Internaciaj informoj - 2020-08-20, ĵaŭ | Radio Vatikana - Esperanto |
---|
Letero al la Papa Mariala Akademio Internacia pri la starigo de fako por analizo kaj studo de krimaj kaj mafiaj fenomenoj; mesaĝo por la naŭtaga preĝado en Argentino de la Komunumo de Sankta Ramon Nonato, patrono de akuŝintinoj; intervjuo kun frato Alois, la prioro de la Komunumo Taizé en la 80a datreveno de ĝia fondo Ukrainio: La unua preĝejo dediĉita al Sankta Johano Bosco (1815-1888); Belorusio: Momento de granda unueco de la eklezioj favore al paco en ilia lando; Malio: La lando sub armea regado, la episkopoj pretigas paŝtistan planon por helpi la popolon; Sud-Afriko: Deklaro de la episkopoj pri kazoj de senrajta alproprigo kaj koruptemo koncerne la monfonduson por kuraci la infektitojn je Covid-19; Peruo: Instigo al latinamerikaj registaroj ratifi la akordon de 2018 pri naturmedia justeco Prilingvaj informoj: Fronte al la ĵusdata reapero de Covid-19 en Oceanio, la Medicina Asocio de la Pacifika Insularo serĉas pli da sanitaruloj kiuj regas la pacifikajn lingvojn. |
Aŭskultu/Elŝutu |
Rubriko(j): Internaciaj informoj
|
Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):