Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj. - 2016-05-05, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Tvitera mesaĝo ligiĝas al la preĝoviglado "por forviŝi la larmojn"; premio Karolo la Granda aljuĝita al papo Francisko; reeĥojn estigis la kritikoj fare de la papo pri la vivkondiĉoj de rifuĝintoj en Europo
Egiptio: nova leĝo diskutota pri la konstruo de kultejoj; Jemeno: pastro Tom Uzhunnalil daŭre vivas; Eŭropa Komisiono: la komisiono rajtigis plian ses-monaton validon de la re-enkonduko de la kontroloj ĉe la landlimoj de la Ŝengena Areo, akra kritiko de la prezidanto de la italaj Kuracistoj sen Landlimoj; Turkio: la ĉefministro demisiis post intensa duelo kun la prezidanto; Sirio: estas deciditaj du tagoj de batalohalto, ankaŭ en Aleppo - malhela perspektivo pro la rekomenco de intertraktoj en Ĝenevo; Gaza-urbo: rekreskas streĉiĝoj inter Israelo kaj Hamaso; Brazilo: la prezidantino sin difinas "senkulpa viktimo" - preĝpeto por la lando; Venezuelo: subskriboj kolektitaj por referendumo pri la malelekto de prezidanto Maduro.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j):

Informoj pri papo Francisko; Internaciaj informoj.

Papo Francisko publikigis hodiaŭ ĉi tiun tŭiteran mesaĝon: “La Sinjoro konsolas nin. Ni ĉiuj estas vokataj konsoli niajn gefratojn, atestante, ke nur Dio povas elimini la kaŭzojn de la dramoj”. La teksto ligiĝas kun la ĉi-vespera preĝa viglado “por forviŝi la larmojn”: por ĉiuj, kiuj bezonas konsolon. Ĝin gvidis la Papo mem en la vatikana Baziliko. La doloro havas multajn formojn, la mizerikordo, nur tiun de la Patro: por atesti tion, aŭ pli bone, por kundividi la suferon kun la Papo estis multaj personoj.


Dum la celebro la Papo disdonigis devotecan objekton: “Agnus Dei”, tio estas, vaksa ovalo kun la marko de la paska ŝafido unuflanke kaj la logoo de la Jubileo de la mizerikordo, aliflanke. Rekte el la manoj de la Papo ricevis “Agnus Dei” 10 personoj, reprezente de ĉiuj kun homaj historioj de granda sufero kaj kiuj prezentis sian ateston: gepatroj kies filo memmortigis sin, familianoj de viktimoj de la devo, de amasmurdoj, de mafio, de hazard-ludo.


Estos liverita morgaŭ je tagmezo en Vatikano al Papo Francisko premio Karolo la Granda, je la ĉeesto de la germana kancelierino Angela Merkel kaj de la estroj de la eŭropaj parlamento, konsilio kaj komisiono. La premion aljuĝas ĉiujare urbo Akeno al personoj, kiuj distingiĝis pro sia rolo favore al la eŭropaj valoroj. La Papo ricevas ĝin pro la sindevigo favore al la konstruo de Eŭropo de paco, bazita sur komunaj valoroj kaj malfermita al aliaj popoloj kaj kontinentoj. Ĵusdate estigis vastan reeĥon la kritikoj eldiritaj de Francisko pri la vivkondiĉo de la rifuĝintoj en Eŭropo.


KAIRO. La pretigo de la nova egipta leĝo pri la konstruo de kultejoj, prilaborata de jaroj, nun estas preskaŭ finita kaj ĝin pridiskutos la parlamento de Egiptio ene de la nuna monato. Aŭtune de 2014 la reprezentantoj de la ĉefaj kristanaj Eklezioj kaj komunumoj ĉeestantaj en Egiptio sendis al la registaro siajn konsilojn kaj proponojn pri la konstruo de kristanaj kultejoj. La ĉefa principo, kiun ili proponis, estis la apliko de proceduroj facilaj kaj klaraj, kiuj dependu nur de la leĝo, kaj ne de alies plaĉoj.


La burokratiaj kondiĉoj, kiuj igas komplika la konstruon de novaj preĝejoj datiĝas plejparte de la otomana periodo. En 1934 la ministro pri internaj aferoj aldonis 10 regulojn, kiuj interalie malpermesas la konstruon de novaj preĝejoj apud lernejoj, registaraj domoj, fervojoj, kanaloj kaj en rezidkvartaloj. Multkaze, la strikta apliko de tiuj reguloj malebligis la konstruon de preĝejoj en urboj kaj vilaĝoj loĝataj de kristanoj, ĉefe en la kamparaj regionoj de Supra Egiptio.


SANAO. Pri la travivaĵo de pastro Tom Uzhunnalil, la salezano trudkaptita de ekstremisma taĉmento en Jemeno, gravas konservi viva la atenton kaj konservi malfermita la komunik-kanalon, sen premoj nek provizo de falsaj esperoj. Tion deklaris pastro Francesco Cereda, vikario de la superulo de la salezanoj, kiu aldonis: “ni scias, ke pastro Tom daŭre vivas”.


Ekde la 4-a de marto tiu salezana pastro estas kaptito de la ĝihada grupo, tre probable ligita al la sinnomanta Islama Ŝtato; ĝi atakis ripozdomon por maljunuloj kaj malsanuloj en Adeno, mortigante 4 monakinojn de Patrino Tereza kun aliaj 12 personoj, kaj forportante la pastron.


STRASBURGO. La eŭropa komisiono rajtigis plian 6-monatan validon de la reenkonduko de kontroloj ĉe la landlimoj de 5 landoj de la tiel nomata Ŝengena Areo: Aŭstrio, Danlando, Germanio, Norvegio kaj Svedio. La komisiono ankaŭ rekomendis al la eŭrop-uniaj konsilio kaj parlamento la liberaligon de vizoj por la turkaj civitanoj en la areo de la traktato por libera cirkulado, kiun oni plene restarigos ene de la venonta jarfino.


Pri la azilo-rajto kaj la koncerna traktato de Dublino, la eŭropa komisaro Dimitris Avramopoulos diris, ke ĝi estis mortigita de senprecedenca premado, kaj ke nova eŭropa propono estos pli valida: la eŭropa datumbanko de la fingrospuroj fariĝos nova agentejo por la azilo. Oni prezentis ankaŭ aŭtomatan sistemon por la relokigo de la rifuĝintoj kiam la landoj de ilia unua alveno superas sian akcepto-kapablon. Ĉi tiu sistemo aldoniĝas al la skemo de relokigo de 160.000 rifuĝintoj nun en Greklando kaj Italio. Ĉi tiu dua sistemo preskribas la pagon de 250.000 eŭroj por ĉiu rifuĝinto ne akceptita de la landoj, kiuj devas fari tion. Tute kontraŭ ĉi tiu monpuno staras Ĉeĥa Respubliko, Hungario, Pollando kaj Slovakio.


En ĉi tiu situacio, ne uzas duonajn vortojn la prezidanto de la itala sekcio de Kuracistoj Sen Landlimoj, Loris De Filippi, kiu substrekis, ke “konstruante murojn kaj barilojn, Eŭropo cedas je egoismo kaj cinikeco”.


ANKARO. La ĉefministro de Turkio Ahmet Davutoğlu demisiis post intensa interdefio kun la respublika prezidanto Recep Tayyip Erdoğan. Laŭ komentistoj la duelo estas persona kaj politika, ĉar la moderpolitika starpunkto de Davutoğlu estas baro por tiu malmola kaj alcentrigema de la prezidanto. La eksa ĉefministro ne konkuros por la gvidado de la partio al kiu aliĝas ambaŭ ŝtatestroj kaj li revenos al la akademia vivo.


DAMASKO. Estis deciditaj du tagoj de batalhalto en Sirio, kun ĝia plivastigo al urbo Alepo, kie dum la lastaj du semajnoj furiozis la bataloj inter registaraj trupoj kaj ribeluloj. Sed la armiloj tondras ankaŭ en centra Sirio ĉe la trupoj de Damasko kaj la milicioj de la sinnomanta Islama Ŝtato por havi la regon de grava vejno de natura gaso ĉe Palmira.
La portempa batalhalto, kiu finiĝos post 24 horoj, estas malforta akordo, rezulto de la perado de Ruslando kaj Usono, dum la estro de la opozicioj, Riyad Farid Hijab deklaris, ke la kolokvoj por la paco atingis sak-straton kaj tie restos dum prezidanto Assad konservas la povon. Malhela estonteco, do, por la rekomenco de la intertraktoj en Ĝenevo. Intertempe, la sekurec-konsilio de Unuiĝintaj Nacioj petis jure persekuti ĉe la internacia pun-tribunalo la respondeculojn pri la bombadoj super Alepo.


GAZA-URBO. Rekreskas streĉiĝoj en la Gaza Sektoro, kie, pasintnokte, la israela armeo faris kelkajn aviadilajn rabekskursojn kontraŭ 4 postenoj de Hamas. Ĝi volis esti respondo al la lastaj atakoj per haŭbizoj kontraŭ la israelaj patroloj, kiuj kontrolas la sekurec-barilon je la landlimo kun la palestina teritorio. Sed la veran batalon oni batalas subtere: la bombadoj celis malkonstrui la tunelojn uzatajn de la palestinaj milicianoj por surprizaj atakoj kontraŭ la israelaj sekurectrupoj.


BRAZILIO. “Senkulpa viktimo” tiel difinis sin dum intervjuo la prezidantino de Brazilo, akuzita je fraŭdo, falsaĵoj kaj trouzo de rolo. La Senato devos decidi pri la petita malelekto venontan merkredon. La ĉefepiskopo de Rio de Ĵaneiro kardinalo Orani João Tempesta parolis pri la situacio kun la Papo kaj post tio li diris al Radio Vatikana: “Mi petis al la Papoi preĝi por Brazilo kaj li diris ke li zorgas kaj preĝas por nia lando”.


KARAKASO. La balotaj aŭtoritatuloj de Venezuelo komencis la kontrolon de preskaŭ du milionoj da subskriboj kolektitaj de la opozicio por okazigi referendumon pri la malelekto de prezidanto Maduro, kiu promesis respekti la volon de la popolo. En la lando kreskas la malfacilaĵoj pro la manko de rimedoj por tuja bezono kaj medikamentoj. Ĉio tio malgraŭ ke Venezuelo estas unu el la pli grandaj produktantoj de petrolo, sed koruptado kaj organizita krimado estas disvastaj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):