Internaciaj informoj - Movadaj informoj - 2021-10-14, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Aŭdienco kun italaj hospitalaj apotekistoj; la statuo de Kristo la Elaĉetanto en Rio de Janeiro estas alvoko al repaciĝo, invito al frateco; mesaĝo al la 57-a kunsido de instituto de Argentino por la progreso de la firmaoj; papo Francisko partoprenos la 4-an kunsidon de la Monda Renkonto de la Popolaj Movadoj
Alvoko al la eŭropuniaj institucioj: aŭskulti la krion de la malriĉuloj en la kunteksto de la pandemio; Pakistano: Kun indigno kaj publikaj petoj de klarigoj, kristanoj kritikis la malakcepton de la leĝprojekto kiu eksplicite malpermesas la truditajn konvertiĝojn de religiaj malplimultoj; Kamerunio: Doloro pro la ĝenerala silento kiu vualas en la internaciaj amaskomunikiloj la konflikton inter la kamerunia registaro kaj sendependismaj batalantoj
Informo pri lingvoj: En Britio, la Lernejo pri Raraj Judaj Lingvoj komencis kurson pri 12 tiuj lingvoj
Funebra informo: Forpasis en Torino Carlo Geloso, fidela aŭskultanto de Radio Vatikana.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Internaciaj informoj, Movadaj informoj

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):