Internaciaj informoj - 2019-11-27, mer Radio Vatikana - Esperanto
Papo Francisko resumas sian viziton al Tajlando kaj Japanio: La hipokriteco paroli pri paco dum oni vendas bombojn; saluto kaj proksimeco al la popolo de Albanio, trafita de tertremo; vizito al Greccio, la loko de la unua kristnaska kripo
La gazetara konferenco dum la revenvojaĝo el Azio
Parolado al kolokvo de la Fondaĵo Nizami Ganjavi; vizito al la Urbeto de la Karitato en Romo; nova prezidanto de la vatikana Aŭtoritato pri Financa Informado
EU: La nova Eŭropa Komisiono estas aprobita de la Eŭropa Parlamento.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Internaciaj informoj

La hipokriteco paroli pri paco, dum oni vendas militbombojn. Dum la merkreda paŝtista instruo okaze de la ĝenerala aŭdienco dediĉita ĉi-matene al la 8-taga apostola vojaĝo al Tajlando kaj Japanio, Papo Francisko rediris sian firman kondamnon de la nukleaj armiloj. Sed la vivon ne minacas nur tiuj armiloj. Hodiaŭ grava minaco en pli evoluintaj landoj estas la perdo de la signifo vivi, kiu trafas antaŭ ĉio la gejunulojn – diris la Papo. “Pro tio renkonto en Tokio estis dediĉita al ili. Mi aŭskultis iliajn demandojn kaj iliajn sonĝojn; mi kuraĝigis ilin kune kontraŭstari ĉiujn formojn de ĉikanado, kaj venki timon kaj fermitecon malfermante sin al la amo de Dio, en preĝado kaj servo al aliaj”.

“Protekti la vivon” estis la slogano de lia vizito al Japanio, kiu komenciĝis pasintan sabaton kaj finiĝis hieraŭ. Ĝi estas lando “kiu portas la vundojn de atombombado kaj kiu estas por la tuta mondo la proparolanto pri la fundamenta rajto je vivo kaj paco”. Francisko memorigis la etapojn en Hiroshima kaj Nagasaki kun la preĝoj, la renkonto kun la transvivintoj kaj la familioj de la viktimoj, kun la firma kondamno de nukleaj armiloj kaj la deklaro pri la hipokriteco paroli pri paco konstruante kaj vendante militajn bombojn. Ĝi estas lando, kiu post tiu tragedio montris eksterordinaran kapablon batali por la vivo, ankaŭ ĵusdate, post la triobla katastrofo de 2011 en Fukushima, trafita de tertremo, cunamo kaj akcidento ĉe la atomcentralo.

La unua renkontiĝo en la Lando de la leviĝanta suno estis kun la episkopoj de Eklezio malgranda, sed alportanto de la Evangelio de Jesuo. En Tokio la Papo, aldone al la aŭtoritatuloj kaj la diplomataro, havis la eblecon viziti imperiestron Naruhito. Laŭ la spirito de la kulturo de la renkonto, Francisko deziris, ke Japanio, restanta fidela je siaj religiaj kaj moralaj valoroj kaj malfermita al la evangelia mesaĝo, povu esti motoro de pli justa kaj paca mondo kaj por la harmonio inter la homoj kaj la natur-medio.

En Tajlando, malnovega kaj tre modernigita Regno kaj unua etapo de la vojaĝo, Papo Francisko renkontis la reĝon, la ĉefministron kaj aliajn aŭtoritatulojn kaj deziris omaĝi al la riĉa spirita kaj kultura tradicio de la taja popolo, la popolo de la bela rideto, li diris, rimarkigante, ke la homoj tie ridetas kaj substrekante kiom signifa estis la ekumena kaj interreligia kunveno en la plej granda universitato de la lando.

“Mi kuraĝigis – li aldonis - la sindevigon favoran al la harmonio inter la diversaj partoj de la nacio, ankaŭ por ke la ekonomia progreso estu je ĉies bonefiko kaj por ke estu resanigitaj la plagoj de ekspluatado, aparte de virinoj kaj plenaĝuloj. La budhisma religio – daŭrigis Francisko - estas kompletiga parto de la historio kaj vivo de tiu popolo, tial mi vizitis la Superan Patriarkon de la Budhistoj, daŭrigante la vojon de reciproka estimo iniciatitan de miaj antaŭuloj, por ke kompato kaj frateco kresku en la mondo”.

La vizito al hospitalo sankta Luizo, la momentoj dediĉitaj al pastroj, episkopoj, konsekritoj kaj al jezuitoj estis revuitaj de la Papo, samkiel la meso en Bangkoko kun la tuta popolo de Dio kaj poste, la renkonto kun la gejunuloj, en la katedralo. Tie oni spertis, ke en la nova familio starigita de Kristo estas ankaŭ la voĉoj de la taja popolo. El la papaj vortoj aperis granda dankemo por la du popoloj, de Tajlando kaj Japanio: “ke Dio benu ilin - li finis - per abundaj prospero kaj paco”.

Fine de la ĝenerala aŭdienco la penso de la Papo iris al la kara popolo de Albanio, trafita de forta tertremo. “Mi deziras – li diris – sendi mian saluton kaj mian proksimecon al la kara popolo de Albanio, kiu multe suferas dum la nunaj tagoj. Albanio estis la unua eŭropa lando, kiun mi deziris viziti. Mi preĝas por la mortintoj, por la vunditoj, por la familioj. Ke la Sinjoro benu tiun popolon, kiun mi tre amas”.

Ankoraŭ dum la finaj salutoj, Francisko anoncis, ke venontan dimanĉon, la unuan de decembro, li iros al la franciskana pilgrimloko Greccio (centra Italio) por preĝi en la loko kie staris la unua kristnaska kripo farita de sankta Francisko el Asizo. De tie li sendos al la tuta popolo de la kredantoj leteron pri la signifo de la kristnaska kripo.

Pliaj informoj pri Papo Francisko. Dum la revenvojaĝo al Romo el Tokio li renkontis, kiel tradicie, la kunvojaĝantajn ĵurnalistojn kaj respondis al multaj demandoj, redeklarante la fortan kondamnon faritan en Hiroshima kontraŭ la atomaj armiloj, esprimante dubojn ankaŭ pri la atomaj centraloj dum mankos kompleta sekureco. “La uzo de atomaj armiloj estas malmorala – li diris – do, oni devas tion diri en la Katekismo de la katolika Eklezio, kaj ne nur ĝia uzo, sed ankaŭ ĝia posedo, ĉar akcidento aŭ la frenezeco de iu reganto, de iu ajn, povas detrui la homaron”. Koncerne la proces-enketojn pri vatikanaj financoj, li diris: “Mi estas feliĉa, ĉar por la unua fojo, la poto estis malkovrita deinterne, ne deekstere”. Fine, al specifa demando, li respondis: “Mi ŝatus iri al Pekino, mi amas Ĉinion”.

Ĉi-matene, antaŭ la ĝenerala aŭdienco, Francisko salutis la partoprenantojn en kolokvo aranĝita en Romo de fondaĵo Nizami Ganjavi. La Papo indikis en la kulturo de dialogo la ĉefvojon por kreski en frateco inter la homoj kaj li gratulis la agadon de la Fondaĵo, kiu ĉerpas sian inspiron el la granda persa poeto de la 12a jarcento, kies nomon havas la Fondaĵo mem.

Postmorgaŭ vendredon la Papo iros al la sidejo de la “urbeto de la Karitato” okaze de la 40-a datreveno de la roma karitat-agado. En la suda periferio de Romo li vizitos la 3 asisto-centrojn, kiujn mastrumas la roma Karitat-agado: la dentkuracista centro, la butiko de solidareco (senpaga superbazaro) kaj la akcepto-domo “sankta Hiacinta”, kiu gastigas personojn kun gravaj soci-ekonomiaj problemoj.

Fine: Papo Francisko nomumis Carmelo Barbagallo prezidanto de la vatikana prezidanto de la Aŭtoritato pri Financa Informado de la Sankta Seĝo. Li naskiĝis en Catania (Sicilio, Italio) en 1956 kaj ĝis nun li estis altgrada oficisto de la Banko de Italio.

Ni finas per internacia informo. La nova eŭropa Komisiono, gvidata de prezidantino Ursula von der Leyen, ricevis hodiaŭ la aprobon de la Eŭropa Parlamento kun 461 voĉoj por kaj 157 kontraŭ (89 estis la sindetenoj). Ĝia oficado komenciĝos la venontan dimanĉon, post la proklamo de la rezulto fare de la Eŭropa Konsilio. La nova eŭropa komisiono estas tiu kun plej alta nombro da virinoj en la historio. “Ni estas pretaj - diris von der Leyen - nun subtenu nin. Ni kune laboru por nova komenco de Eŭropo”.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):