Internaciaj informoj - 2021-08-11, mer Radio Vatikana - Esperanto
La Leĝo de Moseo kaj la Sankta Spirito laŭ Sankta Paŭlo Apostolo; memore pri pastro Olivier Maire, murdita de sia gasto; pri Sankta Klara el Asizo (1194-1253), brila ekzemplo de kompleta aliĝo al Kristo ... Kondolenca telegramo pro la morto de la hispana kardinalo Eduardo Martínez Somalo, kunlaboranto de ses papoj
Vjetnamio: La katolika eklezio kaj aliaj religiaj organizaĵoj estis publike laŭdataj de la aŭtoritatuloj pro ilia rimarkinda kontribuo al la kontraŭ-virusa batalo; Ĉadio: La portempa prezidanto alvokis al la ribelantoj partopreni la inkluzivan nacian dialogon antaŭ la landaj elektadoj; Etiopio: Seksaj krimoj en Tigrajo laŭ raporto de Amnestio Internacia; Ganao: Dek kvar afrikaj religiestroj subskribis komunan deklaracion kontraŭ la moderna sklaveco; Brazilo: Por la unua fojo en la historio, la indiĝenaj popoloj de Brazilo prezentis apelacion ĉe la Internacia Puna Kortumo de Hago por denunci la registaron de prezidanto Bolsonaro pri genocido.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):