas tiun geston de frateco. La renkonto, okazinta la 13-an de aprilo 1986 en la roma ĉefsinagogo, estas solenata kiel nepra etapo de la dialogo inter hebreismo kaj katolikismo.


BUENOS AIRES. Profunda solidareco kaj proksimiĝo al ĉiuj indiĝenaj komunumoj de Argentino estis esprimita de la komisiono por paŝtista agado ĉe praloĝantidoj de la loka episkopara Konferenco, antaŭvide al la semajno de la originaj popoloj, solenota en Argentino de venonta mardo ĝis la 25-a de aprilo. “Ĵusdate – oni legas en komuniko de la komisiono – Papo Francisko pardonpetis al la indiĝenoj de Chiapas en Meksikio pro la laŭsistema kaj struktura ekskludo kiun ili travivis fare de la socio. Ĝi estis situacio kiu okazis ankaŭ en Argentino. Ni agnoskas nian silenton kaj nian komplicecon en tiu proceso kaj ni pardonpetas pro la manko de nia evangelia atesto”.


Titolita “Memdecido: la rajto esti kaj havi”, la semajno de la originaj popoloj celas defendi la kulturon kaj rajtojn de tiuj popoloj, kiu loĝas en la tuta amerika kontinento.


ĜENEVO. La siria krizo estas je la centro de la malfacila intertraktado en Ĝenevo, kiu rekomenciĝis hieraŭ, por klopodi ĉesigi la konflikton, kio, laŭ la usona prezidanto Obama ne povos okazi sen forigi Assad el la povo. Sed la registaro de Damasko jam sciigis, ke li tute ne flankentiriĝos. La temon pri la politika transiro en Sirio oni pristudos dum la pinta renkonto de la Golfo, venontsemajne en Saŭd-Arabio.


SEULO. Estas definitivaj la rezultoj de la balotoj en Suda Koreio. La Konservativa partio de Ĉefministro Saenuri konkeris preskaŭ 41 procentojn de la seĝoj: post 16 jaroj la partio de prezidanto Park fariĝis minoritato en la Parlamento. Venkis partio Minjoo de Koreio, socialliberalisma, kiu estos la pli granda grupo en la koreia Parlamento.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):