Internaciaj informoj - 2019-10-10, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Sinodo pri Amazonio: Preĝo por la fratoj hebreoj en la Tago de Yom Kippur, memore pri la viktimoj de atenco en Halle, Germanio; diskuttemoj de la Sinodo: - la problemo de toksikaj drogoj en Amazonio - hidroelektraj centraloj, brulegoj kaj senarbarigo - sekvonta programo de la Sinodo - tri ĉefaj temoj: la ekologia problemo, la neceso respekti homajn rajtojn, la maniero esti eklezio en Amazonio
Sirio: La dua tago de la operaco fare de Turkio, dekmiloj da fuĝantoj, averto al Eŭropo de prezidanto Erdogan, komentoj de Sergej Lavrov kaj Mike Pompeo; Jerusalemo: Estas subskribita ĝenerala interkonsento pri la restaŭrado de la Sankta Tombo; Kartvelio: Tbiliso estas elektita Monda Ĉefurbo de la Libro por 2021
Soleniĝis la Monda Tago kontraŭ Mortopuno.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

Dum la sesa Ĝenerala Kunsido de la Sinodo de la episkopoj pri Amazonio, okazinta hieraŭ posttagmeze kun la partopreno de 180 sinodaj patroj, Papo Francisko malfermis la laborojn per preĝo por la “fratoj hebreoj” en la tago de Yom Kippur; je la fino de la kunsido li ankaŭ memoris la viktimojn de la atako kontraŭ sinagogo en Halle, Germanio.

La komercado de toksikaj drogoj kaj ĝiaj tragikaj postsekvoj estis inter la temoj de la intervenoj faritaj dum la hieraŭa ĝenerala kunsido de la Sinodo. En kelkaj lokoj de la tutamazonia regiono, la procento da tero en kiu oni kultivas kokaon kreskis el 12.000 ĝis 23.000 hektaroj, kun detruaj efikoj pro la disvastiĝo de krimoj kaj la interrompo de la natura ekvilibro en la teritorio, kiu pli kaj pli dezertiĝas. Ankaŭ la konstruo de hidroelektraj centraloj, kiu kuntrenas senarbarigon de vastaj naturaj medioj riĉaj je biodiverseco, samkiel la rajtigitaj fajroj, kiuj detruas milionojn da hektaroj da tero, havas tre fortan efikon sur la medio de kelkaj regionoj, ŝanĝante la ekologian sistemon. Pro tio necesas alvoko al ekologia konvertiĝo. Ke la Eklezio, jen la deziro de la sinodaj patroj, estu profeteca voĉo, por ke la temo de tuteca ekologio eniru la agad-programon de internaciaj organizaĵoj.

Kun la hieraŭa kunsido finiĝis la unua serio de intervenoj de la 184 sinodaj patroj dum la ĝeneralaj kunsidoj. Hodiaŭ komenciĝis la laboroj en la malgrandaj rondoj. kiu daŭros ĝis morgaŭ, kaj sabaton rekomenciĝos la ĝeneralaj kunsidoj. La 16an kaj 17an de oktobro la patroj renkontiĝos denove en la malgrandaj rondoj kaj la 17an vespere estos oficiale prezentita la fina raporto. Dum la lasta labor-semajno de la Sinodo oni prilaboros la projekton de dokumento, kun fina voĉdono la 26an de oktobro kaj posta livero al la Papo, kiu dimanĉon la 27an ĉefcelebros la konkludan Meson.

Ĝis hieraŭ la debatoj en la ĝeneralaj kunsidoj fokusiĝis sur tri ĉefaj temoj: la ekologia problemo; la neceso respekti homajn rajtojn kaj la ligon inter homo kaj kreaĵaro kaj malakcepti ĉiajn formojn de perforto; la maniero esti Eklezio en Amazonio, kio implicas la neceson pritrakti temojn kiel la kulturo kaj interkulturo, la nesufiĉo de pastroj, la ebleco de novaj ordinitaj oficoj kaj la rolo de pastroj, laikoj kaj virinoj; la graveco de la sakramentoj por la komunumo.

DAMASKO. En la dua tago de la turka armea operaco en la nordoriento de Sirio, bombadoj kontraŭ kurdaj celoj daŭras. UN parolas pri dekoj da miloj da fuĝantoj. Armeaj fontoj de Ankaro raportas, ke du vilaĝoj estis konkeritaj okcidente de Tal Abyad. Depost la komenco de la operacoj estas almenaŭ 109 mortintoj, kiujn la turka prezidanto Erdoğan nomis “teroristoj”. Li ankaŭ avertis la internacian komunumon pri la postsekvoj de eventuala alilanda enmiksiĝo. “Se la Eŭropa Unio akuzas nin pri okupacio de Sirio kaj malfaciligos nian armean operacon, ni malfermos la pordojn por 3,6 milionoj da rifuĝintoj kaj sendos ilin al ĝi”, diris la turka prezidanto.

Siaflanke, la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Serghei Lavrov diris, ke la armea operaco de Turkio estas rezulto de la agadoj de Usono en tiu regiono. Lavrov aldonis, ke Ruslando akcelos la dialogon inter Damasko kaj Ankaro kaj la kontaktojn inter Damasko kaj tiuj kurdaj grupoj, kiuj rezignos je ekstremismo kaj terorismaj taktikoj. Ankaŭ la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo levis sian voĉon, redirante, ke Usono ne donis verdan lumon por la invado de Sirio. Tamen, li aldonis, estas justaj la zorgoj de la turkoj pri sekureco.

JERUSALEMO. Pasintan mardon, en la Gardejo de la Sankta Lando en Jerusalemo, estis subskribita ĝenerala interkonsento inter la franciskana Gardado de la Sankta Lando kaj itala fondaĵo, por startigi la procedurojn por la laboroj, kiuj celu konsolidigi la fundamentojn de la niĉo kaj pavimo de la Baziliko de la sankta Tombo. La interkonsento enkadriĝas en la akordo subskribita de la tri Eklezioj kiuj kundividas la gardadon de la Sankta Tombo kaj la konservon de la status quo (antaŭstato) interne de tiu sankta loko: la greko-ortodoksa Patriarkejo de Jerusalemo, la armena apostola Patriarkejo kaj la katolika Eklezio per la Gardado de Sankta Lando. La tri eklezioj ankaŭ prizorgos la kolekton de la mono necesa por financi la restaŭradon.

La sanktejo, konstruita de Imperiestro Konstanteno sur la restaĵoj de antaŭa romia templo en la loko, kiun oni respektegis kiel tombon de Jesuo, estis parte detruita en la 7a jarcento kaj poste en 1009. La preĝejo estis rekonstruita duone de la 11a jarcento. En marto 2017, raportas informagentejo Fides, estis lanĉita alarmo pri la risko de ebla disfalo de la Baziliko de la sankta Tombo, kiu staras sur malstabila bazo de ne-fortikiĝintaj restaĵoj de antaŭaj strukturoj, kun apudaj tuneloj kaj kanaloj. Multaj el la pilastroj, pezaj 22 tunojn, kiuj subtenas la kupolon, baziĝas sur 1,20 metroj da ne-konsoliditaj ruboj. Ĉio ŝajnas minacata de grava struktura kolapso, kiu, laŭ fakuloj, ne estus malrapida sed katastrofa.

TBILISO. La ĉefurbo de Kartvelio estis elektita monda ĉefurbo de la libro por la jaro 2021, post la ĉi-jara Ŝarja (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) kaj la venontjara Kuala-Lumpuro (Malajzio). La anoncon donis Unesko, kiu aldonis, ke kvankam en la amaskomunikiloj oni ne multe parolas pri la mondaj ĉefurboj de la libro, tamen la iniciato konsistigas grandan eblecon interalie por interkono kaj dialogo inter la popoloj.

Lasta informo. Soleniĝas hodiaŭ la monda tago kontraŭ mortopuno. La efiko de ĉi tiu kruela puno koncernas ankaŭ la familiojn de la mort-kondamnitoj, ĉefe la filojn. Ĉi-jare, por la unua fojo, la monda tago, koincide kun la 30a datreveno de la internacia konvencio pri la rajtoj de la infano, turnas la atenton al la rajtoj de la infanoj-filoj de gepatroj en la mortobranĉoj aŭ jam ekzekutitaj. Oni substrekas, ke tiuj filoj, ofte forgesitaj kaj socie malfavorataj, povas suferi traŭmaton dum la juĝ-procezo, kiu decidas pri ekzekuto: ĝi estas emocia kaj psikologia pezo, kiu malrespektas iliajn rajtojn. Pro tio, la komitato por juraj aferoj kaj homaj rajtoj de la Konsilio de Eŭropo, en komuniko, alvokas tre atenti la superan intereson de tiuj filoj en la verdiktoj pri la gepatroj kaj respekti la malpermeson apliki mortpunon kontraŭ homoj, kiuj aĝis malpli ol 18 jarojn je la tago de la supozata krimo.

165 landoj jam ĉesis apliki mortopunon, forigante ĝin el la punkodoj aŭ ne okazigante ekzekutojn dum multe da tempo. 33 landoj konservas kaj aplikas la punon. Pasintjare la nombro da ekzekutoj estis almenaŭ 2.758, tamen malfacilas havi precizajn datumojn, ankaŭ pro tio ke ofte la landoj konservas ilin sekretaj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):