Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto - 2013-04-07, dim Radio Vatikana - Esperanto
"Pacon al vi": komentario de papo Francisko pri Johano 20:19-31
Papo Francisko solene enoficiĝis kiel episkopo de Romo
Marta leterkesto de Radio Vatikana (1a parto).

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Evangelio kaj religia penso, Paŝtista instruo de la Papo, Leterkesto

Evangelio kaj religia penso - Paŝtista instruo de la Papo - Leterkesto

EL LA EVANGELIO LAŬ SANKTA JOHANO, ĉapitro 20a, versoj 19 ĝis 31

Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Pacon al vi.

Vortoj de Papo Francisko antaŭ la hodiaŭa Regina Coeli:
“Pacon al vi. Ĝi estas donaco, eĉ la valor-riĉa donaco, kiun Kristo proponas al siaj disĉiploj, post la trairo de la morto kaj de la infero. Ĉi tiu paco estas la frukto de la venko de la amo de Dio sur la malbono; ĝi estas la frukto de la pardono. Estas ĝuste tiel: la vera paco, tiu profunda, fontas el la sperto de la mizerikordo de Dio. Beataj estas tiuj, kiuj ne vidis kaj tamen kredis. En ĉiu epoko kaj en ĉiu loko estas beataj tiuj, kiuj, pere de la Parolo de Dio, kredas ke Jesuo Kristo estas la enkarniĝinta amo de Dio, la enkarniĝinta Mizerikordo. Kaj tio validas por ĉiu el ni. Ni ne devas timi esti kristanoj kaj vivi kiel kristanoj. Ni devas havi ĉi tiun kuraĝon: iri kaj anonci la resurektintan Kriston, ĉar Li estas nia paco”.

 
Bonvenon, karegaj gefratoj,… Per la hodiaŭa solena eŭkaristia celebro en la baziliko de sankta Johano Laterana en Romo, Papo Francisko enoficiĝis kiel episkopo de Romo, prenante posedon de la dioceza Katedro. Antaŭ ol celebri la Meson Papo Francisko malvualis en la placego fronte al la apuda palaco de la roma Vikariejo, la ŝildon, kiu ŝanĝis la nomon de la loko en “Placo beata Johano Paŭlo la 2a”. “Amo tiom granda, tiom profunda estas tiu de Dio rilate al ni” diris Papo Francisko dum sia perdiko. “Ĉiam Li prenas niasn manon, nin subtenas, relevigas, gvidas nin. Dio atendas ĉiujn”.

Nun ni prezentas al vi la leterkeston de nia programo pri monato marto. Pasintmonate ni faris 13 elsendojn, inter kiuj estis la numero 4700 ekde la komenco de nia elsendado. Ni dankas s-ron Leopold Patek pro la sendita gratulo. 12 estas la aprilaj elsendoj.

Pasintmonate marto ni ricevis 15 leterojn el 9 landoj. Frontloke, Ĉeĥa Respubliko (6 leteroj), sekvas kun du leteroj Pollando kaj, kun po unu, Estonio, Francio, Hungario, Italio, Koreio, Nederlando kaj Slovakio. La ret-poŝtaj mesaĝoj estis 23; entute alvenis 38 korespondaĵoj.

Du estas la ĉeftemoj de viaj martaj korespondaĵoj: la eventoj ligitaj kun la rezigno de Benedikto la 16a, la posta konklavo kaj la elekto de Papo Francisko; kaj la Paska Tempo. Ni dankas vin ĉiujn pro la alsenditaj bondeziroj, kiujn ni kore reciprokas. Do, dankon kaj fratan resaluton al Vjaĉeslav Hromov (Estonio), kiu bondeziris ankaŭ en la latina lingvo, ĉar li estas profesoro pri ĉi tiu lingvo; al Tiziana Fossati (Italio), al Davor Grgat (Kroatio), Milan Kaan (Slovakio), al Marian Łaba kaj pastro Stanisław Płatek (Pollando). El Ĉeĥa Respubliko bondeziris Jiří Patera, Roman Heřman (li sendis Paskan foton el sia urbo Kosmonosy; temas pri la interno de preĝejo) kaj Miloslav Šváček (kiu en la tago de Pasko sendis jenan penson: “Ni solenas la gloran resurekton de Jesuo. Mi do elkore deziras al Vi kaj al la aŭskultantoj. Dio benu!”); Jindřich Tomíšek, sendante kuriozan foton de grandega kuniklo farita per neĝo, skribis: “Laŭ prognozo de meteorologoj en nia regiono falos pliaj 20 ĝis 50 centimetroj da nova neĝo”.
Tute hazarda koincido estas, ke samspecan rimarkon faris en sia bondezira mesaĝo s-ro Tobias Meissner (Germanio): “Agrablan paskon al vi kaj ĉiuj la viaj (antaŭ kaj malantaŭ la mikrofonoj). Jen bildeto je via distro; en Germanio la meteorologoj miras nun pri la elstare ega frosto”.

El Usono alvenis la karaj bondeziroj de d-ro Bruno Dantas: “Karaj fratoj kaj radioamikoj, feliĉan Paskon! Nia majstro Jesuo releviĝis el la mortintoj! Pro li ni havas pardonon de pekoj, eternan vivon kaj eĉ la esperon je loko ĉe la Patra domo. Estu laŭdata Jesuo Kristo!”
D-ro Dantas mencias ankaŭ la gravajn eventojn okazintajn en la katolika Eklezio. Li fakte daŭrigis sian mesaĝon jene: “Mi volas danki al vi pro viaj detalriĉaj elsendoj ekde la neatendita anonco de Benedikto la 16a ĝis la paska mesaĝo de Francisko. Krom la unuaj vortoj de Papo Francisko (kiujn mi aŭdis vive per la interreto), mi unue eksciis pri ĉiuj okazaĵoj de la lastaj monatoj pere de viaj elsendoj. Dankon pro viaj ĉiam klaraj, belaj kaj edifaj elsendoj, kiuj ne nur tenas min ĝisdatigita rilate al okazaĵoj ĉe Vatikanurbo, sed ankaŭ konstante kuraĝigas min dum mia disĉipla irado. Dio benu vin kaj daŭre prosperigu vian radion (kaj ĉiujn viajn entreprenojn). Frate kaj samideane, D-ro Bruno Dantas el Usono”. Koran kaj fratan resaluton kaj dankon pro viaj vortoj!

Pri la sentoj post la rezigno de Papo Benedikto kaj la atendo de la nova papo, el Ĉeĥa Respubliko skribis inĝeniero Jan Kalny: “Akceptu mian koran saluton kaj varman dankesprimon por via merita laboro en Radio Vatikana pere de Esperanto. Precipe dum ĉi tiuj historiaj tagoj, kiam vi tre bone informis nian esperantistaron pri ĉiuj gravaj eventoj okazantaj en la centro de la katolika eklezio, precipe rilate al emeritiĝo de nia karega Sankta Patro Benedikto la 16a. Mi kortuŝite sekvis lastajn tagojn de paŝoj de la posteulo de apostolo Petro sur la papa seĝo. Ni ĉiuj multe danku al Dio,ke li donis al la Eklezio tiun grandan ĉefpaŝtiston. Nun estas necese persiste preĝi por la elekto de la nova plej supera estro, kiu estu elektota precipe de la Sankta Spirito. Oni antaŭĝojas ke ni ekscios de viaj elsendoj multajn bonajn novaĵojn”.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):