Internaciaj informoj - 2017-07-05, mer Radio Vatikana - Esperanto
Programo de publikaj eventoj de papo Francisko dum julio kaj aŭgusto; forpasis kardinalo Joachim Meisner, eks-ĉefepiskopo de Kolonjo, Germanio - kondolenca telegramo de la papo; mesaĝo al FAO: malsato kaj subnutrado estas la rezulto de subevoluo kaŭzita de la inercio de multaj kaj la egoismo de kelkaj; mesaĝo al nova portalo por migrantoj: la ĉeesto de tiomaj multaj gefratoj kiuj travivas la tragedion de la migrado estas ŝanco por homa kresko, por la renkonto kaj dialogo inter kulturoj; nova tvitera mesaĝo
Italio / Britio: pro juraj motivoj, la brita hospitalo, en kiu kuŝas la 10-monataĝa Charlie Gard, diris ne al la invito transporti lin al roma pediatria hospitalo; Germanio: ekumena interkonsento pri la pravigo ĉe Wittemburg; Egiptio: renkonto de la papa konsilio por la interreligia dialogo kaj la Islama Centro de universitato al-Azhar; Europa Unio: en 2016 estis transportita rekorda nombro de enmigrantoj, ĉefe el Afriko; Malio: estas fondita tutsahela forto por kontraŭstari terorismon en Sahelo; Venezuelo: datreveno de la sendependiĝo, juna viro mortigita, la armitaj grupoj nomataj Colectivos instigas teruron.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

 

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):