Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2019-10-17, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Videomesaĝo al la franca asocio Fratello antaŭ la tria Monda Tago de la Malriĉuloj; Internacia Tago por la Elradikigo de la Malriĉeco - statistiko pri malriĉeco en Eŭropo; Britio: Nova propono pri la Briteliro; Pakistano: Zorgiga kresko de perfortaj eventoj kontraŭ religiaj minoritatoj
Lingvaj informoj: stato de tradukoj de la Biblio en la lingvoj de la mondo, progreso de la signolingvaj tradukoj; Adriatiko: Filmo pri la historio de la artefarita Insulo de la Rozoj kies oficala lingvo estis Esperanto.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Internaciaj informoj - Movadaj informoj

Papo Francisko sendis videomesaĝon al la franca asocio Fratello, kiu aktivas favore al la pli malriĉaj kaj vundeblaj kaj kiu aranĝos pilgrimon al Lurdo, de la 14-a ĝis la 17-a de novembro, por partopreni en la tiea solenado de la 3-a monda tago de la malriĉuloj. En sia mesaĝo Francisko memorigas la signifon de monda tago de la malriĉuloj, de li starigita en 2017: okazo por pli kaj pli konscii pri la malriĉeco, kiun ankaŭ Jesuo travivis kiam li estis flankenlasita kaj ne akceptita.

En sia mesaĝo, registrita la pasintan 5-an de oktobro kaj nun publikigita en la fejsbuka paĝo de la asocio, Francisko instigas ĉiujn membrojn de tiu realaĵo resti kune: “estus agrable, li diris, se vi ĉiuj povu iri, eble akompanataj, al la Lurdo, por esti proksimaj al la Patrino de Jesuo, kiu bone konas la lingvaĵon de la malriĉeco”.

NOV-JORKO kaj BRUSELO. Hodiaŭ soleniĝas la Internacia tago por elradiko de malriĉeco. La internacia tago estis starigita laŭ iniciato de pastro Joseph Wresinski (franca pastro fondinto de la internacia movado ‘Kvara Mondo’, kiu celas helpi la familiojn kaj personojn tre mizerajn) kaj laŭ iniciato ankaŭ de preskaŭ 100.000 defendantoj de la homaj rajtoj kiuj ariĝis la 17an de oktobro 1987 en placo Trocadero en Parizo.

En la hodiaŭa tago Unuiĝintaj Nacioj denuncis, ke en mondo karakterizita de senprecedenca ekonomia kaj teknologia disvolviĝo, estas neakcepteble, ke milionoj da homoj ankoraŭ vivas tre mizere. La solvo de ĉi tiu problemo estas la unua celo de la ‘Aferlisto por eltenebla evoluo’: ĉesigi ĉiajn formojn de malriĉeco en la mondo ene de la jaro 2030. Kvankam la procentaĵoj pri ega mizero pli ol duoniĝis ekde 1990, ankoraŭ restas multe da trairenda vojo.

Kaj ankoraŭ lige kun la hodiaŭa tago, la eŭropa statistika Oficejo diskonigis datumojn pri la jaro 2018. Estas 109,2 milionoj da homoj en la Eŭropa Unio, tio estas 21,7% de la loĝantaro, rande de malriĉeco aŭ socia ekskludo. Temas pri malkresko kompare kun la jaroj inter 2009 kaj 2012 kiam la registrita datumo estis 25%. La raporto memorigas la celon de la stategia plano ‘Eŭropo 2020’ kiu celas malkreskigi tiun procenton ĝis 20% ene de la venonta jaro, sed oni ankaŭ avertas, ke restas ne multe da tempo kaj la progresoj estas tro malrapidaj.

LONDONO. La registaro de Boris Johnson intencas proponi postmorgaŭ sabaton mocion al la brita Ĉambro de komunuloj por peti al ĝiaj membroj aprobi la interkonsenton atingitan kun Bruselo pri la eliro de Britio el la Eŭropa Unio aŭ decidi pri eliro sen interkonsento. Antaŭ la voĉdono estos deklaro de la ĉefministro kaj debato.

“En la brita parlamento la registaro de Boris Johnson ne havas plimulton da voĉoj”, klarigis al RV Paolo Dardanelli, docento de la Universitato de Kent. “La parlamento - li aldonis - povus aprobi la akordon, kondiĉe ke samtempe oni realigu novan nacian referendumon: tio restartigus periodon de necerteco kaj prokrastoj. Ankaŭ la eliro sen interkonsento tute ne certas. Tial - konkludis prof-ro Dardanelli - oni revenis al la situacio travivata de la registaro de Theresa May: interkonsento estas, sed mankas politika subteno”.

ISLAMABADO. La komisiono Justeco kaj Paco de la pakistanaj episkopoj denuncas, ke dum la lastaj monatoj en Pakistano okazis zorgiga kresko de perfortaj eventoj, precipe kontraŭ religiaj minoritatoj. En deklaro relanĉita de informagentejo Fides, la komisiono raportas pri pluraj atakoj: la 12-an de majo kelkaj fideluloj trovis eltiritaj kaj damaĝitaj la krucojn de 40 tomboj en katolika tombejo en Antonioabad. Javed Masih, 36-jara kristana viro, estis mortigita post religia diskriminacio. La listo publikigita de la komisiono ankaŭ mencias la bruligon de la kabineto de hinduisma kuracisto, Ramesh Kumar, akuzita je blasfemeco.

La episkopoj tre kondamnas la perforton kontraŭ la minoritatoj kaj ili aldonas: la ŝtato devas protekti ĉiujn civitanojn. Al la registaro oni ankaŭ petas alpreni efikajn rimedojn por certigi sekurecon al la minoritatoj laŭ la artikolo 36-a de la landa Konstitucio kaj oni petas, ke la respondeculoj pri la krimoj estu juĝprocezataj.

Ni finas per informoj pri lingvoj. 7.100 lingvoj estas parolataj en la mondo, sed en pli ol 3700 el ili ne estis tradukita la Biblio. Pli detale: la Biblio estis tradukita komplete en 700 lingvoj; en iom pli ol 1.500 lingvoj ekzistas la Nova Testamento kaj en aliaj lingvoj ekzistas nur kelkaj partoj: ekz. la Psalmaro aŭ la Evangelioj. Pri la bibliaj tradukoj itala ĵurnalo intervjuis Alexander Markus Schweitzer, 55-jaraĝa germana teologo, direktoro de la sekcio por tradukoj de la Biblio, kadre de la Alianco Biblia Universala.

“La laboro estas kolosa - li klarigis - ne nur pro la tempo necesa por unu traduko, sed ankaŭ ĉar ofte en kelkaj lingvoj mankas la egalsignifaj vortoj de terminoj kiel elaĉeto aŭ pardono. Pro tio, nia laboro okazas ĉe la lokaj Eklezioj kaj oni edukas patrinlingvanojn por la tradukoj. Ni kunlaboras kun ĉiuj kristanaj konfesioj - li aldonis - kaj pasintjare la Bibliaj Societoj disponigis Biblion en pliaj 66 lingvoj parolataj sume de 440 milionoj da homoj. Inter la novaj tradukoj de la Biblio estis tiu en lingvo Rote (parolata en Indonezio de 30.000 homoj) kaj la nova testamento aperis interalie en lingvo Lemia, parolata de 12.000 personoj en Mjanmaro. Ne gravas kiom da personoj parolas iun lingvon - substrekis Schweitzer: mi opinias, ke temas pri justeco: estas juste, ke ĉiu homo, kiu tion deziras, povu legi la Parolon de Dio en sia denaska lingvo kaj ne en fremda aŭ eble kolonia lingvo”.

Alian traduk-laboron por la Biblio realigas la societo de la Biblio por surduloj, kiu jam disponigas bibliajn tekstojn en pli ol 25 signolingvoj. Ne ekzistas Biblio en ĉiuj pli ol 400 signolingvoj de la mondo, sed la societo laboras por realigi tion. Nuntempe progresas la tradukoj en la signolingvoj bulgara, kataluna, rumana kaj rusa.

ROMO. Ekzistis mallongatempe ĉirkaŭ la jaro 1968 la Insulo de la Rozoj, la nacio en la eksterteritoriaj marakvoj fronte al Italio en la Adriatika Maro. Ĝi vere artefarita ĉar ĝia teritorio estis porokaze starigita platformo en la maro. Ĝian historion rakontos filmo, nuntempe produktata por Netflix, la interreta elsendfluo. Kiel konate, la oficiala lingvo de la “ŝtato Insulo de la Rozoj” estis Esperanto.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):