Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2019-10-16, mer Radio Vatikana - Esperanto
Petro kaj la Agoj de la Apostoloj (Agoj 10, 11): Venki individuismojn aŭ apartismojn, malfermiĝi al la universaleco de la savo; pri la elekto al la papado antaŭ 40 jaroj de sankta Johano Paŭlo la Dua
Mesaĝo en la Monda Tago de Nutrado; meso okaze de la Monda Misiista Tago
Pollando: La Tago de la Papo, memore pri la papado de sankta Johano Paŭlo la Dua; Turkio: Renkonto inter prezidanto Erdogan kaj la usonaj vicprezidanto kaj ŝtatsekretario, Mike Pence kaj Mike Pompeo; Ekvadoro: Nuligita estas la dekreto kiu altigis la prezon de brulaĵoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

Venki individuismojn aŭ apartismojn, malfermiĝi al la universaleco de la savo, venki rezistojn kaj allasi sin al la planoj kaj kreemo de Dio por trairi novajn vojojn. Per ĉi tiuj instigoj Papo Francisko, dum la ĉi-matena ĝenerala aŭdienco, daŭrigis la meditojn pri “la vojaĝo de la Evangelio en la mondo” rakontita de sankta Luko evangeliisto en la Agoj de la Apostoloj. Hodiaŭ la Papo parolis pri Petro, laŭ la 10-a kaj la 11-a ĉapitroj de la Agoj.

“Dio - klarigis la Papo - instigas nin venki ĉiun individuismon por vivi plene en frateco. Jen la celo: venki apartaĵojn kaj malfermiĝi al la universaleco de savo, ĉar Dio volas savi ĉiujn. La baptitoj estas vokataj eliri el si mem kaj malfermiĝi al aliaj, por travivi proksimiĝon, la stilon de kunvivado, kiu transformas ĉiun interpersonan rilaton en sperton de frateco”.

La Papo rakontis la dian “provokon” al Petro, evento kiu markis decidan turnopunkton en lia vivo kaj kiu estigis ŝanĝon de lia pensmaniero. Oni tion legas en la 10-a ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj. Fronte al la rifuzo de la apostolo manĝi tion, kio estas en granda tuko malsuprenirinta de la ĉielo, ĉar li, bona judo, taksis ĝin profana aŭ malpura, Dio aŭdigas sin, instigante ne nomi profana tion, kion oni purigis.

Per ĉi tiu okazintaĵo la Sinjoro volas, ke Petro ne plu taksu la eventojn kaj la homojn laŭ la kategorioj pura-malpura, sed ke li lernu progresi, por rigardi la personon kaj la intencojn de la koro. Tio, kio igas la homon malpura, fakte ne venas deekstere, sed nur deinterne, de la koro. Kaj Jesuo diris tion klare.

Dum la vizito al la domo de centestro Kornelio, alilandano, necirkumcidita sed kiu “faras multajn almozojn kaj ĉiam preĝas al Dio”, Petro estigas skandalon, predikante Kriston krucumitan kaj resurektitan, la pardonon de la pekoj al tiu, kiu kredas je Li kaj baptante ĉiujn en la nomo de Jesuo. La 11-a ĉapitro de la Agoj aldonas, ke kiam pri tiu eksterordinara evento - por la unua fojo okazinta - oni eksciis en Jerusalemo, la fratoj, ŝokitaj de la konduto de Petro, forte admonis lin, ĉar Petro laŭ ili faris ion, kio estis ekster la kutimo, ekster la leĝo. Post la renkonto kun Kornelio, Petro estas pli libera de si mem kaj pli en kunuleco kun Dio kaj kun la aliaj, ĉar li vidis la volon de Dio per la agado de la Sankta Spirito.

Ĉi tiuj du eventoj klarigitaj de la Papo instigas demandi al si ĉu “ni estas malhelpo por la renkonto kun Dio aŭ malhelpo al niaj fratoj por iri al la Patro. Evangelizanto - substrekis Francisko - ne povas esti malhelpo por la kreanta agado de Dio, kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj, sed iu, kiu faciligas la renkonton de la koroj kun la Sinjoro”. El tio ĉi fontis la papa instigo esti fruktodona grundo por la kreemo de Dio: “hodiaŭ ni petu la gracon lasi - li finis - ke ni estu mirigitaj de la surprizoj de Dio, ke ni ne baru lian kreivecon, sed ke ni agnosku kaj favoru la pli kaj pli novajn manierojn, per kiuj la Resurektinto elverŝas sian Spiriton en la mondo kaj altiras la korojn konigante sin kiel Sinjoron de ĉiuj”.

Dum la salutoj al la polaj pilgrimuloj, fine de la ĝenerala aŭdienco, Francisko memorigis la elekton al papado de sankta Johano Paŭlo la 2-a en la hodiaŭa tago antaŭ 40 jaroj. “Ni memoru - li diris - ke lia alvoko malfermi korojn al Kristo estas ĉiam aktuala. Per lia perado mi petas al la Sinjoro abundajn donacojn de la Sankta Spirito por ĉiuj vi”.

Pliaj informoj pri Papo Francisko. Okaze de la hodiaŭa monda tago de nutrado li sendis mesaĝon al FAO (la fonduso de UN pri nutrado kaj agrikulturo) emfazante, ke necesas reveno al simpleco kaj sobreco en la vivo-stiloj por havi sanan rilaton kun si mem, kun la fratoj kaj kun la naturmedio. “Estas kruele, maljuste kaj paradokse - skribis la Papo - ke hodiaŭ ekzistas nutraĵoj por ĉiuj kaj tamen ne ĉiuj povas havi ilin aŭ ke estas regionoj de la mondo, kie la nutraĵoj estas malŝparataj, forĵetataj, superkonsumataj aŭ destinitaj al celoj, kiuj ne koncernas homan nutradon”.

Francisko memorigas krome, ke fronte al 820 milionoj da malsatantoj, estas preskaŭ 700 milionoj da homoj kun trodikeco, viktimoj de nekorektaj manĝo-kutimoj. Ĝi estas situacio, kiu aperas ankaŭ en landoj kun malalta nacia enspezaro ĉar en ili oni kopias la modelojn de sinnutrado de la ekonomie progresintaj landoj. El tio fontas la disvastiĝo de malsanoj estigitaj de misekvilibroj pro eksceso, kiel ekzemple diabeto, aŭ estigitaj de misekvilibroj pro nesufiĉo, kiel anoreksio.

“Necesas - konkludas la Papo - konvertiĝo de nia agad-maniero komencante de la nutrado. La trairenda vojo estas la prizorgo de vivmanieroj inspiritaj de dankemo pro ĉio, kion ni ricevas, strebante al modereco, abstino, memregado kaj solidareco”.

“La lukto kontraŭ malsato kaj subnutrado ne ĉesos - konkludas la Papo - dum la logiko de la merkato triumfos kaj oni serĉos profiton ĉiuokaze, igante la nutraĵon nura komerca produkto, submetita je financa spekulacio. Unu estas la solvo: prizorgi la homojn, precipe tiujn sen manĝo. Kiam la homa persono estos lokita en la loko je kiu li rajtas tiam la humanecaj helpoj kaj la evolu-programoj pli multe efikos kaj donos la atendatajn rezultojn. Ni ne povas forgesi, ke tio, kion ni amasigas kaj malŝparas, estas la pano de malriĉuloj”.

Venontan dimanĉon matene Papo Francisko celebros Meson en la baziliko de sankta Petro okaze de la monda misiista tago.

Kaj nun aliaj informoj. VARSOVIO. La pola Eklezio solenis pasintdimanĉe la jaran “tagon de la Papo” por memorigi la papadon de sankta Johano Paŭlo la 2-a. Ĉi-jare inter la momentoj de la tago estis ankaŭ la inaŭguro de la solenoj por la 100-a datreveno de la naskiĝo de Papo Wojtyła, la 18an de majo 1920.

ANKARO. Morgaŭ okazos en Ankaro renkonto de la usonaj vicprezidanto Mike Pence kaj ŝtatsekretario Mike Pompeo kun la turka prezidanto Erdoğan. La delegacio havas la celon aranĝi manieron por realigi batal-paŭzon inter Turkio kaj la kurdaj trupoj en norda Sirio, sed laŭ internaciaj komentistoj, post la lastaj deklaroj de Erdoğan, ŝajnas ke la klopodo ne estos sukcesa kaj ke, laŭ ili, la unika peranto povas esti nun Ruslando, kiu konservas bonajn rilatojn kun ambaŭ konfliktantaj partioj. Ĝuste je la fino de la nuna monato Erdoğan povus renkonti la rusan prezidanton Putin en Moskvo.

KITO. La ekvadora episkopara Konferenco kaj la reprezentantoj de Unuiĝintaj Nacioj en Ekvadoro sciigis, ke la prezidanto de la lando, Lenín Moreno, oficiale nuligis la dekreton, kiu altigis la prezon de brulaĵoj kaj kiu kaŭzis perfortajn protestojn. La situacio en la lando iom trankviliĝis. Pro la uzo de perforto fare de la sekurec-trupoj kontraŭ la manifestaciantoj protestis la konfederacio de la indiĝenaj naciecoj de Ekvadoro. Hodiaŭ la landa prezidanto Moreno eksigis du altrangajn armeajn oficirojn.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):