Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2016-12-28, mer Radio Vatikana - Esperanto
Ĉiam esperi je Dio, ne timi lamenti kun li, kaj ne timi vidi la realaĵon tia, kia ĝi estas: la ekzemplo de Abrahamo
Konkreta helpo al la loĝantaro de Ukrainio; mesaĝo al la gejunuloj de la 39a eŭropa kunveno de Taizé en Riga: elmontru per vortoj kaj agoj ke la malbono ne havas la lastan vorton en nia historio; eksiĝo de kardinalo Santos Abril y Castello kiel dojeno kaj administranto de la baziliko Sankta Maria la Granda, nomumo de kardinalo Stanislaŭ Rylko; nova tvitera mesaĝo
La komercado de konvenciaj armiloj rezultigis kolosan enspezon de okdek miliardoj da dolaroj; Somalio: la prezidanta balotado, kiu devus okazi hodiaŭ, estas denove prokrastita; Sirio: Rusio kaj Turkio atingis gravan interkonsenton pri batalhalto en la tuta Sirio; Bangladeŝo: vanigita estas atenco kontraŭ katolika preĝejo; Nepalo: la registaro dekretis nacian kristnaskan festotagon.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):