Internaciaj informoj - 2021-08-05, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Libano: Kardinalo Boutros al-Rahi, la patriarko de la maronita eklezio, celebris meson en la haveno de Bejruto unu jaron post la katastrofa eksplodo tie, alvoko al la politikistaro de la lando; Britio: Kreskas la agado de la eklezioj de Britio kaj Irlando antaŭvide al la venonta Monda Konferenco pri Klimato; Filipinoj: La plago de homvendado ne nur estas postsekvo de malriĉeco sed ankaŭ de la koruptado en la ŝtataj instancoj; Kamerunio: La rolo de la eklezio estas resti apud la civila loĝantaro kiel forto de paco kaj repaciĝo; Sud-Sudano: Realiĝis la revoj de la fideluloj de misiejo Naandi pri novaj preĝejoj; Pandemio: En Kenjo kaj Amazonio estas lanĉitaj kampanjoj por instigi al la popolo vakciniĝi kontraŭ Kovim-19; Aŭstralio: Historian devontigon por pli kaj pli integra ekologio ĵus alprenis aŭstraliaj episkopoj; Nov-Zelando: Okaze de la ĉijara soleno de la Ĉielenpreno de Maria, la katolika komunumo renovigos la dediĉon de la lando al Maria Ĉielenprenita en la 173-a datreveno de la unua Dediĉo en 1838 fare de episkopo Jean-Baptiste Pompallier.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):