Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2019-12-05, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La leciono de la saĝulo kaj la malsaĝulo (Mateo 7:21, 24-27); danko al la donacintoj de la kristnaskaj kripo kaj arbo en Placo Sankta Petro; la kripo, aŭtentika maniero komuniki la evangelion; renkontiĝo de la supera komitato pri interreligia homa frateco por monda paco
Irako: Ne estos kristnaskaj arboj
Prilingvaj informoj: Tri-taga konferenco en Parizo pri la antaŭenigo de la lingva diverseco; sur mapo de la 637 lingvoj kaj dialektoj parolataj en Novjorko, ankaŭ Esperanto aperas.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - Movadaj informoj

La laŭdo de la solideco estas en la kerno de la hodiaŭa Liturgio, kun la Evangelio laŭ sankta Mateo (ĉapitro 7-a, versoj 21 kaj 24 ĝis 27), en kiu Jesuo komparas la saĝulon kun malsaĝulo: la unua starigas la Sinjoron kiel fundamenton de sia vivo, konstruante sian propran domon sur la roko; la dua ne aŭskultas la Parolon de Dio kaj vivas per ŝajnigoj, konstruante sian propran domon sur malforta fundamento tia, kia povas esti la sablo. De ĉi tio disvolviĝis la prediko, kiun Papo Francisko faris ĉi-matene dum la Meso en domo sankta Marta, proponante al la fideluloj mediti pri la “saĝeco kaj la malforteco”, sin demandi kiu estas la fundamento de niaj esperoj, de nia sekureco kaj vivo.

La roko. Jen la Sinjoro. Kiu konfidas sin al la Sinjoro, tiu ĉiam estos sekura. La saĝulo de la Evangelio konstruis sian domon sur roko, tio estas sur la fido je la Sinjoro. Kaj ankaŭ ĉi tiu konfido estas nobla materialo, ĉar la fundamento de tiu vivkonstruo estas sekura kaj forta.

Kontraŭe, la malsaĝulo, daŭrigis Francisko, elektas la “sablon, kiu moviĝas” kaj kiu estas forbalaita de ventoj kaj pluvo. Tio ĉi okazas ankaŭ en la ĉiutaga vivo, en la konstruaĵoj, kiuj estas starigitaj sen bona fundamento kaj tial disfalas. Ankaŭ nia vivo povas esti tia: la ŝtormo venas – kaj ni ĉiuj havas ŝtormojn en la vivo, ĉiuj, ekde la Papo, ĉiuj – kaj ni ne kapablas rezisti. Kaj multaj diras: “Ne, mi ŝanĝos mian vivon” kaj opinias, ke por ŝanĝi la vivon sufiĉas iom artifiki, ŝminki sin. Ŝanĝi la vivon signifas ŝanĝi la fundamentojn de la vivo mem, tio estas, starigi la rokon, kiu estas Jesuo. Sed se mi faras nur artifikon, la aranĝo ne daŭras, ĝi falas. Kun la ŝajnigoj, la kristana vivo falas.

Nur Jesuo estas do la sekura fundamento, la ŝajnigoj ne helpas. Oni devas konvertiĝi al tio, kio ne falegas nek forpasas. Ni iru al la roko, kie estas nia savo kaj tie ni ĉiuj estos feliĉaj. La fina deziro de la Papo estis la invito pensi, kiun fundamenton ni donas al nia vivo, ĉu ĝi estas la solida roko aŭ la vana sablo, petante al la Sinjoro ricevi la gracon distingi.

Post la matena Meso Papo Francisko salutis, en aŭlo Paŭlo la 6-a, la donacantojn el la italaj nordaj regionoj Trentino kaj Venetio, de la kristnaskaj kripo kaj arbo, starigitaj en placo sankta Petro. “La hodiaŭa renkontiĝo – li diris – donas al mi la eblecon renovigi mian kuraĝigon al viaj loĝantaroj, kiuj pasintjare suferis naturan katastrofon, kun detruo de tutaj arbaroj. Ili estas eventoj, kiuj timigas nin; ili estas alarmodonaj signoj, kiujn la kreaĵaro sendas al ni kaj kiuj petas al ni tuj alpreni decidojn por savi nian komunan domon”.

“Dankon, karaj amikoj, pro ĉi tiuj donacoj, kaj ankaŭ por la pli malgrandaj arboj destinitaj al aliaj vatikanaj lokoj – daŭrigis la Papo, aldonante, ke li eksciis kun kontento, ke, por anstataŭigi la forigitajn plantojn, oni plantos 40 abiojn. Li ankaŭ memorigis sian viziton al Greccio, la loko kie sankta Francisko realigis la unuan kristnaskan kripon. Tie li subskribis la leteron pri la signifo de la kripo. Ĝi estas “simpla kaj admirinda signo de nia fido”. “Oni ne devas ĝin perdi; estas bele, ke ĝi transiĝas de gepatroj al infanoj, de avoj al nepoj. Ĝi estas aŭtentika maniero por komuniki la Evangelion, en mondo, kiu kelkfoje ŝajnas timi memori, kio vere estas la Kristnasko; en mondo, kiu nuligas la kristanajn signojn por konservi nur tiujn de banala, komerca imagaro.

La 20-an de aŭgusto estis starigita Supera Komitato por atingi la celojn listigitajn en la dokumento pri la homa frateco por monda paco kaj komuna kunvivado (subskribita en Abudabio pasintfebruare). La Supera Komitato konsistas el kristanaj, islamaj kaj judaj membroj kaj estas gvidata de kardinalo Miguel Ángel Ayuso Gixot, prezidanto de la papa Konsilio por la interreligia dialogo.

Hieraŭ la membroj de la Supera Komitato renkontis en Novjorko la ĝeneralan sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, kaj transdonis mesaĝon de Papo Francisko kaj de la Granda Imamo de Al-Azhar, Ahmed Al-Tayyeb. En la mesaĝo estas proponite, ke la 4-a de februaro estu deklarita ‘monda tago de la homa frateco’ kaj oni petis al Unuiĝintaj Nacioj partopreni kune kun la Sankta Seĝo kaj Al-Azhar en la aranĝo de monda pintkunveno pri la homa frateco. La sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Guterres esprimis dankon kaj inklinon por la iniciato, substrekante la gravecon labori je la servo al la tuta homaro. Li ankaŭ nomumis reprezentanton de Unuiĝintaj Nacioj ĉe la Supera Komitato por sekvi la proponitajn agadojn kaj kunlabori kun ĝi.

BAGDADO. Ne estos kristnaskaj arboj en la preĝejoj nek fronte al ili; ne okazos koncertoj nek solenaj akceptoj: kiel raportas informagentejo Fides, la venonta estos Kristnasko sobra, sen publikaj festenaj momentoj, tiu, kiun celebros la ĥaldea Eklezio en Irako. La lando estas skuata de protestoj kaj surstrataj kunpuŝiĝoj, kiuj ĝis nun kaŭzis centojn da forpasoj.

La sobran celebron petis la ĥaldea Patriarko Louis Raphael Sako, kiel signon de proksimeco al la familioj de la mortintoj kaj vunditoj. Aparte, oni nuligis la akceptojn, por kiuj la politikaj kaj religiaj aŭtoritatuloj atingis la Patriarkejon por interŝanĝo de bondeziroj kun la Patriarko. En la Patriarkejo okazos nur momentoj de preĝado ankaŭ propete por la animoj de la forpasintoj kaj por la paco en la tuta Irako. Patriarko Sako invitis uzi la ŝparitan monon por donacoj al orfejoj kaj hospitaloj.

Fine de la elsendo, du informoj pri lingvoj. En la kadro de la internacia Jaro de la indiĝenaj lingvoj 2019, okazas de hieraŭ ĝis morgaŭ en Parizo tritaga konferenco ĉe la sidejo de UNESKO. Kiel memorigas la temo de la Konferenco, oni celas kuraĝigi ĉiujn koncernatojn al konkretaj decidoj por la antaŭenigo de la lingva diverseco, de aŭtentika multlingvismo en la Interreto kaj de lingvaj teknologioj, kun speciala zorgemo pri la indiĝenaj lingvoj.

La Alianco de la endanĝerigita lingvo, senprofitcela organizaĵo, kiu celas protekti endanĝerigitajn lingvojn en Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo, publikigis ĉi-semajne kompletan mapon de la 637 lingvoj kaj dialektoj uzataj en preskaŭ 1.000 lokoj de Novjorko. Rezultis, ke la Novjorka metropola teritorio estas lingve plej varia en la mondo, se ne en la tuta historio: post jardeko da esplorado kaj laboro ĉe la lokaj komunumoj, la organizaĵo povis identigi nombron da lingvoj, kiu estas la trioblo de tiuj listigitaj en la oficiala ŝtata censado. En la mapo eldonita, ĉiu nomo de lingvo estas indikita sur la koncerna urboparto. En la parto de la mapo pri la areo, kie estas la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ankaŭ Esperanto aperas.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):