Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2019-10-09, mer Radio Vatikana - Esperanto
La Agoj de la Apostoloj: La konvertiĝo de Saŭlo, ideologo (Agoj 9)
Vatikanurbo: Daŭras la Sinodo pri Amazonio; forpasis kardinalo Serafim Fernandes de Araújo, emerita ĉefepiskopo de Belo Horizonte, Brazilo; Kamerunio: Granda nacia debato por solvi la krizon en du anglalingvaj regionoj; Ekvadoro: Fortaj protestoj kontraŭ la registaro, kiu translokiĝis el la ĉefurbo
Prilingva informo: Afrikaj lingvoj estas inter la plej rapide disvastiĝantaj lingvoj parolataj en usonaj familioj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

RESUMO: Al la figuro de Saŭlo, la estonta apostolo Paŭlo, Papo Francisko dediĉis la mediton de la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco en placo sankta Petro. La Agoj de la Apostoloj priskribas lian eksterordinaran “kunpuŝiĝon” kun la amo de Kristo kaj lian konvertiĝon.

La 9-a ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj, el kiu inspiriĝis la papa medito, rakontas pri la konvertiĝo de Saŭlo, komence persekutanto de la naskiĝanta Eklezio kaj poste “ilo elektita de Dio por proklami la Evangelion al la nacianoj”. Ĝuste pri ĉi tiu kompleta transformo parolis la Papo: pri Saŭlo li diris, ke persekutante kristanojn, li pensis servi la leĝon de la Sinjoro kaj ke en li estis “spiro de morto”. Per improvizitaj vortoj Francisko aldonis: “Vi, kiuj alvenas el kelkaj popoloj persekutitaj de diktaturoj, bone komprenas, kion signifas ĉasi homojn kaj kapti ilin”. Poste li daŭrigis jene:

“La juna Saŭlo estas difinita senindulga: persono, kiu elmontras maltoleremon rilate al tiuj, kiuj ne samopinias, kiuj absolutigas sian politikan aŭ religian identecon kaj ĉiuj aliaj fariĝas eblaj malamikoj por kontraŭbatali. Li estis ideologo: por Saŭlo la religio transformiĝis en ideologio. Religia, socia, politika ideologio. Sed la renkonto kun Kristo igos Saŭlon kompreni, ke la veraj malamikoj kontraŭ kiuj batali estas la spiritoj de la malbono, kiuj regas la mondon kaj ke oni ne devas kontraŭbatali la homojn, sed la malbonon, kiu inspiras iliajn agojn”.

La kolera kondiĉo - ĉar Saŭlo estis kolerema - diris plie la Papo - la kolera kaj konfliktanta kondiĉo de Saŭlo invitas ĉiujn demandi al si: kiel mi travivas mian kredon? Ĉu mi iras por renkonti la aliajn aŭ ĉu mi staras kontraŭ la aliaj? Ĉu mi apartenas al la universala Eklezio aŭ ĉu mi havas selekteman ideologion? Ĉu mi amas Dion aŭ ĉu mi amas dogmajn formulojn? Kion pri mia religia vivo? Ĉu la kredo je Dio, kiun mi konfesas, igas min amikema aŭ malamikema kontraŭ tiuj, kiuj estas malsamaj ol mi?

Kiam la resurektinta Sinjoro aperis al Saŭlo por tuŝi lian koron, li postulis konton pri liaj agoj: “Saŭlo, Saŭlo, kial vi persekutas min?”. La Resurektinto montris, ke Li estas unu kun tiuj, kiuj kredas je Li: ataki membron de la Eklezio estas atako kontraŭ Kriston mem. Ankaŭ tiuj, kiuj fariĝis ideologoj ĉar ili volas purecon - inter citiloj - de la Eklezio, atakas Kriston.

Saŭlo – aldonis Francisko - estas kvazaŭ blindigita de la lumo de Kristo kaj el forta, aŭtoritateca kaj sendependa homo li fariĝas malforta, mizera kaj dependa de aliaj. Sed post tiu renkonto komenciĝas lia transiro el morto al vivo. De tiu momento por li gravos nur Kristo kaj, ricevinte la Bapton, li estos ilo en la manoj de Dio por alporti lian nomon al ĉiuj. Kaj la Papo finis jene:

La bapto, do, markas por Saŭlo, kiel por ĉiu el ni, la komencon de nova vivo, kaj ĝin akompanas nova rigardo al Dio, al si mem kaj al la aliaj, kiuj el malamikoj fariĝas fratoj en Kristo. Ni petu la Patron, ke ankaŭ ni povu, kiel Saŭlo, sperti la efikon de lia amo, la unika, kiu povas igi ŝtoniĝintan koron, koro el karno, kapabla akcepti en si la samajn sentojn de Kristo Jesuo.

Kaj nun aliaj informoj. Daŭras en Vatikano la laboroj de la speciala Asembleo de la Sinodo de Episkopoj pri Amazonio: 174 patroj ĉeestis ĉi-matene en la salono por la 5-a ĝenerala kunsido. Inter la motivoj de zorgado prezentitaj ĉi-matene estis tiu pri la tuteca sano de Amazonio. La modelo de disvolviĝo laŭ la kapitalismo, kiu voras la naturon; la fajroj detruantaj la regionon; la koruptado, senarbarigo kaj kontraŭleĝaj kultivadoj fakte minacas ĉu la sanon de homoj ĉu tiun de la teritorio kaj de la tuta planedo.

La ekumena kaj interreligia dialogoj restas urĝaj kaj nemalhaveblaj por la regiono, karakterizita de multkultura kunteksto. Interkultureco estas pli ol defio. Ne al altrudo de la propra kulturo desupre. Jes al akcepto de la alia kaj al sana malcentrigo laŭ sinoda perspektivo. Oni krome pledis por pli granda engaĝiĝo de laikoj per la starigo de novaj paŝtistaj servadoj kiuj respondu al la bezonoj de la amazoniaj popoloj. Specialan preĝon oni levis por la malfacila situacio en Ekvadoro.

VATIKANURBO. Forpasis hieraŭ kardinalo Serafim Fernandes de Araújo. Naskita, unua el 16 gefratoj, en 1924 en Brazilo, li estis emerita ĉefepiskopo de Belo Horizonte. Li ĉiam distingiĝis pro sia aktivado favore al eduko kaj soci-komunikado. Post lia forpaso la kardinalaro konsistas el 224 kardinaloj, el kiuj 127 elektantoj kaj 97 neelektantoj en eventuala konklavo.

JAUNDEO. Granda nacia debato okazis en Kamerunio de la 30a de septembro ĝis la 4a de oktobro por klopodi solvi la krizon en la du anglalingvaj regionoj de la lando. En la dialogo – sciigas informagentejo Fides – partoprenis membroj de la civila socio sed ne la gvidantoj de la separistaj armitaj grupoj. Post 4 tagoj da debatado oni pretigis proponon por havigi specialan statuson al la du anglalingvaj regionoj, sed la ideo restas tute ĝenerale, ankoraŭ ne preciza.

Ekde 2016 en la du regionoj, nordokcidente kaj sudokcidente de Kamerunio, estas klopodado por secesio, estigita de la peto de la lokaj anglalingvaj loĝantaroj povi uzi la anglan anstataŭ la francan lingvon en lernejoj kaj tribunaloj. Tiu batalado jam kaŭzis la morton de 2.000 homoj, devigis fuĝi pli ol 500.000 loĝantojn kaj malebligis al pli ol 600.000 infanoj viziti lernejon.

QUITO. En Ekvadoro, de unu semajno, okazas malmolaj protestoj kontraŭ la decidoj de la registaro por revivigi la ekonomion. Post tagoj de protestoj, strikoj kaj barikadoj, prezidanto Lenin Moreno anoncis la translokigon de sia registaro el la ĉefurbo Quito al la marborda urbo Guayaquil. La decidon oni alprenis kelkajn horojn antaŭ la komenco, morgaŭ en Quito, de impona manifestacio kun partopreno de pli ol 20.000 indiĝenoj. Sindikatoj, studentaj movadoj kaj kelkaj opoziciaj partioj ankaŭ aliĝis al la protesto. Estigis la protestojn la kresko de la prezo de la brulaĵoj, post nuligo de ŝtataj subvencioj.

Ni finas per informo pri lingvoj. VAŜINGTONO. Lastatempe publikigitaj datumoj de la usona censa buroo sciigas, ke la afrikaj lingvoj estas inter la dek pli rapide disvastiĝantaj lingvoj parolataj en la familioj de Usono. La disvastiĝo ŝuldiĝas al la enmigradoj en Usono. Kvankam afrikaj enmigrantoj konsistigas malgrandan procentaĵon el ĉiuj enmigrintoj, tamen ilia nombro duobliĝis ĉiun jardekon ekde 1970. Nun afrikanoj konsistigas en Usono 39% de la tuta nigrahaŭta loĝantaro naskita alilande: ili estis 24-procentoj en 2000.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):