Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj. - 2016-04-27, mer Radio Vatikana - Esperanto
Ne estas aŭtomate ke kiu vizitadas la domon de Dio, tiu kapablas ami la proksimulon: la leciono de la Bona Samariano (Luko 10:25-37)
Pri la nemalhavebla sindevigo de la laikoj en la publika vivo de Latinamerikaj landoj: La eklezio ne estas elito de pastroj; dekretoj pri beatproklamoj de martiroj de la albanaj komunismaj jaroj kaj de la hispana interna milito; rezigno akceptita de kardinalo Jaime Ortega, la cefepiskpo de Havano dum 35 jaroj, anstataŭigota de ĉefepiskopo Juan de la Caridad Garcia; venonta Preĝoviglado por Forvixŝi la Larmojn de fizika aŭ spirita suferado, portante konsolon kaj esperon; novaj tviteraj mesaĝoj .... Romo: Parolado al la deka Seminario de la Komunikantoj pri la reformo de la vatikanaj amaskomunikiloj; Austrio: reto longa 370 metroj starigota kontraŭ amasa alveno de migrantoj ĉe la landlimo kun Italio; Hispanio: ne estas konsento ĉe la partioj pri nova ĉefministro; Sud-Sudano: la lando esperas ekiri la vojon de paciĝo post du jaroj kaj duono da interna milito; Venezuelo: laborsemajno de du tagoj por ŝtatoficistoj por alfronti energian krizon.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo

Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj.

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):